Saltu al enhavo

Monto

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montoj)
Vulkana Monto Paulik en Alasko.
Monto Sankta Elio.
Dru-pinglo ĉe la Francaj Alpoj.

Monto estas granda areo elstara super la ĉirkaŭa zono kutime laŭ formo de pinto kaj kutime estas pli alta ol monteto. Montoj okupas vastan parton de tera surfaco, kiu altiĝas je kelkaj mil m super la marnivelo kaj karakterizas sin per la granda vario de alteco. Reliefo de montoj formiĝas rezulte de komplikaj deformadoj de la terkrusto, kaŭzitaj de tektonikaj movoj aŭ vulkanoj. Tiuj fortoj povas surloke levi la surfacon de la tero. Montoj erozias malrapide pro la agado de riveroj, veterkondiĉoj, kaj glaĉeroj. Kelkaj montoj estas izolaj montopintoj, sed plej estas en grandaj montaroj.

La monto konsistas el pinto, fundo kaj deklivoj. Montoj dispartiĝas je altaj, mezaltaj kaj malaltaj, sed ĉi tiu indikilo varias laŭ geografiaj longitudoj kaj klimato. Altaj montoj, pro la malnova aŭ nuna glaciiĝado, pro la intensa fizika sekigo, havas dentoformajn pintojn kaj nudajn abruptajn deklivojn, sed mezaj kaj malaltaj montoj havas rondoformajn pintojn.

Oni distingas montojn kun altmontaraj kaj mezaltmontaraj reliefo, flaŭro kaj faŭno. Kelkaj montoj estas tiom altaj, ke pro la malvarmo ĉe ĝiaj deklivoj nek plantoj kreskas, nek animaloj eltenas la malfacilan medion. Altaj altaĵoj ĉe montoj produktas pli malvarmajn klimatojn ol ĉe marnivelo. Tiuj pli malvarmaj klimatoj forte influas super la ekosistemojn de montoj: diferencaj altaĵoj havas diferencajn plantojn kaj animalojn. Pro la malpli gastigemaj tereno kaj klimato, montoj tendencas esti malpli uzataj por agrikulturo kaj pli por elfosado resursoj kaj distrado, kia montogrimpado.

Montaj ĉenoj kaj masivoj ligitaj unu kun alia, formigas montarajn regionojn (ekz. Kaŭkazo, Alpoj, Andoj Himalajo kaj Uralo), kiuj etendiĝas en centoj kaj miloj da kilometroj. La plej alta monto sur la Tero estas la Monto Everesto, aŭ Ĉomolungmo, en Himalajo de Azio, kies pinto estas 8 850 m alta super marnivelo.

La plej alta konata monto sur iu ajn planedo en la Sunsistemo estas sur la planedo Marso, nome la Olympus Mons 21,171 m alta.

Materhorno, Svisaj Alpoj.
Dôme du Goûter.

Kvankam ekzistas neniu universale akceptita difino de monto, tamen alteco, volumeno, reliefo, kruteco, interspacigo kaj kontinueco estis utiligitaj kiel kriterioj por difinado de monto.[1] En la Oksforda Anglalingva Vortaro monto estas difinita kiel "natura alteco de la tersurfaco altiĝanta tiamaniere subite de la ĉirkaŭa nivelo kaj ekhavante altecon kiu, relative al la apuda alteco, estas impona aŭ rimarkinda."[1]

Ĉu terformo estas nomita monto povas dependi de loka uzokutimo. La plej alta punkto en San-Francisko, estas nomita Monto Davidson, spite al ĝia alteco de 300 m (980 ft), kiu faras ĝin dudek futojn manke de la minimumo por monto per usonaj nomoj. Simile, Monto Scott ĉe Lawton, (Oklahomo) estas nur 251 m (823 ft) de ĝia bazo ĝis ĝia plej alta punkto. Dictionary of Physical Geography (Vortaro de Fizika geografio) de Whittow[2] deklaras "Kelkaj fakuloj konsideras elstaraĵojn super 600 m (2.000 ft) kiel montoj, dum tiuj sube estas referencataj kiel montetoj."

En Britio kaj la Irlanda Respubliko, monto estas kutime difinita kiel iu pinto almenaŭ 2,000 futojn (aŭ 610 metroj) alta,[3][4][5][6][7] dum la difino fare de la oficiala registaro de Unuiĝinta Reĝlando pri monto, por la celoj de aliro, estas pinto de 600 metroj aŭ pli alta.[8][9] Krome, kelkaj difinoj ankaŭ inkludas topografian elstarpostulon, tipe 100 aŭ 500 futojn (30 aŭ 152 m).[10] Por tempeto, Usono difinis monton kiel 1,000 futojn (300 m) aŭ pli alta. Ĉiu simila terformo sub la nivelo de tiu alteco estis konsiderita monteto. Tamen, nuntempe, la United States Geological Survey (USGS) finas ke tiuj esprimoj ne havas teknikajn difinojn en Usono.[11]

La difino de la Media Programo de UN pri "monta medio" inkludas ajnon de la jeno:[12](p. 74)

  • Alteco de almenaŭ 2,500 m (8,200 ft);
  • Alteco de almenaŭ 1,500 m (4,900 ft), kun deklivo pli granda ol 2 gradoj;
  • Alteco de almenaŭ 1,000 m (3,300 ft), kun deklivo pli granda ol 5 gradoj;
  • Alteco de almenaŭ 300 m (980 ft), kun 300 m (980 ft) altecintervalo ene de 7 km (4.3 mejl.).

Utiligante tiujn difinojn, montoj kovras 33% de Eŭrazio, 19% de Sudameriko, 24% de Nordameriko, kaj 14% de Afriko.[12](p. 14) Kiel tutaĵo, 24% de la termaso de la Tero estas montaj.[13]

Montotipoj

[redakti | redakti fonton]

Estas tiom da montotipoj ke vere Esperanto ne havas tiom da vortoj tiukadre. Daniel Moirand en sia listo de proponitaj vortoj por sia traduko de La Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo notas la vorton "kolino" por specifa montotipo ne tre alta kaj iom rondeca".[14] Kvankam li havigas la franclingvan devenon, estas similaj vortoj en aliaj latinidajn lingvoj, kiel la hispana "colina". Daniel Moiran argumentas jene:

Citaĵo
 En Esperanto mankas la riĉeco de la naturaj lingvoj kiam oni bezonas priskribi la diversajn realaĵojn de la grunda reliefo. Monto kaj monteto ne sufiĉas por speguli la nuancojn de la diversaj teraj elstaraĵoj. La hispana lingvo estas fama ĉi-rilate pro sia riĉeco. Ŝajnas, ke la enkonduko de la vorto kolino estas helpo en tiu direkto. Ĝi indikas mezaltan reliefan elstaraĵon kun konveksa supro. Ni bezonus aliajn vortojn, kiu spegulus la realecon de la reliefo laŭ ties alteco kaj formo. Tiu ĉi vorto kolino fontas el la franca colline. Oni kelkfoje ankaŭ trovas la angladevenan vorton hilo, el hill, kun pli-malpli la sama signifo.[15] 

Ĉefaj montaroj

[redakti | redakti fonton]
Mapo de la ĉefaj montaroj kiuj konstituas la sistemon de la Granda Rifto-valo.
Sinteza bildo kiu elstarigas la mezatlantikan dorson, nome la montara sistemo plej longa de la Tero, kiu kun aliaj dorsoj formas kontinuecon de preskaŭ 40 000 km.

Sur la surfaco de la kontinentoj estas du ĉefaj areoj de aktiva orogenezo: nome la Alpa-himalaja sistemo kaj la Pacifika ringo (kun longo de ĉirkaŭ 48 000 km).[16][17]

La unua menciita zono devenas de la fermo, el la Kretaceo, de la oceano Tetiso, ĉefe pro la kolizio de la platoj Afrika kaj Hindia kun la Eŭrazia el Eoceno. Ĝi etendiĝas el Magrebo ĝis Sudorienta Azio. Ĝi enhavas la majoritaton de la montaroj de Atlasa Montarĉeno, de la Ĝibraltara Arko, de la Pireneoj, la Alpoj, la Ĵuraso, la Apeninoj, la Karpatoj, la Balkanoj, Anatolio, la Kaŭkazo, la Elborz-Montaro, la Zagros-montaro, la montoj Al Haĝar, la montaro Kopetdago, la Hindu Kuŝ, la Pamiroj, la montaro Karakorum, la Himalajo, la Tibeta Altebenaĵo, la montoj Kunlun, la montoj Hengduan, la Tenaserim-Montaro kaj la montoj Barisan.[16][17][18]

La dua menciita zono etendiĝas ĉirkaŭ la Pacifika Oceano sekvante la oceanajn fosegojn. Ĝi estis formita el la komenco de la Mezozoiko kaj estas vulkana zono ekstreme aktiva. En Ameriko, kaj ĝis la Lando de Graham en Antarkto en la sudo, ĝi materiiĝas per la Amerika Kordilero kaj enhavas la Aleutan montaron, la montaron Brooks, la Alaskan montaron, la montaron Mackenzie, la Pacifikan Montaron, la Internajn montarojn, la montaron Kolumbian, la Rokan Montaron, la sierra Madre Oriental, la sierra Madre del Sur, la sierra Madre de Chiapas, la kostarikan Cordillera Central, la cordillera de Talamanca, la insulan arkon de Antiloj, la Andoj — nome la plej longa alpa montaro, kiu trairas tutan Sudamerikon — kaj la Antarktandojn. En la okcidenta bordo de Pacifiko, ĝi konsistas el montaro Verĥojanska, la montoj Ĉerski, la montaroj de Kamĉatka (orienta kaj centra) kaj de Japanio (inklude la Japanaj Alpoj), la montaro Siĥote-Alin, la montaroj de Tajvano, de Filipinoj kaj de la Sundaj Insuloj (Indonezio), la Centra Montaro de Nov-Gvineo kaj la Novzelandaj Sudaj Alpoj.[16][17][18]

Malgrandskale, ankaŭ la Granda Rifto estas montara sistemo tre nova, kiu aperis nur ĉirkaŭ la Oligoceno. Inter la montaroj kiuj formas ĝin estas Nur-Montaro, la marborda montaro de Sirio, la montaro Lebanono, la Anti-Lebanono, la Judea montaro, la suda pinto de Sinajo, la montaro Saraŭat, la Danakilaj Alpoj, la Etiopaj Altaĵoj, la Ruvenzori, la Virunga Montaro, la Bluaj Montoj de Kongo, la montaroj Mitumba, Aberdare, climb kilimanjaro :routes, la Altaj Teroj de la Sudo kaj la montetoj Mafingaj.[17]

Kontraste, alia montara sistemo pli granda, nuntempe neaktiva, estis formita en diversaj orogeniaj fazoj dum la Paleozoiko. Inter ties komponantoj estas la Apalaĉoj, la montoj de Irlando, la Altaj Landoj de Skotlando, la oriento de Gronlando, la Skandinava Montaro, Spicbergo, Kornvalo, Anti-Atlaso, la Maŭritanidoj, la centro de la Iberia Duoninsulo — kun la Centra Sistemo kaj la Iberia Sistemo—, la aro de la variska montarsistemo (aŭ surloke herca) — formita de la Armorika montaro, la Centra Masivo, la Vogezoj, la Nigra Arbaro, la Rejna Skista Masivo, la Harco, la Bohemia masivo kaj la masivo de Turingio-Frankonio—, same kiel la Uraloj, la Tjanŝano, Altajo, la montaroj Sajan, Ĥangaj, la Bajkala Montaro kaj la montoj Stanovoj.[16][17][18]

Alia antikva montaro, nome tutafrika,[19] formiĝis laŭgrade inter la Permio kaj la Ĵurasio, akompanante la aliĝon kaj postan disiĝon de Gondvano, je nivelo de la Gujana Ŝildo, la masivoj de la oriento de Brazilo (inklude la Serra do Mar), la montoj de la Zono de la Fendoj de la Kabo kaj malantaŭ la Granda Afrika Krutaĵo, la montoj Ellsworth kaj aliaj masivoj de la Lando de Maud en la Antarkto, la montoj de Madagaskaro kaj la Okcidentaj Ghatoj kaj la Orientaj Ghatoj, en Barato.[16][18]

Pli antikva estas eĉ la orogenezo kiu okazigis en la Permio la Transantarktan montaron, kiu estis plijunigitaj grandmezure en posta epoko, kaj la montarojn Lofti kaj Flinders en Suda Aŭstralio.[17][20][21] La Aŭstralia Montaro estas grava montaro kies formado ekde la Karbonio povas esti konsiderata kiel malfrua plilongiĝo, sed la postaj fazoj, kiuj inkludas vulkanismon, izostatan plialtiĝon kaj riftigon, distingas ilin klare.[17][22]

Iel ajn, la plej longa montaro de la Tero estas sur la fundo de la oceanoj, sur la nivelo de la Mezoceana dorso.[16]

Plej altaj montoj

[redakti | redakti fonton]
Vido al la norda flanko de Everest (8 848 m), nome la plej alta montopinto rilate al la marnivelo.
Vido al Ĉimborazo (6 310 m), en Ekvadoro, la plej malproksima punkto disde la centro de la Tero kaj la plejproksima punkto al la Suno;[23][24] unuarange, vikuno.
La neĝomonto Huascarán en Peruo, estas la plej alta montopinto de la intertropika zono kaj ĝia pinto estas konfirmita kiel la loko kun malpli da gravitaltiro de la Tero.[25]

La ĉefa koncepto por kompreni la altecon de montopinto estas la altitudo. Ĝi estas relative moderna[26] kaj ĝi estis ankoraŭ svaga ĝis la 17-a jarcento.[27] Antaŭe, la distanco el kiu oni observis montopinton estis ŝlosila kaj tio favoris la plej proksimaj al la maro aŭ al la fono de granda ebenaĵo.[27] En la Tero, la altitudo estas difinita rilate al la marnivelo. Ĉiuj montopintoj de pli ol 7 000 m de altitudo estas en Azio, speciale la dekkvar montoj pli altaj ol 8000 m, en Himalajo kaj Karakorumo: Everest (8 848 m),[28] K2 (8 611 m), Kangchenjunga (8 586 m), Lhotse (8 516 m), Makalu (8 485 m), Ĉo Oju (8 188 m), Dhaulagiri 1 (8 167 m), Manaslu (8 163 m), Nanga Parbat (8 126 m), Annapurna I (8 091 m), Gaŝerbrum 1 (8 080 m), Broad Peak (8 051 m), Gaŝerbrum 2 (8 034 m) kaj Ŝiŝapangmo (8 027 m).[29] Estas almenaŭ 100 montoj kun altaĵoj de pli ol 7 200 m.s.m., ĉiuj el ili en la centro kaj sudo de Azio. La plej alta montopinto ekster Azio estas Akonkagvo (6 962 m), en Sudameriko. La «Sep Montopintoj» estas esprimo kiu estas uzata por la aro de la plej altaj montopintoj de ĉiu el la «sep kontinentoj» (ses plus Nordameriko), sed kun variaj interpretoj de kiuj ili estas laŭ la kontinenta difino uzata.

Diagramo kiu komparas la altitudojn de la dekkvar montopintoj de pli ol ok mil metroj (ruĝaj aŭ rozkoloraj) kaj la «Sep Montopintoj» kaj sep duarangaj montopintoj, la plej altaj montopintoj kaj la duarangaj plej altaj de ĉiu kontinento.

La bazoj de la montaj insuloj estas sub la marnivelo, kaj konsiderante tion, Mauna Kea (4 207 m.s.m.) estus la monto, kaj la vulkano, plej alta de la mondo, ĉar ĝi staras sur 10 203 m de la fundo de la Pacifika Oceano.[30] Ties najbaro, Mauna Loa, apenaŭ iomete pli malalta (4 169 m.s.m.) sed pli volumhava, estas pli profunda en la marfundo kaj granda parto el tiu estas nevidebla eĉ subakve: ties amaso okazigas aldonan depresion de 8 km kiu havas la formon de monto kapaltere.[31] Tio signifas, ke la totala alto de Mauna Loa el la komenco de ties erupcia historio estas de proksimume 17 170 m el ties bazo.[32][33][34]

La plej altaj montoj ne estas nepre ĝenerale la plej volumhavaj. Denove Mauna Loa (4 169 m) estus la plej grando laŭ kalkuloj de baza areo (proksimume 5 200 km²) kaj de volumo (proksimume 75 000 km³).[35] La monto Kilimanĝaro estas la plej granda vulkano, kiu ne estas Ŝilda vulkano, laŭ kalkuloj kaj de baza areo (635 km²) kaj de volumo (4 793 km³). La monto Logan estas la monto nevulkana plej granda laŭ kalkuloj de baza areo (311 km²).

Oni povas konsideri ankaŭ aliajn kalkulajn referencojn: ekzemple alude al la montobazo, tio estas, al la nivel-diferenco aŭ vertikala falo, la Nanga Parbat (ĉirkaŭ 7 000 m kompare kun la valo de Induso, distanta 25 km), la Denali (ĉirkaŭ 5 500 m)[36] aŭ la Kilimanĝaro (4 800 m[37]5 200 m) estas partikulare notindaj.

Ankaŭ la plej alta montopintoj super la marnivelo ne estas la plej malproksimaj pintoj de la centro de la Tero, ĉar la figuro de la Tero ne estas tute sferforma. La marnivelo plej proksima de la Ekvatoro estas kelkajn kilometrojn plej malproksima de la centro de la Tero. La montopinto de la vulkano Ĉimborazo, nome la plej alta monto de Ekvadoro, ĝenerale estas konsiderata la punkto plej malproksima disde la centro de la Tero,[38] kvankam la suda pinto de la plej alta monto de Peruo, Huascarán, estas alia kandidato.[39] Ambaŭ havas altaĵojn super la marnivelo de malpli ol 2 km ol tiu de Everest.

Diagramo kiu reprezentas la elstarecon kaj la izoldominadon.

La nocio de relativa alteco aŭ elstareco estis disvolvigita por atenti pri la gravo de la terena reliefo.[26] Skizita en la 1920-aj jaroj fare de John Rooke Corbett por la altaj teroj de Skotlando,[40] ĝi normaliĝis el la 1960-aj jaroj.[41] Tiu koncepto korespondas al la diferenco de altitudo inter unu difinita montopinto kaj la montopasejo plej alta por atingi pinton eĉ pli altan. Laŭ tiu difinon, la dek plej elstaraj montopintoj de la mondo estas, laŭorde, Everest, Akonkagvo (6 962 m), Denali (6 138 m), Kilimanĝaro (5 885 m), la Monto Cristóbal Colón (5 509 m), la monto Logan (5 250 m), la Citlaltepetl (4 922 m), la Monto Vinson (4 892 m), la Puncak Jaya (4 884 m) kaj la Elbrus (4 741 m).[42]

La izoldominado estas la distanco kiu separas verton disde la punkto plej proksima kun elstaro supera aŭ egala. Tial, la dek plej izolaj montopintoj de la mondo estas Everest (Ĉomolungmo, Akonkagvo (16 520 km), Denali (7 451 km), Kilimanĝaro (5 562 km), Puncak Jaya (5 264 km), la masivo Vinson (4 911 km), la monto Orohena (4 133 km), la Mauna Kea (3 947 km), la Gunnbjörn (3 254 km) kaj la monto Aoraki/Cook (3 140 km).[43]

8-milaj pintoj

[redakti | redakti fonton]
EverestoĈomolungmo, nome la plej alta monto de la mondo, en 3D
Monto Alteco, m Monto Alteco, m
Everesto

(Ĉomolungmo)

8 848 Manaslu 8 156
K2 8 611 Nanga Parbat 8 126
Kangchenjunga 8 586 Anapurno 8 091
Lhotse 8 516 Gaŝerbrum 1 8 080
Makalu 8 462 Broad Peak 8 047
Ĉo Oju 8 201 Gaŝerbrum 2 8 035
Dhaulagiri 8 167 Ŝiŝapangmo 8 013
Monto ĉe la Kantono Karbono (Utaho).


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Alpa klimato.

Klimato sur montoj iĝas pli malvarma ĉe altaj altitudoj, pro la maniero kiel la suno varmigas la surfacon de la Tero.[44] La suno varmigas la grundon rekte, dum la forceja efiko funkcias kiel kovrilo, reflektante varmecon reen direkte al la Tero kiu alie estus perdita al spaco. La forceja efiko tiel retenas la aeron ĉe malaltaj altitudoj varma. Ĉe altaĵoj, ekzistas malpli forceja efiko, tiel ke la ĉirkaŭa temperaturo iras malsupren.[45]

Valo de la Dek Pintoj, Kanada Rokmontaro.

La indico laŭ kiu la temperaturo falas pro alteco, nomita la temperatura gradiento, ne estas konstanta (ĝi povas variadi dum la tago aŭ laŭsezone kaj ankaŭ regione), sed tipa temperatura gradiento estas 5.5 °C je 1,000 m (3.57 je 1,000 ft).[46][47] Tial, supreniri 100 metrojn sur monton estas proksimume ekvivalenta al moviĝi 80 kilometrojn (45 mejloj aŭ 0.75° el latitudo) direkte al la plej proksima poluso.[48] Tiu rilato estas nur proksimuma, aliflanke, ĉar lokaj faktoroj kiaj ekzemple proksimeco al oceanoj (kiel ekzemple la Arkta Oceano) povas draste modifi la klimaton.[49] Laŭ la alteco pliiĝas, la ĉefa formo de precipitaĵo iĝas neĝo kaj la vento pliiĝas.[48]

La efiko de la klimato super la ekologio ĉe alteco povas esti plejparte kaptita tra kombinaĵo de kvanto de precipitaĵo, kaj la biotemperaturo, kiel priskribite fare de Leslie Holdridge en 1947.[50] Biotemperaturo estas la averaĝa temperaturo, kie ĉiuj temperaturoj sub 0 °C (32 ) estas konsideritaj kiel 0 °C. Kiam la temperaturo estas sub 0 °C, plantoj estas neaktivaj, tiel ke la preciza temperaturo estas negrava. La pintoj de montoj kun permanenta neĝo povas havi biotemperaturon sub 1.5 °C (34.7 ).

Hidrografio

[redakti | redakti fonton]
Vido al torento Acısu en la masivo de Anti-Taŭruso, en la sudo de Turkio, ĉe la limo inter la zonoj de produktado (ŝtonminejoj, gruzejoj fone) kaj transporto (flakofluejoj unuarange).

La montoj estas gravaj fontoj de nesala akvo, pro la precipitaĵo kiu falas sur ili, pro la neĝotavoloj kaj eĉ pro la glaĉeroj kiuj povas formiĝi sur la montoj kaj kiuj konstituas stokejon de akvo en solida formo, kio ebligas reguladon de la akvokvanto de la riveroj al la ebenaĵo,[51] Ĉiuj grandaj riveroj elfluas sur altaj teroj.[52] Pro tio la montoj estas konsiderataj «kasteloj de akvo».[51][52][53]

La akvo de la montoj fluas al la ebenaĵoj tra rivera reto kaj la subteraj akvotavoloj.[52] En la plej altaj kaj krutaj partoj, fluas laŭ la ravinoj, kaj la torentoj trenas la sedimentojn pro erozio al la nivelo de la «zono de produktado». La blokado kaj poste la purigo de la kanaloj okazigas fluadon de ŝtonrubo kiu aperigas la rokon de la fluejfundon. En la intermeza parto estas la «zono de transporto», kiu ekaperas inter la rokoj, formante flakofluejoj kaj malgrandajn akvofaletojn laŭ «ŝtupoj». Je la nivelo de montobazo estas la «stokozono», kun la plej malalta deklivaro sed plej larĝa, kio ebligas la sedimentadon.[54]

Pli ol duono de la tutmonda loĝantaro dependas el tiu elmonta akvo; en zonoj kaj aridaj kaj duonaridaj, tiu proporcio estas ĉirkaŭ 90%.[52][53] Por ekzemplo, la dek riveroj plej grandaj en la areo del Hindu KuŝHimalajo liveras per ili mem la necesaĵojn de nesala akvo por la 20% de la tutmonda loĝantaro; ankaŭ la monto Kenja, siaflanke, liveras akvon al sep milionoj de personoj.[53]

Tamen, la klimata ŝanĝo povas esti modifante la modelojn de precipitaĵo, inklude ties sezonan distribudon kaj la kapablojn de kontrolo de la ekosistemo. La malpliiĝo de la glaĉeroj siavice malpliigas la kapablon de stokado de nesala akvo.[53] Krome, la ekspluatado de montaraj areoj, partikulare pere de la senarbarigo, malfortigas ties ekosistemon kaj helpas la forfluadon sur la surfaco kiu okazigas terglitadon kaj inundojn.[52] Kontraste, la reteno de akvo por irigacio kaj por produktado de hidroelektro sur supraj teroj kontribuas al la sekegoj sur malsupraj teroj.[52],[53]

Ekosistemo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Altitudo.
Distribuado de plantospecioj en ekvinoksa Ameriko laŭ la altitudo super la marnivelo, farita de Alexander von Humboldt.

Pro la malpliigo de la temperaturoj rilata kun la altitudo, ĉiuj montoj, escepte ĉe la polusaj regionoj, havas temperaturajn tavoligojn kio rezultas en la hejmigo de specifaj ekosistemoj.[55][56] En la malsupraj tavoloj (etaĝoj) estas vegetaĵaro simila al tiu de la ĉirkaŭa ebenaĵo, sed dum oni ascendas, aperas specioj pli hidrofilaj kaj pli rezistaj al la malvarmo; post la lastaj arbospecioj aperas la alpa herbejo sekvita de la rokarejo kaj pli supre eĉ la porĉiama neĝotavolo. La specioj kiuj estas en ĉiu el tiuj etaĝoj kaj la altitudo sur kiu ili estas varias laŭ la kontinentoj kaj laŭ la latitudo. Kaj estas malegalaj ankaŭ depende ĉu la deklivaro estas orientata al la sunlokejo aŭ al la ombrejo[57] kaj ĉu ĝi estas je la ventodevenejo aŭ je la leo.[55] El la dekkvar biomoj en kiuj la Monda Natur-Fonduso klasigas la ekoregionojn de la Tero, estas tri la totale aŭ ĉefe influitaj de la altitudo kaj de la reliefo:[55]

Ĉiu montara ekoregiono montras ian formon de ekologia izoligo grandskala de specioj adaptitaj al la pli malvarmaj kondiĉoj ol sur la ebenaĵoj kaj, kiuj foje trovas pli sekuran rifuĝejon en la pli krutajn terenojn for de la aktiveco de homoj aŭ de aliaj problemoj.[55] Multaj el tiuj specioj estas relikvaj: invadis la mezvarmajn montojn fine de la lasta glaciepoko, pro la malpliigo de la malvarmaj biotopoj. En la intertropikaj zonoj, tiu diferenco estas pli antikva.[55] La izoligo de specioj kaj ties evolucio[55] kontribuis al la fakto, ke la montoj estas hejmo de preskaŭ la duono de la tutmonda biodiverseco.[61]

La kvalito de la grundo estas aldona faktoro kiu modifas la temperaturajn tavoligojn. Tiuj grundoj estas ĝenerale malmulte densajn en la plej altaj partoj de la montoj pro la erozio fare de glaĉeroj kaj riveroj (forfluado), pro la deklivaro (terglitoj) kaj pro la temperatura disfalo. La plantoj ne disponas de la nitrogeno necesa por sia disvolvigo.[55] En la intermezaj partoj de la montoj, kie la malkomponiĝado kaj la veterdisfalo estas pli aktivaj, dum la malsupraj partoj, kie la produktoj de la erozio kaj la nutraĵoj akumuliĝas, ĝia kresko estas male favorata. Sur loka nivelo, pro la malvarmaj kaj malsekaj grundoj, povas kreiĝi torfejoj kaj pro la acideco de la medio, kaj kontribui al la biodiverseco.[55] La kuŝejoj de vulkana materialo kontribuis speciale al la densigo kaj fekundigo de la grundoj en la vulkanaj zonoj.[55]

Vidaĵo de la altituda rangaro en la norda deklivaro de la Lepontinaj Alpoj sur Obergesteln: subalpa etaĝo (arbaro de koniferoj), alpa etaĝo (alpa herbejo) kaj neĝa etaĝo (rokarejoj kaj neĝejoj).

Unu de la markiloj de la altituda rangaro estas la arbarlimo, kiu aperas en ĉiuj la montaraj zonoj kun la escepto de la plej varmaj kaj malvarmaj dezertoj kie ili forestas. Super tiu limo, en la alpa etaĝo, la klimataj kondiĉoj estas tro rigoraj kaj la periodo de vegetado tro mallonga, same kiel la sunbrilado tro intensa, por ebligi ties disvolvigon; ili estas anstataŭataj per arbustoj de malrapida kresko kaj herboplantoj.[55] Tiuj kavas periodon de kresko kaj florado foje limigita al tri monatoj post la vintro en la moderklimataj regionoj, dum en la intertropikaj zonoj la kresko malrapidiĝas nur en la seka sezono.[55] La vato kaj la apero de lanugo sur la folioj estas formoj adaptitaj kontraŭ la malvarmo.[56] La arbarlimo estas sur la proksimuma altitudo sur kiu la averaĝa temperaturo de la plej varma monato estas de 10 °C, preskaŭ sendependa de la latitudo.[55] En la neĝa etaĝo survivas nur malmultaj muskon kaj likenoj.[56] Spite la ekologian izoligon, estas diverseco de plantospecioj komparebla en la alpaj etaĝoj de la tuta mondo kaj genroj similaj al tiuj de ekvivalentaj latitudoj.[55] Eĉ kiam la trovitaj genroj estas diferencaj, speciale en la intertropikaj zonoj, ili montras konverĝan strategian evolucion, kiel tiuj de la specioj Espeletia kaj Puya en la Nordaj Andoj aŭ tiuj de Dendrosenecio kaj de Lobelia en Orienta Afriko, aŭ en aliaj, eĉ en la insuloj Havajo kaj Javo, kiuj retenas siajn foliojn mortintaj, kio permesas al ili lukti kontraŭ la malvarmo.[55]

Vidaĵo de Alpa montokapro en la Nacia Parko Hohe Tauern.

En la moderklimataj arbaroj de la norda hemisfero, la koniferoj dominas la subalpan etaĝon per pinoj, abioj, piceoj, larikoj kaj juniperoj. Kelkaj arbaroj estas miksaj kaj prezentas areon de foliarboj (betuloj, alnoj, salikoj, fagoj, ktp.).[55][56] La erikacoj estas karakteraj de la subarbaraĵoj, ĝenerale malsekaj kaj kun tavoligo vertikala, same kiel ĉe makisoj.[55] La moderklimataj arbaroj de la suda hemisfero estas dominataj de foliarboj en la montoj, kiel la specioj de eŭkaliptoj kaj de Nothofagus.[55] En la intertropikaj zonoj, la montoj estas karakterizataj per nubarbaroj de specioj de ĉiamverdaj folioj. La genro Polylepis estas ĉefe en la montaro de Andoj, sur la nivelo de la arbarlimo kaj supre.[55]

La bestojspecioj estas malpli limigitaj per la altitudo kaj la klimataj kondiĉoj. Ties ĉeesto en la montoj montras pli ol la flaŭro sian regionan distribuadon.[55] Se kelkaj grandaj mamuloj (kaproj, cervoj, lamoj, lupoj, ursoj, neĝleopardoj, pumoj, vikunoj, gruntbovoj), kaj aliaj kiel marmotoj aŭ oĥotonoj, iĝis simbolaj de la montaroj, temas ĉefe pri la ekologia premo farita de la homa aktiveco.[55][56] Multaj birdoj montras konduton tre akurate adaptita al la malfermaj herbejoj kaj al la rokmuroj de la montaroj: kondoroj,[55][56] agloj, falkoj, gipoj.[56] La migrado kaj la vintra dormo estas strategioj de adaptado.[55][56]

Montaraj loĝantaroj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Efiko de alto al homoj.
Pentraĵo titolita Les Tisserandes (2012) kiu montras scenon de la vivo de keĉuoj en la andaj montoj.

En la moderklimataj zonoj, la montoj ĝenerale estas konsiderataj medio kruda kaj eĉ malamika, kaj fakte, ili estas malpli loĝataj ol la ebenaĵoj kiuj ĝuas klimaton pli favoran.[57][62] La pli malalta aerpremo, la pli dura klimato, la pli neregula hidrologio devigas la organismojn adaptiĝi. Krome, la deklivoj malbone eksponitaj al la sunradioj kaj la proporcigravo de la propraj deklivoj malfacilas ekspluatadon de agrikulturo.[63] Tamen, en la intertropikaj zonoj, la montoj havigas klimatajn kondiĉojn pli favorajn ol la regionoj aridaj kiuj ĝenerale ĉirkaŭas tiujn: en la montoj de Andoj, en Afriko kaj en la Tibeta Altebenaĵo, la lokanoj adaptis sian vivmanieron kaj profitis la medion de la montoj, foje ĝis la punkto ke tie floris tre disvolvigitaj civilizacioj.[57]

Bildo de ŝerpa familio en tradicia habitato.

Tial, en 2000, la loĝantaro kiu loĝis super altitudo de 1220 m estis ĉirkaŭkalkulita en 10.2% de la tutmonda loĝantaro,[64] kun denseco de 20,7 loĝ./km² (inklude la polusajn regionojn),[64][65] kun tri ĉefaj zonoj, nome la Granda Rifto, en Junano kaj en la urbaglomeraĵo de Meksikurbo.[64] Super 2130 m, la proporcio estas de ĉirkaŭ 3%, tio estas, denseco de 12,8 loĝ./km².[64] Retenante kriterion de altitudo de 1 000 m, relative proksime de la unua, kaj aldonante kriterion de deklivo por la terenoj inter tiu altitudo kaj 300 m, laŭ difino de la Monda Konserveja Observa Centro (UN Environment World Conservation Monitoring Centre, UNEP-WCMC), la loĝantaro de montaro estis ĉirkaŭkalkulita en 15% en la tuta mondo, el tio la duono en Azio kaj unu kvarono en Afriko.[65] Meze de la 20-a jarcento, ĝi estis la 8%.[65] Estis en Eŭropo kie la kreskoproporcio estis de pli rapida kresko en la 1950-aj jaroj, kiam ĝi estis pli malrapida en Latinameriko.[65] En la tuta amerika kontinento, tiu loĝantaro de montaro estis esence urba, grupigita en pli ol 40% en metropolo kun pli ol 100 000 loĝantoj.[65]

La malegaleco estas pli markita en la montaroj kaj la naturaj katastrofoj estas pli oftaj en ili.[66] La ĉefaj akvodislimoj inter la grandaj akvokolektaj areoj utilas kiel naturaj kaj politikaj limoj inter la diversaj landoj kaj popoloj, partikulare en la disvolvigitaj landoj, kio rezultas en ties izoligo kaj disvolvigo de kontrastoj.[57] La ideologiaj kaj teknologiaj evoluoj estas ofte pli malfruaj en la montaroj, dum la religiaj praktikoj kaj la interhelpo estas pli enradikigitaj.[63]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Proverboj

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri montoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[67]:

  • Citaĵo
     Belaj rakontoj el trans la montoj. 
  • Citaĵo
     Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. 
  • Citaĵo
     Monto gravediĝis, muso naskiĝis. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Gerrard, 1990
  2. Whittow, John. (1984) Dictionary of Physical Geography. Londono: Penguin, p. 352. ISBN 0-14-051094-X.
  3. Nuttall, John & Anne. (2008) England, 3‑a eldono 2, Milnthorpe, Cumbria: Cicerone. ISBN 1-85284-037-4.
  4. "Survey turns hill into a mountain", BBC. Kontrolita 3a de Februaro 2013.
  5. A Mountain is a Mountain – isn't it?. www.go4awalk.com. Alirita 3-a de februaro 2013 .
  6. mountain. dictionary.reference.com. Alirita 3-a de februaro 2013 .
  7. (2001) “Listing the Irish hills and mountains”, Irish Geography (PDF) 34 (1), p. 89. doi:10.1080/00750770109555778. 
  8. What is a "Mountain"? Mynydd Graig Goch and all that.... Metric Views. Arkivita el la originalo je 2013-03-30. Alirita 3a de Februaro 2013 .
  9. Pri tiu afero temas la komedia filmo The Englishman Who Went Up a Hill an Came Down a Mountain (La anglo kiu supreniris monteton kaj sobiris monton, 1995) ĉefrolulita de Hugh Grant.
  10. Helman, Adam. (2005) The Finest Peaks - Prominence and Other Mountain Measures. Trafford Publishing. ISBN 978-1412059954.
  11. What is the difference between lake and pond; mountain and hill; or river and creek?. USGS. Arkivita el la originalo je 2013-05-09. Alirita 11-a de februaro 2013 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-09. Alirita 2014-09-29 .
  12. 12,0 12,1 Mountain Watch. UNEP World Conservation Monitoring Centre, Cambridge, UK (2002). Arkivita el la originalo je 11-a de majo 2008. Alirita 17-a de februaro 2009 . Arkivigite je 2008-05-11 per Archive-It Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-11. Alirita 2014-09-29 .
  13. Panos (2002). High Stakes. Arkivita el la originalo je 2012-06-03. Alirita 17a de Februaro 2009 .
  14. Marko Polo, La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo, traduko, notoj, antaŭparolo, epilogo kaj postparolo de Daniel Moirand, publikigis UEA, Rotterdam, 2001 (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 34, 445 paĝoj, p. 54) ISBN = 92-9017-075-1
  15. samloke
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 (en angla) Lewis A. Owen, «Chapter 2: Cenozoic evolution of global mountain systems», en Philip N. Owens, Olav Slaymaker, Mountain Geomorphology, Taylor & Francis, marto 2004 (ISBN 978-0-340-76417-6), partie 2 «Historical Mountain Geomorphology», pp. 31-58 [1].
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 17,5 17,6 (en angla) Peter H. Molnar, Major Mountain Belts Of The World, Encyclopædia Britannica.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 (en angla) vidu Christopher R. Scotese, Plate Tectonics, Paleogeography, and Ice Ages (Modern World - 540 Ma, 2016.
  19. (en angla) D. J. J. van Hinsbergen, S. J. H. Buiter, The Formation and Evolution of Africa: A Synopsis of 3.8 Ga of Earth History, Geological Society of London, vol. 357, 2011 (ISBN 9781862393356), p. 148.
  20. (en angla) John Foden, Marlina A. Elburg, Jon Dougherty-Page, Andrew Burtt, «The Timing and Duration of the Delamerian Orogeny: Correlation with the Ross Orogen and Implications for Gondwana Assembly», The Journal of Geology, vol. 114, 2006, pp. 189-210.
  21. (en angla) R. Wysoczanski, A. H. Allibone, Age, Correlation, and Provenance of the Neoproterozoic Skelton Group, Antarctica: Grenville Age Detritus on the Margin of East Antarctica , The Journal of Geology, vol. 112, 2004, pp. 401-416.
  22. (en angla) Scott E. Bryan, Alex. G. Cook, Charlotte M. Allen, Coralie Siegel, David J. Purdy, James S. Greentree, I. Tonguc Uysal, «Early-mid Cretaceous tectonic evolution of eastern Gondwana: From silicic LIP magmatism to continental rupture», Episodes, vol. 35, n° 1, marto 2012, pp. 142-152.
  23. The 'Highest' Spot on Earth. Npr.org (7a de de Aprilo 2007). Arkivita el la originalo je 30a de Januaro 2013. Alirita 31a de Julio 2012 .
  24. The 'Highest' Spot on Earth? NPR.org Konsultita la 25-07-2010
  25. Gravity Variations Over Earth Much Bigger Than Previously Thought Alirita la 3an de Januaro 2014 en HTML, Curtin University, 4a de Septembro 2013, Science Daily, en angla, doi=10.1002/grl.50838
  26. 26,0 26,1 Jouty & Odier 1998.
  27. 27,0 27,1 (en angla) Florian Cajori «History of determinations of the heights of mountains», Isis, vol.12, n°3, decembro 1929, pp. 482-514
  28. "Nepal and China agree on Mount Everest's height", BBC News, 8a de Aprilo 2010. Kontrolita 22a de Aŭgusto 2010.
  29. (en angla) Orometry: An Introduction to Prominence.
  30. Mountains: Highest Points on Earth. National Geographic Society. Arkivita el la originalo je 3a de Julio 2010. Alirita 19a de Septembro 2010 .
  31. J.G. Moore (1987). «Subsidence of the Hawaiian Ridge». Volcanism in Hawaii: Geological Survey Professional Paper, 1350 (1).
  32. «How High is Mauna Loa?». Hawaiian Volcano Observatory—United States Geological Survey. 20a de Augusto 1998. Konsultita la 5an de Februaro 2013.
  33. (en angla) Ken Rubin, Mauna Loa Volcano, Hawaii Center for Volcanology, 27-a de Septembro 2015.
  34. (en angla) Volcano Hazards Program - Mauna Loa Arkivigite je 2017-11-16 per la retarkivo Wayback Machine, Vulkana Observatorio de Havajo, United States Geological Survey, 2a de Novembro 2017.
  35. Kaye, G.D. (2002). [gsa.confex.com/gsa/2002CD/finalprogram/abstract_34712.htm «Using GIS to estimate the total volume of Mauna Loa Volcano, Hawaii».] 98th Annual Meeting. Geological Society of America. Arkivita el la originalo la 25an de Januaro 2009
  36. Helman, Adam. (2005) The Finest Peaks: Prominence and Other Mountain Measures. Trafford, p. 9. ISBN 1-4122-3664-9. “the base to peak rise of Denali is the largest of any mountain that lies entirely above sea level, some 18,000 feet.”.
  37. (en angla) Kilimanjaro geology Arkivigite je 2010-05-28 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20100528002541).
  38. Olivier Dequincey, Frédéric Chambat, Petit aparté, altitude et distance au centre de la Terre, Gravimétrie et géodésie: principes et application, 23a de Junio 2010.
  39. . The 'Highest' Spot on Earth? (7a de Aprilo 2007). Arkivita el la originalo je 30a de Januaro 2013. Alirita 21a de Marto 2009 .
  40. (en angla) D.A. Bearhop, Munro's Tables, Scottish Mountaineering Club & Trust, 1997 (ISBN 0-907521-53-3).
  41. germane Klaus Hormann, «Uber die morphographische Gliederung der Erdoberfläche», Mitteilungen der Geographischen Gesellschaft in München, vol. 50, 1965, pp. 109-126; «Relative Einsattelung und Rampenlänge der Pässe von Kärnten und Osttirol», Mitt. d. Geogr. Ges. in München, 1966.
  42. (en angla) World Top 50 - 50 Most Prominent Peaks on Earth.
  43. (en angla) Oro|metry - Isolation.
  44. Lazaridis, Mihalis. (2010) First Principles of Meteorology and Air Pollution. Springer, p. 70. ISBN 978-9400701618.
  45. Lutgens, Frederick K.. (1998) The Atmosphere: An Introduction to Meteorology. Prentice Hall, p. 15–17, 30–35, 38–40. ISBN 0-13-742974-6.
  46. Adiabatic Lapse Rate. Goldbook. IUPAC. Arkivita el la originalo je 2007-07-21. Alirita 2014-09-29 .
  47. Dommasch, Daniel O.. (1961) Airplane Aerodynamics (3a eld.). Pitman Publishing Co., p. 22.
  48. 48,0 48,1 Blyth, 2002, p 15
  49. Factors affecting climate. The United Kingdom Environmental Change Network. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 2014-09-29 . Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 2014-09-29 .
  50. (1999) “The Holdridge Life Zones of the conterminous United States in relation to ecosystem mapping”, Journal of Biogeography 26 (5), p. 1025–1038. doi:10.1046/j.1365-2699.1999.00329.x. 
  51. 51,0 51,1 Didier Richard, Florence Naaim-Bouvet, Les risques naturels en montagne, eld. Éditions Quæ, 2015 (ISBN 978-2-7592-2388-6).
  52. 52,0 52,1 52,2 52,3 52,4 52,5 Hanspeter Liniger, Rolf Weingartner, Montagnes et approvisionnement en eau douce, Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo.
  53. 53,0 53,1 53,2 53,3 53,4 (PDF) Les montagnes sont les châteaux d'eau du monde, Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo.
  54. Typologie des rivières de montagne, Géni’ Alp, 2012.
  55. 55,00 55,01 55,02 55,03 55,04 55,05 55,06 55,07 55,08 55,09 55,10 55,11 55,12 55,13 55,14 55,15 55,16 55,17 55,18 55,19 55,20 55,21 (en angla) Jeremy M.B. Smith, Mountain ecosystem, Encyclopædia Britannica.
  56. 56,0 56,1 56,2 56,3 56,4 56,5 56,6 56,7 Serge-André Lemaire, Flore et faune de la haute montagne, Zone Himalaya.
  57. 57,0 57,1 57,2 57,3 Pierre Barrère, Le milieu montagnard, retejo de la Encyclopædia Universalis.
  58. (en angla) Montane grasslands and shrublands, Monda Natur-Fonduso.
  59. (en angla) Temperate Coniferous Forest, Monda Natur-Fonduso.
  60. (en angla) Tropical and suptropical coniferous forests, Monda Natur-Fonduso.
  61. (en angla) Velma I. Grover, Axel Borsdorf, Jürgen Breuste, Prakash Chandra Tiwari, Flavia Witkowski Frangetto, Impact of Global Changes on Mountains: Responses and Adaptation, CRC Press, 2014 ISBN 978-1-4822-0891-7, p. 99.
  62. Numa Broc, «Le milieu montagnard: naissance d'un concept», Revue de géographie alpine, vol. 72, n°2-4, 1984, pp. 127-139.
  63. 63,0 63,1 Serge-André Lemaire, L'hommet et la montagne, Zone Himalaya.
  64. 64,0 64,1 64,2 64,3 (en angla) Chris Duncan, Mountain Population - 2000 Version, University of Massachusetts Amherst, département de géosciences, 9a de Julio 2008.
  65. 65,0 65,1 65,2 65,3 65,4 Laurent Rieutort, «Les populations des montagnes du monde: répartition et systèmes de peuplement», Prace geograficzne, vol. 113, Krakovo, 2004, pp. 171-183 [2].
  66. Axel Borsdorf, Valérie Braun, «Panorama de la recherche sur la montagne en Europe et dans le monde», Recherche alpine: spécificité et devenir, vol. 96, n°4, 2008, pp. 101-116. Disponebla en: [3].
  67. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-17 .

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Blyth, S.; Groombridge, B.; Lysenko, I.; Miles, L.; Newton, A. (2002). "Mountain Watch". UNEP World Conservation Monitoring Centre, Cambridge, UK. Arkivita el la originalo la 26an de Februaro 2009. Konsultita la 17an de Februaro 2009. [4]
  • Fraknoi, A.; Morrison, D.; Wolff, S. (2004). Voyages to the Planets (3a eld.). Belmont: Thomson Books/Cole. ISBN 9780534395674.
  • Gerrard, A.J. (1990). Mountain Environments: An Examination of the Physical Geography of Mountains. Cambridge, Mass: MIT Press. ISBN 978-0262071284.
  • B. Messerli, J.-D. Ives, Les montagnes dans le monde, eld. Glénat, 1999.
  • Henri Rougier, Gabriel Wackermann, Gérard Mottet, Géographie des montagnes, eld. Ellipses, Parizo, 2001, ISBN 2729808051.
  • Gabriel Rougerie, Les montagnes dans la biosphère, eld. Armand Colin, coll U., 1990, 221 p.
  • Yvette Veyret, J.-P. Vigneau et al., Géographie physique. Milieux et environnement dans le système Terre., eld. Armand Colin, kol. U, 2002, 368 p.
  • G. Wackermann, Montagnes et civilisations montagnardes, eld. Ellipses, París, 2001.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.