Mjombo
Mjombo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brachystegia boehmii Brachystegia boehmii
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La mjombo[mankas fonto], aŭ brakistegio[1] (latine Brachystegia) estas genro de arboj el la subfamilio Caesalpinioideae kiuj estas hejmaj en la afrotropika ekozono. Arboj de tiu ĉi genro estas loke kaj internacie komune konataj kiel Miombo, kaj estas superregantaj en la mjombaroj aŭ mjombaj duonarbaroj de centra kaj suda Afriko.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La genro ampleksas speciojn de arba habito, kun platigita arbokrono. La folioj estas deciduaj, kunmetitaj, pare pinataj [2]. La floroj estas hermafroditaj, kun kaliko kunigita kun la korolo; ili estas unuigitaj en grapolan infloreskon. La fruktoj estas duvalvaj guŝoj, malfermiĝante je matureco, enhavante variigeblan nombron de platigit-formaj semoj [3].
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La mjombaroj okupas vastan areon de centra kaj suda Afriko kiu etendiĝas okcidente ekde Angolo ĝis Tanzanio oriente, kaj suden ĝis Sud-Afriko. Krom en tiuj landoj, mjombo ankaŭ troviĝas en Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Malavio, Zambio, Mozambiko kaj Zimbabvo [4].
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Brachystegia allenii
- Brachystegia angustistipulata
- Brachystegia bakeriana
- Brachystegia bequaertii
- Brachystegia boehmii
- Brachystegia bussei
- Brachystegia cynometroides
- Brachystegia eurycoma
- Brachystegia floribunda
- Brachystegia glaberrima
- Brachystegia glaucescens
- Brachystegia gossweileri
- Brachystegia kalongensis
- Brachystegia kennedyi
- Brachystegia laurentii
- Brachystegia leonensis
- Brachystegia longifolia
- Brachystegia luishiensis
- Brachystegia lujae
- Brachystegia manga
- Brachystegia microphylla
- Brachystegia mildbraedii
- Brachystegia nigerica
- Brachystegia puberula
- Brachystegia russelliae
- Brachystegia spiciformis
- Brachystegia stipulata
- Brachystegia subfalcato
- Brachystegia tamarindoides
- Brachystegia taxifolia
- Brachystegia torrei
- Brachystegia utilis
- Brachystegia wangermeeana
- Brachystegia zenkeri
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ Eicholz, Rüdiger 1989 : Esperanta Bildvortaro. Esperanto Press, Kanado, p.642
- ↑ Brachystegia, Flora of Zimbabwe
- ↑ angle Campbell B, Frost P. and Byron N. 1996 : Miombo woodlands and their use: overview and key issues. The Miombo in Transition: Woodlands and Welfare in Africa, CFIOR, Bogor