Misio sui iuris
La misio sui iuris estas la plej embria formo de apartajura katolika eklezio en la Katolika Eklezio. Temas pri teritorio en misia zono kie kristanismo ankoraŭ malmulte enradikiĝis, ĉar la misia laboro ĵus komenciĝis, fazo dirita implantatio Ecclesiae (esprimo latina signifanta “starigo de la eklezio” en zono kie ĝi ne ĉeestas).
Karakterizoj
[redakti | redakti fonton]En tiutipa misia teritorio ne jam ekzistas paroĥo, nur kapeloj kaj etaj komunumoj; ne ĉeestas presbiteroj, sed nur misiistoj alvenintaj de fore.
Kiam misio fariĝas sui iuris (nome: "proprajura"), ĝi apenaŭ komencas ĝui kelke da aŭtonomio kaj da strukturo: ĝia gvido estas konfidita al unu de la pastroj kiu estas nomata de la papo. Iom post iom, kun la kresko de la komunumo, ĝi povas fariĝi apostola prefektujo, apostola vikariujo kaj, fine, diocezo. La misioj sui iuris estis enkondukitaj en eklezian jurisdikcion kun dekreto Excelsum de la 12-a de septembro 1896.[1] Hodiaŭ tiaj misioj sui iuris estas ok (2015).
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ John P. Beal et al., op. cit., p. 508
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Carlos Errázuriz Mackenna, Corso fondamentale sul diritto nella Chiesa. Introduzione. I soggetti ecclesiali di diritto, Giuffrè 2009, p. 415 e sgg. ISBN 9788814145896
- angle John P. Beal et al., New commentary on the Code of Canon Law, Paulist Press 2002, p. 508 ISBN 9780809140664