Ministerio pri socialaj aferoj kaj sano (Francio)
La ministerio pri socialaj aferoj kaj sano estas la ministeria servo de la franca registaro komisiita pri sano, kaj efektivigo de la sociala politiko de la registaro
De la 16-a de majo 2012, la ministro pri socialaj aferoj kaj sano estas Marisol Touraine en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault. De la 21-a de junio 2012, ĝi disponas pri tri delegitaj ministroj : Michèle Delaunay komisiita pri maljunularo kaj aŭtonomeco, Dominique Bertinotti komisiita pri familio kaj Marie-Arlette Carlotti komisiita pri handikapuloj kaj batalo kontraŭ ekskludo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La ministerio pri sano originis kiel ministerio pri higieno, asistado kaj sociala antaŭzorgo la 13-an de julio 1920, el la direkcio pri asistado kaj publika higieno, kiu tiam dependis de la ministerio pri enlandaj aferoj kaj de la direkcio pri sociala antaŭzorgo en la ministerio pri laboro ekde ties kreo en 1906[2]. La ministerio pri publika sano estis kreita el tiu lasta ministerio per la leĝo de la 4-a de aprilo 1930[3]. Ĝi fariĝis de 1934 ĝis 1936 ministerio pri publika sano kaj fizika edukado. Dum la dua mondmilito, ĝi estis ligita al la ministerio pri familio aŭ malaperis. Fine de 1946, ĝi fandiĝis kun la ministerio pri loĝantaro, kun la nomo de ministerio pri publika sano kaj loĝantaro, antaŭ ol adopti la nomon de ministerio pri socialaj aferoj en 1956, akirante la atribuojn de sociala asekuro antaŭe donitaj al la ministerio pri laboro. La komisio pri sano multe variis sub la kvina Respubliko, la vorto « sano » kelkfoje estis en la titoloj de neniu ministerio, kaj estis nur « socialaj aferoj » aŭ « solidareco ».
Komisioj kaj atribuoj
[redakti | redakti fonton]La ministro pri socialaj aferoj kaj sano preparas kaj efektivigas la politikon de la registaro pri socialaj aferoj, solidareco kaj sociala kohereco, publika sano kaj organizado de flegsistemo[4].
Organizado
[redakti | redakti fonton]La ministro pri socialaj aferoj kaj sano aŭtoritatas super[5] :
- la ĝenerala direkcio pri sano ;
- la ĝenerala direkcio pri flegoferto.
Ĝi aŭtoritatas super la ĝenerala direkcio pri sociala kohereco kune kun la ministro pri ekonomio kaj financoj, la ministro pri virinrajtoj kaj la ministro pri sporto, junularo, popola edukado kaj asocia vivo, en la limoj de iliaj atribuoj.
Ĝi aŭtoritatas super la direkcio pri sociala asekuro kune kun la ministro pri ekonomio kaj financoj.
Ĝi aŭtoritatas super la direkcio pri esplorado, studoj, taksado kaj statistikoj kune kun la ministro pri ekonomio kaj financoj kaj la ministro pri laboro, dungado, profesia klerigo kaj sociala dialogo.
-
La ministerio delegita al familio, 55 rue Saint-Dominique (Parizo).
Ministro
[redakti | redakti fonton]Aldone al la centra administracio, la ministro aŭtoritatas super siaj delegitaj ministroj, sian asistantaron kaj sian proparolanton. Ankaŭ la delegitaj ministroj havas sian propran asistantaron.
En la dua registaro de Jean-Marc Ayrault, la ministro pri socialaj aferoj kaj sano estas Marisol Touraine, Ŝi disponas pri tri delegitaj ministroj : Michèle Delaunay komisiita pri maljunularo kaj aŭtonomeco, Dominique Bertinotti komisiita pri familio kaj Marie-Arlette Carlotti komisiita pri handikapuloj kaj batalo kontraŭ ekskludo[6].
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (PDF) Dungitaro en 2013 de la ministerio sur la retpaĝoj de "www.performance-publique.gouv.fr"
- ↑ Asocio de la prefektaro kaj altaj ŝtatoficistoj de la ministerio pri enlandaj aferoj, Histoire du ministère de l'Intérieur de 1790 à nos jours, Parizo, eldoninto "La Documentation française", 1993 (ISBN 2-11-002922-6), p. 119.
- ↑ M. Dupont, C. Esper, C. Paire, Droit hospitalier, 4-a eldono, 2003, N° 10.
- ↑ Dekreto n° 2012-769, artikolo 1
- ↑ Dekreto n° 2012-769, artikolo 2
- ↑ JORF, n° HRŬ1226941D, dekreto de la 21-a de junio 2012 pri konsisto de la registaro
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- JORF, n° AFŜ1223361D, dekreto n° 2012-769 de la 24-a de majo 2012 pri atribuoj de la ministro pri socialaj aferoj kaj sano
- JORF, n° PADX1224700D, dekreto n° 2012-799 de la 9-a de junio 2012 pri atribuoj de la ministro delegita ĉe la ministro pri socialaj aferoj kaj sano, komisiita pri maljunularo kaj dependeco
- JORF, n° FAMX1224686D, dekreto n° 2012-801 de la 9-a de junio 2012 pri la atribuoj de la ministro delegita ĉe la ministro pri socialaj aferoj kaj sano, komisiita pri familio
- JORF, n° HANX1228107D, dekreto n° 2012-892 de la 19-a de julio 2012 pri la atribuoj de la ministro delegita ĉe la ministro pri socialaj aferoj kaj sano, komisiita pri handikapuloj kaj batalo kontraŭ ekskludo
|