Mikropigio
Ŝomburgka mikropigio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ŝomburgka mikropigio (Micropygia schomburgkii)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ŝomburgka mikropigio aŭ Makuleca ralo (Micropygia schomburgkii) estas malgranda surterema specio de birdoj de la familio Raledoj indiĝena de herbejoj kaj savanoj de Centrameriko kaj de Sudameriko.[1] Kvankam ĝi ne estas ofte vidata, ĝi estas facile rekonebla pro sia cinamokolora plumaro kun blankanigra makuleco.[1][2]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Ŝomburgka mikropigio estis dekomence priskribita laŭ okcidentaj normoj fare de Félix de Azara en sia verko "Apuntamientos para la historia natural de los páxaros del Paraguay y Río de la Plata" en 1802, sed liaj verkoj ne estis tiam konsideritaj de aliaj fakuloj serioze ĉar oni miskomprenis ilin kiel spekulativaj kaj nesciencaj.[1]
La specio estis pli oficiale priskribita de Jean Louis Cabanis kaj ĝia nomo estis dediĉita al Moritz Richard Schomburgk en "Reisen in Britisch-Guiana in den Jahren 1840-1844 : nebst einer Fauna und Flora Guiana's nach Vorlagen von Johannes Müller, Ehrenberg, Erichson, Klotzsch, Troschel, Cabanis und Andern" en 1848.[1]
La American Ornithological Society ĵus publikigis sian 64an suplementon al la listo de birdoj de Nordameriko.[3] La Komitato por Klasigo kaj Nomenklaturo de la American Ornithological Society nuligis la monotipan genron Micropygia kiel rezulto de ĵusa studo pere de filogenetika analizo, kiu trovis, ke M. schomburgkii estis tre proksime rilata al la Verda anurulimno (Rufirallus viridis, iam en genro Anurolimnas), kaj metis ĝin en la genron Rufirallus.[3][4] La nomo de la nova specio estus Rufirallus schomburgkii.[3][4]
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]- M. schomburgkii schomburgkii estas la nomiga subspecio. Ĝi troviĝas en Kostariko, orienta Kolombio, suda Venezuelo, Surinamo, Franca Gujano, Gujano kaj norda Brazilo.[5][6]
- M. schomburgkii chapmani estas la suda subspecio, kaj estas pli granda ol la nomiga subspecio.[6] Ĝi troviĝas en centra kaj sudorienta Brazilo, sudorienta Peruo, nordorienta Paragvajo kaj Bolivio.[5][6]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La Mikropigio estas ĝenerale ĉirkaŭ 165 mm longa, kaj estas sekse dimorfa laŭ grando, ĉar maskloj pezas ĉirkaŭ 40 gramojn kaj inoj 24 gramojn.[7]
Ĝia plumaro konsistas el ĝenerala cinamokoloro en la vizaĝo, brusto kaj ventro.[1] Ĝiaj flugiloj, nuko kaj vosto estas pli malhelbrunaj, dum la krono havas pli da oranĝa nuanco.[1][2] Kelkaj fakuloj sugestis, ke la kronkoloro estas alia trajto de seksa dimorfismo.[8] Estas ankaŭ varia grado de kremkoloro aŭ blanko en la gorĝo kaj malsupraj partoj.[2] La nuko, dorso, flugilkovriloj kaj pugo estas makulecaj per distingaj blankaj punktoj, ĉiu ĉirkaŭita de nigra ringo.[1][2] Ĝi havas ruĝan irison kaj ĝia beko estas flavec-verda, kun iom da nigro en la supra makzelo.[1]
La subspecio M. s. chapmani iom diferencas laŭ grando kaj koloro. Ĝi estas pli granda, havas pli palajn malsuprajn partojn, kaj pli oranĝ-brunan koloraron anstataŭ cinamokoloron.[6] Ĝi havas malpli da distinga blankanigran puntaron, kaj tiu ne kovras la pugon aŭ la suprajn vostokovrilojn.[6] La nigra bordo ĉirkaŭ la blankaj punktoj estas ankaŭ pli fajna kompare kun la nomiga subspecio.[6]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Distribuado
[redakti | redakti fonton]La Makuleca mikropigio havas tre disan distribuadon, kaj troviĝas ĉefe en Sudameriko, sed la norda bordo de ĝia teritorio etendiĝas al Centrameriko.[9] Ĝi troviĝas en Kostariko, Kolombio, Venezuelo, Paragvajo, Brazilo, Bolivio, Peruo, Surinamo, Franca Gujano kaj Gujano.[5][6] Oni ĵus trovis alian populacion en Argentino.[6]
La konata distribuado de la mikropigio etendiĝis en ĵusaj jaroj, parte ĉar iam ties voĉoj estis malfacile distingeblaj el tiuj de aliaj proksimparencaj specioj de raloj kiel tiuj de la genroj Laterallus kaj Anurolimnas.[9]
Raloj estas notinde malfacile observeblaj pro sia malgrandeco kaj malfacile alirebla habitato, kaj tial ili estas pli facile identigeblaj pere de siaj triloj, kiuj estas ilia plej distinga tipo de voĉo.[9] pliiĝanta rekono de la triloj, kun plia alireblo al registroj kaj al kapabloj por uzadi la registroteknikojn faris tiun specion pli facile detekteblaj, kio kondukis al pli kompleta distribuado.[10]
Habitatoj
[redakti | redakti fonton]La mikropigio troviĝas en malfermaj herbejoj kaj savanoj, ĝenerale densaj kun altaj herboj de unu metro aŭ plie.[5][6][9] Ĝi povas troviĝi ĉu en pli sekaj, bone drenitaj habitatoj aŭ pli malsekaj kaj inunditaj, kaj estas observita plej ofte en sekaj habitatoj.[5][9] Tiuj herbejoj estas ĝenerale sukcesiaj habitatoj kiuj formiĝis kiel rezulto de gravaj damaĝoj en areo, ĉu kiel rezulto de antropogena aktiveco aŭ de nature okazantaj damaĝoj, ĉefe de incendioj.[5]
La kompono de herbospecioj en iliaj habitatoj varias depende de la regiono. Por ekzemplo, en centra kaj sudorienta Brazilo, ĝi troviĝas en sekaj herbejoj kie hegemonias la herbospecio Tristachya leiostachya.[5] En sia teritorio en Argentino, la mikropigio estis observita en pli sekaj herbejoj kie la hegemoniaj herboj estis Sorghastrum setosum kaj Schizachyrium microstachyum.[6]
Ili povas troviĝi en habitatoj tiom altaj kiom ĝis 1700 metrojn super marnivelo.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 (2018-07-01) “The identity of two of Azara's "mystery" waterbirds”, Caldasia 40 (2), p. 393–389. doi:10.15446/caldasia.v40n2.69840.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Taylor, Barry; Sharpe, Chris (2020-03-04), "Ocellated Crake (Micropygia schomburgkii)", Birds of the World (Cornell Lab of Ornithology), doi:10.2173/bow.ocecra1.01, http://dx.doi.org/10.2173/bow.ocecra1.01, retrieved 2023-10-17
- ↑ 3,0 3,1 3,2 (2023-07-06) “Sixty-fourth Supplement to the American Ornithological Society's Check-list of North American Birds”, Ornithology 140 (3). doi:10.1093/ornithology/ukad023.
- ↑ 4,0 4,1 (2021-10-27) “Corrigendum to: Phylogeny based on ultra-conserved elements clarifies the evolution of rails and allies (Ralloidea) and is the basis for a revised classification”, Ornithology 139 (1). doi:10.1093/ornithology/ukab065.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 (2018-06-20) “Two new records of Ocellated Crake Micropygia schomburgkii in the Coastal Cordillera and a review of its distribution in Venezuela”, Cotinga 40, p. 81–85.
- ↑ 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 (2020-10-09) “Notes on a population of Ocellated Crake (Micropygia schomburgkii) in Misiones province: a new rail for Argentina”, Ornithology Research 28 (3), p. 185–190. doi:10.1007/s43388-020-00026-x. Bibkodo:2020OrniR..28..185B. 258697947.
- ↑ (1984-05-01) “The Ocellated Crake (Micropygia schomburgkii) of Central Brazil”, The Condor 86 (2), p. 220. doi:10.2307/1367051.
- ↑ (1973) “Evolution of the rails of the South Atlantic islands (Aves: Rallidae)”, Smithsonian Contributions to Zoology (152), p. 1–53. doi:10.5479/si.00810282.152.
- ↑ 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 (2021-01-01) “Two overlooked elusive crakes (Aves, Rallidae): first country record of Ocellated Crake Micropygia schomburgkii in Ecuador and Rufous-faced Crake Laterallus xenopterus in Peru”, Neotropical Biodiversity (en) 7 (1), p. 45–52. doi:10.1080/23766808.2021.1878983. Bibkodo:2021NeBio...7...45D.
- ↑ (2012-02-01) “Aves, Micropygia schomburgkii (Schomburgk, 1848), Veniliornis mixtus (Boddaert, 1783), Culicivora caudacuta (Vieillot, 1818) and Coryphaspiza melanotis (Temminck, 1822): Documented records in the southern Espinhaço Range, Minas Gerais, Brazil”, Check List 8 (1), p. 138. doi:10.15560/8.1.138.
|