Saltu al enhavo

Mika Waltari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mika Waltari
Persona informo
Naskonomo Mika Toimi Waltari
Naskiĝo 19-an de septembro 1908 (1908-09-19)
en Helsinko
Morto 26-an de aŭgusto 1979 (1979-08-26) (70-jaraĝa)
en Helsinko
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo Hietaniemi Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj finna vd
Loĝloko Etu-Töölö vd
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Helsinko
Helsinki Normal Lyceum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Mika Waltari
Familio
Infanoj Satu Waltari (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Kristian Korppi • Leo Rainio • Leo Arne • M. Ritvala • Nauticus vd
Okupo verkisto
scenaristo
poeto
romanisto
tradukisto
ĵurnalisto
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1927– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mika WALTARI (naskiĝis la 19-an de septembro 1908 en Helsinko, mortis la 26-an de aŭgusto 1979 en Helsinko) estis finna verkisto, eble la plej tradukita kaj fama ekster la limoj de lia lando.

Kiel junulo li komencis verki poezion, kaj poste dediĉis sin al prozo. Post studado de filozofio li laboris kiel ĵurnalisto kaj fine kiel libera verkisto. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento li estis gvida persono de grupo Tulenkantajat (Portantoj de fajro), kies manifeston Hurmioituneet kasvot (Ekstaza vizaĝo) li eldonis en 1924 kune kun Olavi Paavolainen. En 1931 li edziĝis al Marjatta Luukkonen.

Grandan sukceson akiris jam la unua romano Granda iluzio pri moralaj problemoj de la postmilita generacio. Sukcesaj estis ankaŭ spritaj detektivaj rakontoj pri komisaro Palmu. La plej grandajn sukcesojn li gajnis per la verkado de historiaj romanoj.

Kelkaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Suuri illusioni (1928, Granda iluzio)
  • Isästä poikaan (1933-1935, De patro al filo)
  • Vieras mies tuli taloon (1937, Fremdulo venas)
  • Kuka murhasi rouva Skrofin? (1939, Kiu murdis s-inon Skrof?)
  • Kaarina Maununtytär (1942)
  • Sinuhe, egyptiläinen (1945, Egiptano Sinuhe)
  • Mikael Karvajalka (1948, Miĥaelo Karvajalka, travivaĵoj de junulo dum la Luther-erao)
  • Johannes Angelos (1952, pri falo de Konstantinopolo)
  • Turms, kuolematon (1955, Senmorta Turms)
  • Feliks onnellinen (1958, Feliks la feliĉa)
  • Valtakunnan salaisuus (1959, Mistero de la regno)
  • Ihmiskunnan viholliset (1964, Malamikoj de la homaro)
  • Noita palaa elemään (Sorĉistino revenas, dramo)
  • Nuori Johannes (1980, Obskura anĝelo)
  • Kirjailijan muistelmat (1980, rememoroj de la verkisto)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.