Michel Serrault
Michel | |
---|---|
Franca aktoro | |
Persona informo | |
Naskonomo | Michel Lucien Serrault |
Naskiĝo | 24-a de januaro 1928 en Brunoy (Essonne, francio) |
Morto | 29-an de julio 2007 en Équemauville apud Honfleur (Calvados, Francio) |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Neuilly-sur-Seine Old Communal Cemetery (en) (2009–) Cimetière Sainte-Catherine de Honfleur (en) (2007–2009) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Cours Simon |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro aktoro teatra aktoro |
Michel SERRAULT (naskiĝis la 24-an de januaro 1928 en Brunoy (Essonne), mortis la 29-an de julio 2007 en Équemauville apud Honfleur (Calvados)), estis franca aktoro. Li estas la plej rekompencita franca aktoro per tri "César" por plej bona aktoro.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Enirinta 14-jara en malgranda Seminario de Conflans, li deziras fariĝi pastro kaj deklaras havi du pasiojn: «ridigi kaj okupiĝi pri Dio». Pastro Van Hamme gvidas lin al lia metio de komediisto[1]. Michel Serrault diris poste, ke li ne ŝatos ĵuron de ĉasteco.
Duope kun Jean Poiret, kiun li renkontas en 1952, li plenigis parizajn kabaredojn en la 1950 kaj 1960-aj jaroj.
Li ankaŭ partoprenas en la trupo "Les Branquignols". En kino, li debutas per rolo en Les Diaboliques de Henri-Georges Clouzot, poste kun la trupo de Branquignols en Ah ! Les belles bacchantes. Li poste partoprenis iliajn aliajn multnombrajn filmojn.
Li lanĉas sin en longa aventuro en komedia filmo Assassins et voleurs de Sacha Guitry kun Jean Poiret, Le Viager de Pierre Tchernia (kiu roligis lin en pluraj filmoj) kun Michel Galabru. Michel Galabru kun kiu li rolis ankaŭ en granda nombro da filmoj kiel Les Gaspards, Room service. Li ankaŭ debutas kun iu Louis de Funès tiam malmulte konata, Nous irons à Deauville, Des pissenlits par la racine, Carambolages.
Figuro de bulvarda teatro, kun roloj en televidaj teatraĵoj de Au théâtre ce soir, li triumfas en 1973 en rolo de «Zaza Napoli» en La Cage aux folles, kiun li estas reludonta poste kun internacia sukceso[2] en ties adaptoj al kino.
Poste alvenas L'Ibis rouge de Jean-Pierre Mocky kun Michel Simon. Estas bonega amiko de Jean-Pierre Mocky kun kiu li ludas en granda nombro da filmoj, kies plej granda sukceso restas Le Miraculé, kie li retrovas lastfoje sian malnovan amikon Jean Poiret en filmo.
La adapto de la teatraĵo La Cage aux folles al kino fariĝinte internacia sukceso,[2]. Li estas inter la malmultaj francaj aktoroj kiuj povas ludi en grandaj produktaĵoj kaj ankaŭ en malgrandaj artaj filmoj, ofte kun malpli granda publiko.
En 1977, mortis lia filino Caroline (tiam 19-jara) en stratakcidento en Neuilly-sur-Seine.
Tamen, lia aktora talento elstaras en dramaj roloj, kio foje okazigas skandalon kiel okaze de la apero de la filmo Assassin(s). Dum la rekompenco per "César" por plej bona aktoro en la filmo Garde à vue de Claude Miller, lia dialogisto Michel Audiard diris pri li: «li estas la plej granda aktoro en la mondo». La aktoro entute ricevis tri "César"ojn, el kiuj unu por Nelly et Monsieur Arnaud de Claude Sautet.
En la fino de sia vivo, la aktoro plej ofte ludis rolojn de «pépé» (aveĉjo), franca kamparano, iom malĝentila, tamen kun granda koro, kiel en Les enfants du marais de Jean Becker, kun Jacques Villeret kaj Jacques Gamblin, aŭ Une hirondelle a fait le printemps de Christian Carion kaj Albert est méchant apud Christian Clavier.
Li suferis raran malsanon, nomitan "atrofia polikondrito", kiu karakteriziĝas, interalie, per malpliiĝo de kartilagoj de la nazo kaj oreloj.
Li estis enhospitaligita dum siaj lastaj semajnoj en la Usona hospitalo (Hôpital Américain) de Neuilly-sur-Seine, el kie li eliris fine de junio por iri en sian duan loĝejon de Équemauville. Li mortis en Équemauville la 29-an de julio 2007, 79-jara, pro kancero [3]. Pastro Alain Maillard de la Morandais alportis al li lastan sakramenton kaj aldonis: «Suprenirinte, bone ridigu Dion, li ja bezonas tion pro siaj pezaj taskoj ...»: Michel Serrault estus ridetinta al tiu lasta frazo antaŭ ol forpasi[4].
Pastro Maillard anoncis la 30-an de julio 2007, ke Michel Serrault estos entombigata la 2-an de aŭgusto 2007 matene en Honfleur, laŭ sia lasta volo[5].
La 2-an de aŭgusto 2007, multaj amikoj el la kino-medio kaj kelkaj oficialaj reprezentantoj, el kiuj Ĉefministro François Fillon ĉeestis lian funebran ceremonion en preĝejo Sainte-Catherine de Honfleur. Li estas entombigita en tombejo Ste Catherine situanta kelkcent metrojn proksime.
Aŭtobiografia rakonto
[redakti | redakti fonton]Li antaŭ nelonge verkis aŭtobiografian verkon: Vous avez dit Serrault ?, kaj taglibron: Les pieds dans le plat !, 2004, Oh! Editions, kie li partigas siajn rimarkojn, pensojn kaj kritikojn, kiuj montriĝas al sia rigardo de komediisto kaj sia koro de kristano.
En sia aŭtobiografio, li klarigis kiom kristana fido markis sian ekziston kaj donis senson al sia vivo.
Rekompencoj
[redakti | redakti fonton]- César:
- 1979: Rekompencita per César por plej bona aktoro en La Cage aux folles (1978).
- 1982: Rekompencita per César por plej bona aktoro en Garde à vue (1981).
- 1996: Rekompencita per César por plej bona aktoro en Nelly et Monsieur Arnaud (1995).
- Prix Lumière:
- 1996: Rekompencita per Prix Lumière por plej bona aktoro en Nelly et Monsieur Arnaud (1995).
- 1998: Rekompencita per Prix Lumière por plej bona aktoro en Rien ne va plus (1997).
- Rekompencita per David di Donatello Awards
- 1980: La filmo La Cage aux folles ricevas Golden Globe Award de Golden Globe Award: plej bona eksterlanda filmo.
Ordenoj
[redakti | redakti fonton]- Oficiro de Honora Legio fare de Jacques Chirac, 1999
- Komandanto de Nacia ordeno de la merito, 2004
- Kavaliro de Agrikultura merito
Kariero
[redakti | redakti fonton]Teatro
[redakti | redakti fonton]- 1961: On purge bébé de Marcel Bluwal kun Jean Poiret kaj Jacqueline Maillan
- 1967: Pour voir Adrienne
- 1973: La Cage aux folles, de kaj kun Jean Poiret
- 1986: L'Avare de Molière, reĝisorita de Roger Planchon
Kino: detala filmografio
[redakti | redakti fonton]Jaroj 1954-1959
[redakti | redakti fonton]- 1954:
- Ah ! les belles bacchantes, de Jean Loubignac – Muzikisto kun trumpeto
- Les Diaboliques, de Henri-Georges Clouzot – Sinjoro Raymond, gimnazia instruisto
- 1955:
- Cette sacrée gamine aŭ Mademoiselle Pigalle, de Michel Boisrond – La dua inspektoro
- 1956:
- La Vie est belle, de Roger Pierre kaj Jean-Marc Thibault – Vojaĝa komizo
- La Terreur des dames aŭ Ce cochon de Morin, de Jean Boyer – Ĝendarmo
- Assassins et voleurs, de Sacha Guitry – Albert Lecagneux, ŝtelisto
- Adorables démons, de Maurice Cloche – Jacques Willis senior, privata inspektoro
- 1957:
- Le Naïf aux quarante enfants, de Philippe Agostini – Jean-François Robignac, beletra profesoro
- Ça aussi c’est Paris, de Maurice Cloche – Un reporter (ne eldonita filmo)
- Clara et les méchants aŭ Bourreaux d’enfants, de Raoul André – La Parole, infanŝtelisto
- 1958:
- Nina, de Jean Boyer – Gérard Blonville, amanto
- Oh ! Qué mambo, de John Berry – Inspektoro Vidalie
- Porte océane, mallonga filmo de Ado Keyrou
- Musée Grévin, mallonga filmo de Jacques Demy – Viro kiu entrudiĝas en muzeon
- 1959:
- Messieurs les ronds de cuir, de Henri Diamant-Berger – Konservatoro de muzeo
- Vous n'avez rien à déclarer, de Clément Duhour – Doktoro Couzan
Jaroj 1960-1969
[redakti | redakti fonton]- 1960:
- La Française et l’amour (skeĉo: Le Divorce) de Christian-Jaque – Advokato de Danielle
- Candide ou l'optimisme du XXe siècle, de Norbert Carbonnaux – Dua policano
- Ma femme est une panthère, de Raymond Bailly – Buĉisto
- 1961:
- La Belle Américaine, de Robert Dhéry – Chauveau, trampo
- La Gamberge, de Norbert Carbonnaux – Pétrarque
- 1962:
- Le Repos du guerrier, de Roger Vadim – Varange
- Nous irons à Deauville, de Francis Rigaud – Lucien Moreau
- Les Quatre vérités (skeĉo: Le Corbeau et le renard), de Hervé Bromberger – La korvo
- Un clair de lune à Maubeuge, de Jean Chérasse – Sinjoro Charpentier, preleganto
- Clémentine chérie, de Pierre Chevallier – Uŝero
- Comment réussir en amour, de Michel Boisrond – Komisaro
- Les Vierges, de Jean-Pierre Mocky – Li nur aperas en tiu filmo
- 1963:
- Carambolages, de Marcel Bluwal – Baudu, policisto, kiu enketas
- Comment trouvez-vous ma sœur ?, de Michel Boisrond – Varangeot
- Bébert et l'omnibus, de Yves Robert – Sinjoro Barthoin
- Des pissenlits par la racine, de Georges Lautner – Jérôme
- Les Durs à cuire, de Jack Pinoteau – Rossignol, privata detektivo
- L’Inconnue dans la cité, mallonga filmo de Claude Guillemot
- 1964:
- Moi et les hommes de quarante ans, de Jacques Poitrenaud – Sinjoro Bénéchol
- Les Combinards, de Jean-Claude Roy – Falsa deputito / Senatano Bogus
- Cent briques et des tuilles, de Pierre Grimblat – Méloune
- Le Petit monstre, de Jean-Paul Sassy – Fanto (ne eldonita filmo)
- La Chasse à l'homme, de Édouard Molinaro - Gaston Lartois
- Jaloux comme un tigre, de Darry Cowl – Sinjoro Lurot
- 1965:
- La Tête du client, de Jacques Poitrenaud – Gaston Bérrien, alias «Sinjoro Max»
- Le Lit à deux places (skeĉo: Un monsieur de passage) de François Dupont-Midy – Albert
- Le Caïd de Champignol, de Jean Bastia – Hector
- Quand passent les faisans, de Édouard Molinaro – Sinjoro Ribeiro, entreprenisto
- Bon Week end / Les Enquiquineurs de Roland Quignon – Martin
- Les Baratineurs, de Francis Rigaud – Henri
- La Bonne occase, de Michel Drach – Sinjoro Hutin (Li ankaŭ estas kun-dialogisto de la filmo)
- 1966:
- Le Roi de cœur, de Philippe de Broca – Marcel (ne kreditita)
- Les Compagnons de la marguerite, de Jean-Pierre Mocky – Inspekto Papin
- Du mou dans la gâchette, de Louis Grospierre – Armil-vendisto
- 1967:
- Le Grand bidule, de Raoul André – Pounet
- Le Fou du labo 4, de Jacques Besnard – Sinjoro Granger
- À tout casser, de John Berry – Aldo Moreni
- Ces messieurs de la famille, de Jean Bastia – Gabriel Pelletier
- 1969:
- Un merveilleux parfum d’oseille, de Renaldo Bassi – Komisaro Le Gac
- Appelez-moi Mathilde, de Pierre Mondy – François, ĉefo de homŝtelistoj
- Qu’est-ce qui fait courir les crocodiles ?, de Jacques Poitrenaud – Achille
- Ces messieurs de la gâchette, de Raoul André – Gabriel Pelletier
Jaroj 1970-1979
[redakti | redakti fonton]- 1970:
- La Liberté en croupe, de Édouard Molinaro – Paul Cérès
- Le Cri du cormoran le soir au-dessus des jonques, de Michel Audiard – Alfred Mullanet
- 1971:
- Le Viager, de Pierre Tchernia – Louis Martinet, centjara emerito
- 1972:
- Tout le monde il est beau, tout le monde il est gentil, de Jean Yanne – Marcel Jolin
- Un meurtre est un meurtre, de Étienne Périer – Komisaro Plouvier
- La Belle affaire, de Jacques Besnard – Paul
- Moi y’en a vouloir des sous, de Jean Yanne – Léon
- 1973:
- Le Grand Bazar, de Claude Zidi – Félix Boucan
- Les Gaspards, de Pierre Tchernia – Jean-Paul Rondin
- Les Chinois à Paris, de Jean Yanne – Frégoire Montclair
- La Gueule de l’emploi, de Jacques Rouland – Viro kun malsamaj ŝajnaspektoj / komisaro
- La Main à couper, de Étienne Périer – Édouard Henrico
- 1974:
- Un linceul n’a pas de poches, de Jean-Pierre Mocky – Justin Blesch
- C’est pas parce qu’on a rien à dire qu’il faut fermer sa gueule, de Jacques Besnard – Max
- 1975:
- L’Ibis rouge, de Jean-Pierre Mocky – Jérémie
- Opération Lady Marlène, de Robert Lamoureux – Paulo
- La Situation est grave... mais pas désespérée, de Jacques Besnard – Jean-Pierre Mazard
- 1976:
- Le Roi des bricoleurs, de Jean-Pierre Mocky – Sinjoro Bordin
- 1977:
- Préparez vos mouchoirs, de Bertrand Blier – La najbaro
- 1978:
- L’Argent des autres, de Christian de Chalonge – Sinjoro Miremont
- La Cage aux folles, de Édouard Molinaro – Albin Mougeotte, alias «Zaza Napoli»
- L’Esprit de famille, de Jean-Pierre Blanc, Doktoro Charles Moreau
- L’Associé, de Pierre Tchernia – Julien Pardot
- 1979:
- La Gueule de l’autre, de Pierre Tchernia – Martial Perrin kaj Gilbert Brossard
- Buffet froid, de Bertrand Blier – (ne kreditita)
- Le Coucou (Il lupo e l’agnello) de Francesco Massaro – Léon, porsinjorina frizisto
Jaroj 1980-1989
[redakti | redakti fonton]- 1980:
- Pile ou face, de Robert Enrico – Edouard Morlaix
- La Cage aux folles 2 – Albin Mougeotte, alias «Zaza Napoli»
- 1981:
- Garde à vue, de Claude Miller – Mastro Jérôme Martineau
- Malevil, de Christian de Chalonge – Grafo Charles-Emile Emmanuel
- Les Quarantièmes rugissants, de Christian de Chalonge – Sinjoro Barral
- Nestor Burma, détective de choc, de Jean-Luc Miesch – Detektivo Nestor Burma
- 1982:
- Les Fantômes du chapelier, de Claude Chabrol – Sinjoro Léon Labbé, ĉapelisto
- Deux heures moins le quart avant Jésus-Christ, de Jean Yanne – Imperiestro Julio Cezaro
- Mortelle Randonnée, de Claude Miller – Detektivo Beauvoir, alinomita «L’œil»
- 1983:
- Le Bon plaisir, de Francis Girod – Ministro pri Internaj Aferoj
- À mort l'arbitre, de Jean-Pierre Mocky – Rico
- 1984:
- Le Bon Roi Dagobert, de Dino Risi – Otarius
- Liberté, égalité, choucroute, de Jean Yanne – Reĝo Ludoviko la 16-a
- Les Rois du gag, de Claude Zidi – Gaëtan, aktoro, kaj Robert Wellson, reĝisoro
- 1985:
- On ne meurt que deux fois, de Jacques Deray – Inspektoro Robert Staniland
- La Cage aux folles 3 : Elles se marient, de Georges Lautner – Albin Mougeotte, alias «Zaza Napoli»
- Mon beau-frère a tué ma sœur, de Jacques Rouffio – Octave Clapoteau
- 1986:
- Le Miraculé, de Jean-Pierre Mocky – Ronald Fox Terrier, asekuristo
- 1987:
- Ennemis intimes, de Denis Amar – Monsieur Baudin
- En toute innocence, d’Alain Jessua – Paul Duchêne
- 1988:
- Bonjour l’angoisse, de Pierre Tchernia – Sinjoro Michaud, timema superulo
- Ne réveillez pas un flic qui dort, de José Pinheiro – Komisaro Roger Scatti
- 1989:
- Comédie d’amour, de Jean-Pierre Rawson – Paul Léautaud
- Joyeux Noël, bonne année (originala titolo: Buon natale, buonanno Luigi) de Luigi Comencini – Gino
Jaroj 1990-1999
[redakti | redakti fonton]- 1990:
- Docteur Petiot, de Christian de Chalonge – Doktoro Petiot, pariza kuracisto (Li ankaŭ estas kun-produktoro de la filmo)
- 1991:
- La Vieille qui marchait dans la mer, de Laurent Heynemann – Sinjoro Pompillus, velkita diplomato
- Ville à vendre, de Jean-Pierre Mocky – Sinjoro Rousselot, urbestro
- 1992:
- Room service, de Georges Lautner – Sinjoro Luc
- 1993:
- Vieille canaille, de Gérard Jourd’hui – Darius Caunes, gravuristo
- 1994:
- Bonsoir, de Jean-Pierre Mocky – Alex Ponttin
- 1995:
- Nelly et Monsieur Arnaud, de Claude Sautet – Sinjoro Pierre Arnaud
- Le bonheur est dans le pré, de Étienne Chatiliez – Francis Bergeade
- 1996:
- 1997:
- Assassin(s), de Mathieu Kassovitz – Sinjoro Wagner, profesia murdisto, kun Mathieu Kassovitz kaj Mehdi Benoufa
- Artémisia, de Agnès Merlet – Pentristo Orazio Gentileschi
- Rien ne va plus, de Claude Chabrol – Victor, eta rabisto
- Le Comédien, de Christian de Chalonge – Komediisto
- Assassin(s), no comment, dokumentaro de Amar Arhab – Li ludas sian propran rolon
- 1998:
- Article premier, mallonga filmo de Mathieu Kassovitz
- 1999:
- Les enfants du marais, de Jean Becker – Pépé la rainette
Jaroj 2000-2007
[redakti | redakti fonton]- 2000:
- Le Libertin, de Gabriel Aghion – Kardinalo
- Les Acteurs, de Bertrand Blier – Li mem
- Le Monde de Marty, de Denis Bardiau – Antoine Berrand, paralizito kaj mutulo
- Belphégor, le fantôme du Louvre, de Jean-Paul Salomé – Verlac
- 2001:
- Une hirondelle a fait le printemps de Christian Carion – Adrien, kamparano
- La Folie des hommes / Vajont (La diga del disonore) de Renzo Martinelli – Carlo Semenza, arĥitekto
- 2002:
- Le Papillon, de Phillippe Muyl – Julien, kolektanto de papilioj
- 24 heures de la vie d’une femme, de Laurent Bouhnik – Louis
- 2003:
- Le Furet, de Jean-Pierre Mocky – Anzio
- Ne quittez pas !, de Arthur Joffé – Nur voĉo de Lucien Mandel
- Les clefs de bagnole, de Laurent Baffie (Nur ekstra DVD) – Komediisto, kiu ne volas roli kun Laurent
- 2004:
- Albert est méchant, de Hervé Palud – Albert Moulinot, strangulo
- Épreuves d’artistes, dokumentaro de Samuel Faure kaj Gilles Jacob – Li mem
- 2005:
- Grabuge, de Jean-Pierre Mocky – Komisaro Lancret
- Les Enfants du pays, de Pierre Javaux – Gustave, maljuna aŭtoĥtono
- Joyeux Noël, de Christian Carion – Kastelestro
- 2006:
- Le Bénévole, de Jean-Pierre Mocky
- Antonio Vivaldi, un prince à Venise, de Jean-Louis Guillermou – Patriarĥo de Venecio
- 2007:
- Pars vite et reviens tard, de Régis Wargnier – Hervé Decambrais / Hervé Ducouëdic
Filmografiaj notoj
[redakti | redakti fonton]- Li ofte estas malprave kreditita en Les Vierges (1962) de Jean-Pierre Mocky, dum li nur aperis kiel figuranto[6].
- La filmo Assassin(s) de Mathieu Kassovitz okazigis skandalon en Festivalo de Cannes. Ĝi estis malpermesita al malpli ol 16-jaruloj pro tro granda perforto.
Televido
[redakti | redakti fonton]- 1954: Ce qu‘a vu le vent d’est, de Marcel L’Herbier – Zamore
- 1955: Knock ou le triomphe de la médecine, de Marcel Cravenne
- 1956: Mon bébé, de Marcel Cravenne – kun Jacqueline Gauthier, Jean Poiret
- 1957: L'Habit vert, de Marcel Cravenne – kun Lucien Baroux, Jean Poiret
- 1959: L’Anglais tel qu’on le parle, de Marcel Cravenne – Fianĉo
- 1961: On purge bébé, de Marcel Bluwal – Guillaume Chouilloux
- 1963: 13 contes de Maupassant (epizodo Deux amis), serio de Carlo Rim
- 1967: Au théâtre ce soir (teatraĵo Pour voir Adrienne), de Pierre Sabbagh – Thomeret
- 1968: Le Bourgeois gentilhomme, de Pierre Badel – Sinjoro Jourdain, kun Rosy Varte, Daniel Ceccaldi
- 1972: Aujourd’hui à Paris, de Pierre Tchernia
- 1977: Les Folies d’Offenbach (epizodo La belle Hélène), serio de Michel Boisrond – Jacques Offenbach
- Les Folies d’Offenbach (epizodo Monsieur Choufleuri restera chez lui), serio de Michel Boisrond – Jacques Offenbach
- Les Folies d’Offenbach (epizodo Le train des cabots), serio de Michel Boisrond – Jacques Offenbach
- Les Folies d’Offenbach (epizodo La grande duchesse de Gerolstein), serio de Michel Boisrond – Jacques Offenbach
- Les Folies d’Offenbach (epizodo Les Bouffes-Parisiens), serio de Michel Boisrond – Jacques Offenbach
- Les Folies d’Offenbach (epizodo La valse oubliée), série de Michel Boisrond – Jacques Offenbach
- Le Passe-muraille, de Pierre Tchernia – Sinjoro Dutilleul, kun Andréa Ferréol, Roger Carel
- 1979: La Grâce, de Pierre Tchernia – Henri Dupérier, avec Rosy Varte, Roger Carel
- 1982: Le voyageur imprudent, de Pierre Tchernia – Orĥestrestro
- 1990: Héloïse, de Pierre Tchernia – Martin / Héloïse, kun Françoise Arnoul, Roger Carel
- L'Huissier, de Pierre Tchernia – Mastro Malicorne, kun Judith Magre, Maurice Chevit
- 1992: Le Secret du petit milliard, de Pierre Tchernia – Armand
- 2001: Un cœur oublié, de Philippe Monnier – Sinjoro de Fontenelle, kun Vittoria Belvedere
- 2003: L'Affaire Dominici, de Pierre Boutron – Gaston Dominici, kun Michel Blanc
- 2006: Monsieur Léon de Pierre Boutron – Sinjoro Léon, kun Clémentine Célarié, Florence Pernel, Annie Grégorio
- L’Avare de Christian de Chalonge – Harpagon, kun Jackie Berroyer, Nada Strancar
Dokumentaroj dediĉitaj al Michel Serrault
[redakti | redakti fonton]- 2007 : Michel Serrault, le portrait, dokumentaro de Gérard Jourd'hui: Li mem
Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Mi ne plu timis morton, kiam mi eksciis, ke mi ne estos la unua, kiu trapasos tien.
- rido devas esti konstruita, bazita sur realeco de l'vivo, sur komunaj faroj. Frenezo, ja, tamen en kadro.
- Se aktoro ne forpuŝas realecon por iri pli foren en emocioj aŭ en rido, tiu ne plu estas artisto.
- Aktoro estas homo, kiu devas inventi, lasi sin porti de sia invento. Estas esence doni pluson, ne kontentiĝi esti blinda kaj nescia servanto.
- Se mi ne fariĝis pastro, estas pro ĵuro de ĉasteco.
- Fido estas parto de mia vivo. Se oni ne posedas fidon por rekuperi, por transformi la senson de l'vivo, ĉio fariĝas iom mizera, kaj eĉ patosa (pri la morto de sia filino en 1977).
- Ĉu mi iam havus la eblecon fari metion, kiu ne forprenus mian emon al amuziĝo?
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pastro Alain de La Morandais en RTL, la 30-an de julio 2007.
- ↑ 2,0 2,1 ĝi estas ĝis nun la 2-a plej granda sukceso por franca filmo distribuita en originala versio en Usono post Le fabuleux destin d'Amélie Poulain
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-05. Alirita 2007-08-01 .
- ↑ http://www.lemonde.fr/web/depeches/0,14-0,39-31885807@7-37,0.html[rompita ligilo]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2007-08-01 .
- ↑ fonto: paĝo 178 de lia libro Vous avez dit Serrault ?.