Saltu al enhavo

Michaela Zelzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Michaela ZELZER (fraŭline: Langer; naskiĝinta la 15-an de majo 1939 en Vieno, mortinta samloke la 7-an de majo 2012) estis aŭstra klasika filologino.

Post studo de klasika filologio ĉe la universitato de Vieno kaj doktoriĝo en 1962 ĉe Rudolf Hanslik kaj Albin Lesky, ŝi studis du jarojn la mezepokan latinon kaj paleografion ĉe la universitato de Munkeno ĉe Bernhard Bischoff kaj Franz Brunhölzl. De la 1.5.1965 ŝi deĵoris en la komisiono pri la patroj de la Eklezio ĉe la Aŭstra Akademio de Sciencoj kie ŝi eldonis plurajn volumojn ene de la seriego Corpus scriptorum ecclesiasticorum latinorum. Paralele estis ŝi eksterorda universitatprofesoro; en 2006 ŝi ekmembris ĉe la mediolana Accademia Ambrosiana.

Ŝiaj fokusoj kuŝis en la latinlingva literaturo de Malfrua Antikveco, latinlingva paleografio kaj la historio de la teksto de aĵoj de latine verkintaj patroj de la Eklezio. Kun sia edzo Klaus Zelzer verkis ŝi plurajn aĵojn pri la malfrua kristanismo, ĉefe pri la Benediktana regulo. Krome elstaras ŝiaj fundamentaj eldonoj de aĵoj de Aŭgusteno el Hipono (1974, 2004) kaj Ambrozio de Milano (1982–1996).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Kürschners Deutscher Gelehrten-Kalender. 19-eldono (2003), p. 3803
  • listo de publikigitaj aferoj ĉe: Klaus & Michaela Zelzer: Ambrosius, Benedikt, Gregor. Philologisch-literarisch-historische Studien. Prilaboris kaj eldonis Klaus Zelzer memore al Michaela Zelaer, LIT, vieno 2015, p 272–280

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]