Michael Keaton
Michael Keaton | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Michael Keaton | |||||
Naskonomo | Michael John Douglas | ||||
Naskiĝo | 5-an de septembro 1951 (73-jaraĝa) en Coraopolis | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Big Timber vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Kenta Ŝtata Universitato Montour High School (en) vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Caroline McWilliams (mul) (1982–1990) vd | ||||
Amkunulo | Courteney Cox (1989–1995) vd | ||||
Infanoj | Sean Douglas ( Caroline McWilliams (mul) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Michael Keaton • Michael Keaton Douglas vd | ||||
Okupo | filmaktoro dublaktoro televida aktoro voĉaktoro ĝenra aktoro kantisto filmreĝisoro aktoro filmproduktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1975– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Toy Story 3 ❦ Batman film series 1989-97 ❦ Dumbo ❦ Cars vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michael KEATON (naskita Michael John Douglas, la 5-an de septembro 1951 en Coraopolis, Pensilvanio) estas usona aktoro, produktisto kaj filmreĝisoro.
Li iĝis konata al tutmonda spektantaro dank' al la filmo Beetlejuice (1988) kaj liaj rolado kiel Batman en la filmoj Batman (1989), Batman Returns (1992) kaj The Flash (2023). Kun lia ĉefrolo en Birdman or (The Unexpected Power of Ignorance) (2014), pro kiu li estis premiita la Premio Ora Globo kaj nomumita por Oskaro, li ankaŭ povis distingi sin kiel karaktera aktoro.
En 2014, li revivigis sian popularecon post la ĉefrolo de la duonforgesita aktoro Riggan Thompson en la nigra komedio Birdman de Alejandro González Iñárritu. La filmo estis tre laŭdita de kritikistoj ĉirkaŭ la mondo, kaj la rolado de Keaton ricevis Premion Oran Globon en la kategorio " Plej bona Aktoro - Komedio aŭ Muziko " kaj nomumoj por BAFTA kaj Oskaro [1].
En septembro 2024, estis sciigite ke Keaton gastigus Saturday Night Live la 19-an de oktobro kun Billie Eilish kiel la muzika gasto. En oktobro 2024, la filmo Being Goodrich estis publikigita, en kiu Keaton rolas la ĉeffiguron - Andy Goodrich, patro kiu ne ĉeestas sufiĉe en la vivo de sia familio kaj devas trakti subitajn ŝanĝojn en sia vivo pro evoluinta dependeco de lia dua edzino kaj ŝia deziro al eksgeedziĝo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Michael Keaton Gets France's Order of Arts and Letters Honor". Variety. January 18, 2016. Retrieved January 20, 2016.