Barekamutjun (armeneԲարեկամություն) estas stacio de la metroo de Erevano, Armenio. Ĝi estis inter la unuaj metrostacioj de Erevano malfermitaj al la publiko la 7-an de marto1981. Barekamutjun ĝis nun estas la lasta stacio, kie finiĝas la trairo de la metroo kvankam ekzistas projekto pri ampleksiĝo al aliaj pli foraj distriktoj. Metrostacio Barekamutjun troviĝas en vojkruciĝo nomata samnome kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo estas bazaro en tuneloj kiuj kondukas al la stacio[1]. La vorto barekamutjun en la armena lingvo signifas amikeco.