Metala hidrogeno
Metala hidrogeno estas fazo de hidrogeno, kiu estas sub granda premo. Ĝi estas ekzemplo de degenera materio. Iuj[kiuj?] opinias, ke en certa areo da premojn (ĉirkaŭ 400 gigapaskaloj aŭ GPa) metala hidrogeno restas likva, eĉ ĉe malaltaj temperaturoj.[mankas fonto]
Sciencistoj[kiuj?] opinias, ke la kerno de Jupitero kaj de aliaj gasgigantoj komponiĝas de metala hidrogeno.
La metala hidrogeno estas kristala reto de atomkernoj (fakte, de protonoj) kies interspaco estas signife pli malgranda ol la radiuso de Bohr. Tiu interspaco estas komparebla kun la ondolongo de la elektronoj (en la hipotezo de Broglie). Tiuj elektronoj ne estas ligataj, kaj kondutas tiel, kiel tiuj de konduktilo.
Prognozo en la 1930-aj jaroj
[redakti | redakti fonton]Kvankam hidrogeno estas, en la perioda tabelo, en la kolumno de la alkalaj metaloj, ĝi ne estas metala en la normalaj kondiĉoj. En 1935, Eugene Wigner kaj Hillard Bell Huntington prognozis, ke je fortega premo (25 GPa) la hidrogenaj atomoj malpli ligiĝus kun siaj elektronoj kaj akirus metalan econ.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]En marto 1996, esploristoj de la Nacia laboratorio Lawrence Livermore raportis esti produktintaj metalan hidrogenon, dum unu mikrosekundo, je temperaturo de miloj da kelvinoj kaj premo de pli ol 100 gigapaskaloj. La tiel produktita metalo ne kondutis kiel alkala metalo.
Nunaj esploroj
[redakti | redakti fonton]En 1998, Arthur Ruoff kaj Chandrabhas Narayana de la Universitato Cornell; kaj en 2002, Paul Loubeyre kaj René LeToullec de Commissariat à l'énergie atomique en Francio pruvis, ke je premoj proksimaj de tiuj en la centro de Tero (3,2 ĝis 3,4 milionoj da atmosferoj aŭ ĉ. 300 GPa) kaj temperaturoj de 100 ĝis 300 K, hidrogeno ne ĉiam estas alkala metalo.
Esploradoj por observi metalan hidrogenon daŭras, pli ol 70 jaroj post la hipotezo pri ĝia ekzisto.
Aplikoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ teorio ekzistas metastabila formo de metala hidrogeno (dirata MSMH: "MetaStabila Metala Hidrogeno") kiu ne reiĝus gaso sub atmosfera premo. Tiu-ĉi povus utili kiel brulaĵo, kies efikeco estus kvinobla ol tiu de la nune uzata likva hidrogeno.
Alia teorio prognozas, ke la metala hidrogeno havus superkonduktivecon en alta temperaturo.