Melisendo (Jerusalemo)
Melisendo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝino de Jerusalemo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1105 en Jerusalemo | ||||
Morto | 11-an de septembro 1161 en Jerusalemo | ||||
Tombo | Tombo de Maria vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Ŝtataneco | Jerusalema reĝlando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Familio Rethel vd | ||||
Patro | Baldueno la 2-a vd | ||||
Patrino | Morphia of Melitene (en) vd | ||||
Gefratoj | Ioveta of Bethany (en) , Hodierna of Jerusalem (en) kaj Alico de Antioĥio vd | ||||
Edz(in)o | Fulk, reĝo de Jerusalemo (1129–) vd | ||||
Infanoj | Baldueno la 3-a de Jerusalemo, Amalriko la 1-a de Jerusalemo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Melisendo, Melisenda aŭ Melisende (1105 – 11a de Septembro 1161) estis reĝino de Jerusalemo de 1131 ĝis 1153, kaj regento je la konto de sia filo inter 1153 kaj 1161 dum li militis. Ŝi estis la plej aĝa filino de la reĝo Baldueno la 2-a de Jerusalemo, kaj de la princino de Armenio Morfia de Melitene.
Ŝia patro edukis ŝin por reĝino kaj edzinigis ŝin al Fulko de Anĵuo, riĉa krucmilitisto, kiu permesis al ŝi esti reĝino, sed post la morto de Baldueno la edzo apartigis Melisendon de la regado kaj akuzis ŝin je perfido kun ŝia kuzo Hugo la 2-a de Jafo, kiun Fulko klopodis murdi. Tial la partianoj de Melisendo kaj Hugo reagis kaj apartigis Fulkon el la povo. La geedzoj repaciĝis en 1136 kaj post la morto de Fulko en 1143, Melisendo rehavis la tutan povon.