Meersburg estas urbo en la sudo de la federacia landoBaden-Virtembergo kaj de la distriktaroTübingen de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Bodensee. Kiel tiu nomo jam indikas, la urbo situas borde de la Bodenlago, konkrete en ties plej granda lagoparto Obersee. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6142 loĝantojn. Samtempe la urbo estas la administra centro de komunumaro, do libervola ligo de pluraj formale sendependaj komunumoj, germanlingve nomata Gemeindeverwaltungsverband Meersburg.