McMillan & Wife
McMillan & Wife | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | McMillan & Wife |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | televida dramserio |
Aktoroj | Rock Hudson • Susan Saint James |
Muziko de | Jerry Fielding |
Amplekso | |
Sezonoj | 6 |
Epizodoj | 40 |
Daŭro sen reklamoj | 90 |
Elsendo | |
Elsendita | 17 sep. 1971 – 24 apr. 1977 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
McMillan & Wife (McMillan kaj edzino, konata simple kiel McMillan en 1976–77) estas usona drama televidserio pri policaj aventuroj produktita de NBC kiu elsendis ĝin el 1971 al 1977. Stelulis Rock Hudson kaj Susan Saint James en la ludado de la nomigaj roluloj; la serio premieris en epizodoj kiel parto de la radseriaro de Universal Television nome NBC Mystery Movie, rotacie kun Columbo kaj McCloud. Dekomence elsendita merkrede nokte, la origina plano estis ŝanĝita al dimanĉoj en la dua sezono, tago en kiu ĝi estis elsendita por la cetero. Por la fina sezono, konata kiel McMillan, oni faris nombrajn ŝanĝojn, inklude la murdon de la rolulo de Saint James nome Sally McMillan.
McMillan & Wife estis la unua elemento kreata por la branĉo Mystery Movie.