Mason-pino
Mason-pino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ilustraĵo el libro de 1832
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pinus massoniana Lamb. | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Mason-pino (Pinus massoniana; ĉine : 马尾松 ma wej song) estas specio de pino, hejme en larĝa areo de centra kaj suda Ĉinujo, inkluzive de Honkongo kaj Tajvano, kaj norda Vjetnamujo, vegetante je malaltaj al mezaltaj altitudoj, plejofte sub 1 500 m sed malofte al altitudo de 2 000 m [1].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas ĉiamverda arbo atingante altecon de 25-45 m, kun larĝa, rondeta krono de longaj branĉoj. La arboŝelo estas dika, grizec-bruna, kaj skvame tegita je la bazo de la trunko, kaj oranĝ-ruĝa, maldika, pli alte laŭlonge de la trunko. La folioj estas pinglo-similaj, malhele verdaj, faske duope aranĝitaj, longas 12-20 cm kaj larĝas 0,8-1 mm, la persista faskingo longas 1,5-2 cm. La strobiloj estas ovformaj, longas 4-7 cm, estas kaŝtanbrunaj, malfermiĝante kiam mature dum malfrua vintro al larĝo de 4-6 cm. La semoj estas flugilhavaj, longas 4-6 mm kun flugilo de 10-15 mm. Polenado okazas mez-printempe, maturiĝante 18-20 da monatoj poste [2][3][4].
Ekologio
[redakti | redakti fonton]En Honkongo, la indiĝena Mason-pino estis eliminita per du invadaj specioj, pin-ligna nematodo (Bursaphelenchus xylophilus) el Nordameriko kaj pinglarmanĝanta insekto el Tajvano [5].
Uzado
[redakti | redakti fonton]La specio estas komuna arbo en planteja forstado por anstataŭigi aŭ kompensi la perdon de la natura arbaro en suda Ĉinujo [6]. Ĉina kolofono estas derivita precipe de la terebintino de Mason-pino kaj de Eliot-pino. La ligno estas uzita ĉefe por produkti krudĉelulozon kaj lignomuelaĵo. La folioj estas uzitaj por havigi fumoaromon al loka speco de nigra teo, kiel lapsang-suĉong de Fuĝjano.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ angle Mirov, N. T. 1967 : The Genus Pinus, The Ronald Press Company, New York, 602 p.
- ↑ angle Farjon, A. 2005 : Pines, ed. 2., Brill, Leiden. ISBN 90-04-13916-8.
- ↑ angle Richardson, D. M. 1998 : Ecology and Biogeography of Pinus, Cambridge, ISBN 0-521-55176-5.
- ↑ angle Mason-pino (Gymnosperm Database)
- ↑ angle Invadaj specioj en Honkongo (Porcupine)
- ↑ angle Ecosystem services of various types of artificial forest in South China – a provisional summary.