Sireno (mitologio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sireno |
Sireno | |
---|---|
klaso de mitaj estaĵoj • grupo de mitaj kreitaĵoj | |
Informoj | |
Patro | Aĥeloo |
Sireno (el la malnovgreka vorto Σειρήνα, kiu signifas "tiuj, kiuj ligas kaj malligas") estas legenda estaĵo kun kapo kaj brusto de virino (aŭ foje viro) kaj fiŝvosto anstataŭ kruroj, vivanta en la maro. Kvankam laŭ la originala grek-romia legendo, oni parolis pri estaĵo kun virina kapo kaj brusto sed birdaj kruroj kaj vosto. Nune, kutime oni priskribas ilin kun fiŝa vosto.
Kelkaj lingvoj havas nomojn malsamajn por la du estaĵoj kaj tial ekzistas la vortoj sireno kaj marvirino.
Iuj maristoj asertas iam vidi sirenojn; sed plej probablas ke ili ja vidis la marbeston, kiun oni ankaŭ nomas sirenoj.
La greka verko La Odiseado, raportas ke Odiseo devis ŝipe preterpasi sirenojn, kiuj havis allogajn kaj muzikajn hipnotajn voĉojn. Li volis aŭskulti ilin kaj petis al sia maristaro, ke oni katenu lin. Poste Odiseo ordonis al ili, ke ili ŝtopu siajn orelojn por ne aŭskulti la sirenojn kaj tiel ne esti kaptitaj.
Sirenoj aperas en multaj literaturaj kaj kinaj verkoj. Unu el la plej famaj estas "La Marvirineto" de Hans Christian Andersen.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 39-an ĉapitron Fabelo el Irlando al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas fabelon pri sireno.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Sireno (fiŝvirino)
- La marvirineto
- La marvirineto (1989)
- Amabieo
- 1009 Sireno
- Sirens (sirenoj) estas filmo de 1994, bazita sur la vivo de la artisto Norman Lindsay, verkita kaj reĝisorita de John Duigan, kun agado okazanta en Aŭstralio dum la intermilita periodo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 311-316.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Marvirineto de Hans Christian Anderson Arkivigite je 2005-08-26 per la retarkivo Wayback Machine esperante