Martin Ruland la Maljuna
Martin Ruland la Maljuna | ||
---|---|---|
medicus Germanicus
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1532 en Freising, Princepiskopujo Freising, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 3-a de februaro 1602 en Prago, Bohemio, Sankta Romia Imperio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Marteno Rulando la Maljuna, (germane: Martin Ruland der Ältere), (naskiĝis 1532 en Freising, mortis 1602 en Prago)[1] estis germana apotekisto, kuracisto, filozofo, alkemiisto, helenisto kaj privata kuracisto de Filipo Ludoviko, Duko de Palatinato-Neŭburgo (1547-1614). Li estis filo de la apotekisto Balthasar Ruland (1489-1534). Post sia diplomiĝo li komencis labori kiel kuracisto en turisma banstacio ĉe urbo Giengen an der Brenz.
Vivo
[redakti | redakti fonton]En 1565, li instruis en la "Gymnasium illustre" en Lauingen, nuna Albertus-Gymnasium Lauingen, kiel publika profesoro pri apoteko, fiziko kaj la greka. Li ankaŭ aktivis kiel privata kuracisto de la palatina grafo Filipo Ludoviko (1547-1614).
Pli malfrue li fariĝis persona kuracisto de la imperiestro Rudolfo la 2-a, en Prago. Kvar el liaj filoj estis kuracistoj. Lia filo Martin Ruland la 2-a pli malfrue fariĝis konata kiel kuracisto kaj alkemiisto.
Laŭ la nuntempa vidpunkto, la sennombra medicina verkaro de Marteno Rulando havas nur historian signifon ĉar li restas ligita al la alkemiaj perceptoj de sia epoko. Li ofte interesiĝis pri herbaĵoj ĉefe iu antimona vomigaĵo. Li famiĝis pro alia tinkturo surbaze de kalia antimona tartrato kiun li preparis kune kun dispremitaj vinberoj kaj estis konata kiel "aqua benedicta rulandi"[2] aŭ "sankta akvo de Rulando". Tiu preparaĵo estis listigita en medikamentlibroj eĉ ĝis la 19-a jarcento.
Rulando estas konsiderata unu el la unuaj kiuj priskribis la klinikajn simptomojn de la epilepsio de Rolando, kiu, malgraŭ la simileco de la nomo, ne estas nomata laŭ li, sed pli malfrue laŭ la itala fiziologo Luigi Rolando (1773-1831).
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Testimonia S. Patrum, quibus explicatur, iamdiu multumque agitata ab ..., 1561
- Martini Rolandi Frisingensis Mikrogrammatikē: ea facilitate composita, ut ..., 1562
- Katēchismos Syntomoste Kai Euangelikos, hyperge tōn hapasi Christianois ..., 1565, Martin Luther, Martin Ruland
- Martini Rulandi,... Synonyma, seu Copia verborum graecorum, 1585
- Dictionariolum et nomenclatura germanico-latino-graeca, 1586
- Dictionarium Latinograecum, sive Synonyma, Volume 2, 1863, Martin Ruland, David Hoeschel]
- De Phlebotomia ... libellus, 1596
- Progymnasmata Alchemiae, 1607
- Apologia chymico-medica practica Johan Oberndorferi ... adversus illiberales ..., 1610, Johann Oberndorffer, Martin Ruland
- Lexicon alchemiae sive dictionarium alchemisticum, 1612
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Allgemeine Deutsche Biographie
- Bibliothèque Nationale de France
- Repertorium der chemischen Literatur von 494 vor Christi Geburt ..., Volume 1
- Chemie in Österreich: von den Anfängen bis zum Ende des 18 ..., Volume 1
- Enzyklopädie Medizingeschichte, Werner E. Gerabek, Bernhard D. Haage, Gundolf Keil, Wolfgang Wegner
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Andreo Libavo
- Rudolfo la 2-a (1552-1612)
- Balthasar Ruland (1489-1534)
- Martin Ruland la Juna (1569-1611)
- Paracelsus (1493-1541)
- Luigi Rolando (1773-1831)