Martin Lister
Martin Lister | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1639 en Buckinghamshire | ||||
Morto | 2-an de februaro 1712 (72-jaraĝa) en Epsom | ||||
Lingvoj | latina • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio Germanio vd | ||||
Alma mater | St John's College King Edward VII School, Melton Mowbray (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Martin Lister (en) vd | ||||
Patrino | Susanna Temple (en) vd | ||||
Edz(in)o | Hannah Parkinson (en) Jane Cullen (en) vd | ||||
Infanoj | Susanna Lister ( Hannah Parkinson (en) ) Anne Lister (en) ( Hannah Parkinson (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto geologo natursciencisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Martin Lister (1638-1712) estis angla kuracisto, malakologo, araneologo kaj aŭtoro de sennombraj verkoj pri medicino. Li estis nevo de Siro Matthew Lister (1564-1656)[1], persona kuracisto de Anna de Danio (1574-1619) (kiu estis edzino de Jakobo la 1-a), persona kuracisto ankaŭ de Karlo la 1-a, kaj samnoma filo de la parlamentano Martin Lister (1602-1670).[2]
Li estis fakulo pri moluskoj, precipe pri la gastropodoj. Kvankam li trovis tranĉajn similaĵojn inter la vivantaj bestoj kaj la fosilioj, li konsideris ke ĉi-lastaj, kiel estis kutimo siaepoke, estis nur senvivaj imitaĵoj de vivanta naturo en rokoj.[3] Iliaj filinoj Anne Lister (1671-1704)[4] kaj Susannah Lister (1670-1738)[5] estis du el lia teamo de ilustristoj kaj gravuristoj. Iom antaŭ la morto de sia avo (1709), li iĝis persona kuracisto de la reĝino Anna de Danio ĝis sia morto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lia patrino estis Susanah Temple, filino de la parlamentano Alexander Temple (1582-1629). Lister konektiĝas al sennombraj tre konataj figuroj. Li estis nevo de la angla puritano James Temple (1606-1680), kiu estis kondamnita pro la reĝimurdo de Karlo la 1-a. Li ankaŭ estis onklo de Sarah Churchill, Dukino de Marlborough (1660-1744), kiu dum ŝia tuta vivo korespondis kun li.
Lister edukiĝis en Melton Mowbray, Leicestershire sub la gvido de la kuracisto Peter Barwick (1619–1705). Li enmatrikuliĝis en la Kolegio de Sankta Johano, Kembriĝo, en 1658. Li diplomiĝis en la venonta jaro kaj elektiĝis kiel protektanta-ano de la Kolegio de Sankta Johano, en 1660. En 1668 li vojaĝis al Francio por studi Medicinon kaj establiĝis en Jorko en 1670 por praktiki Medicinon.
En la 2-a de novembro 1671 li iĝis ano de la Reĝa Societo de Londono. En Jorko, li praktikis Medicinon, en 1683, kiam li translokiĝis al Londono. En 1684 li ricevis sian doktorecan gradon en Oksfordo sub rekomendo de la kanceliereco. En 1687, li iĝis fondinta membro de la "Reĝa Kolegio de Medicinistoj". Martin Lister estis fekunda korespondanto. Pli ol du mil leteroj skribitaj de li supervivis lin kaj restas en la arkivoj de la Biblioteko Bodleiana, Oksfordo kaj aliaj institucioj.
Scienca verkaro
[redakti | redakti fonton]Listero kontribuis al vasta gamo da artikoloj pri naturhistorio, medicino kaj antikvaĵoj por la scienca ĵurnalo publikigita de la Reĝa Societo de Londono. Li iĝis la unua araneologo kaj konkologo, kaj provizis senprecedencan bildon de virtuozo el la 17-a jarcento. Lister estas agnoskita pri siaj malkovroj de la balono-araneoj kaj kiel patro de la konkologiO, provizis Neŭtonon per alojoj[6], donis la unuajn signifajn kolektojn pri naturhistorio al la Muzeo Ashmoleana, sed estas malpli probable ke li inventis la "histogramon"[7]. Samkiel Lister estis la unua kiu kreis sisteman studon pri la araneoj kaj ĝiaj retejoj, oni povas aserti ke lia biografio estas la unua kiu analizis la signifan retejojn de la konado, patroneco, kaj familiaj kaj genraj interrilatoj kiuj regis lian vivon kiel sciencisto kaj kuracisto.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- English Spiders 1678
- Historia animalium Angliae 1678
- Martini Lister e Societate Regia Londini Historiae animalium Angliae tres ... 1678
- Tractatus de Araneis ("Traktaĵo pri Araneoj"), 1678[8]
- Goedartii Historia Insectorum cum notis 1682
- De Fontibus medicatis Angliae, exercitatio nova ("Pri la medicinaj fontoj de Anglio") 1682
- Martini Lister e S.R. Lond. De Fontibus Medicatis Angliae, Exercitatio Nova ... 1684
- Historiae Conchyliorum, ("Historio pri la konkoj") 1685
- Exercitationes et descriptiones thermarum ac fontium medicatorum Angliae 1686
- Martini Lister Sex exercitationes medicinales De quibusdam morbis chronicis ... 1694
- Exercitatio Anatomica, in qua de Cochlcis agitur 1694
- Cochlearum ct Linacum exercitatio Anatomica 1695
- Conchyliorum bivalvium utriusque aquae exercitatio Anatomica tertia 1696
- Sex exercitationes medicinales de quibusdam morbis chronicis 1696
- Conchyliorum bivalvium utriusque aquae exercitatio anat. tertia 1696
- Exercitationes Medicinales, &tc 1697
- A Journey to Paris in the Year 1698, 1699
- Dissertatio de humoribus 1712
- Tractatus de variolis variis historiis illustratus 1727
- Martini Lister Tractatus De quibusdam morbis chronicis 1727
- Tractatus de quibusdam morbis chronicis 1727
- Historiae sive synopsis methodicae conchyliorum et Tabularum Anatomicarum 1770
- Naturgeschichte der Spinnen 1778
- Historia sive synopsis methodica conchyliorum... 1823
- De Re Culinari, kune kun Apicius, Gabriel Hummelberger, 2011
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Web of Nature: Martin Lister (1639-1712), the First Arachnologist
- Personensuche
- The Salt of the Earth: Natural Philosophy, Medicine, and Chymistry in England, 1650-1750
- Museum of Foreign Literature and Science
- Athenae Oxonienses or Annals of the University of Oxford
- The Correspondence of Dr. Martin Lister (1639-1712)
- The Metamorphoses of Fat: A History of Obesity
- Early Modern Zoology: The Construction of Animals in Science, Literature and the Visual Arts
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Royal College of Physicians. Arkivita el la originalo je 2018-09-08. Alirita 2019-09-06 .
- ↑ History Oxford
- ↑ Miscellaneous Report
- ↑ The Digital Ark
- ↑ The Digital Ark
- ↑ Transactions of the American Institute of Mining, Metallurgical and Petroleum Engineers
- ↑ Histogramo estas grafika reprezentaĵo de datumoj pere de baroj aŭ kolumnoj.
- ↑ Catalogus bibliothecæ historico-naturalis Josephi Banks
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Joseph Lister (1827-1912)
- Athanasius Kircher (1602-1680)
- Johann Jakob Scheuchzer (1672-1733)
- John Ray (1627-1705)