Maria (Hungario)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maria de Hungario |
Maria de Hungario | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝ(in)o de Hungario | |||||
Antaŭulo | vidu sube | ||||
Sekvanto | vidu sube | ||||
Kronado | 1382 en Székesfehérvár | ||||
Persona informo | |||||
Mária Marija | |||||
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1371 en Buda | ||||
Morto | 17-an de majo 1395 (24-jaraĝa) en Buda | ||||
Mortis pro | Akcidenta morto vd | ||||
Mortis per | Nasko vd | ||||
Tombo | Katedralo de Sankta Maria vd | ||||
Lingvoj | hungara • kroata • pola • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando Hungario vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Familio Anĵuo-Sicilio vd | ||||
Patro | Ludoviko la 1-a vd | ||||
Patrino | Elizabeth of Bosnia (en) vd | ||||
Gefratoj | Catherine of Hungary (en) kaj Jadviga de Pollando vd | ||||
Edz(in)o | imperiestro Sigismondo la 1-a | ||||
Infanoj | N. of Luxemburg, Prince of Hungary (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko politikisto vd | ||||
| |||||
Reĝino de Hungario kaj Kroatio | |||||
Dum | 1382–1395 | ||||
Antaŭulo | Ludoviko la 1-a, ŝia patro | ||||
Sekvanto | Karolo la 2-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maria la 1-a de Hungario, dua filino de Ludoviko la 1-a de Hungario, estis hungara reĝo, kiu supozeble naskiĝis en 1371 en Buda. Eĉ la samtempuloj nomumis ŝin latine rex ("reĝo") anstataŭ regina ("reĝino"). Por surtroniĝi ŝia patro Ludoviko oficiale nomumis ŝin viro.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Maria estis kronita en 1382 en Székesfehérvár, kiel unua virino sur la hungara trono. Ŝi havis la kronon ĝis 1385. Poste ŝi rezignis, sed en la sekva jaro ĝismorte ŝi estis oficiale kunreganto. Ŝi estis ankaŭ reĝo de Kroatio, Slavonio kaj Dalmatio, kiel Marija Anžuvinska. Dum la regado ŝia patrino Elizabeta Kotromanić estis la plej grava helpo. Ŝi iĝis fianĉino de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1379 en Nagyszombat. En 1384 ankaŭ franca princo Ludoviko ŝatis esti fianĉo de Maria, kio kaŭzis anarĥion, eĉ eksterlande. En 1385 Sigismondo varbis armeon. En tiu situo Karolo la 2-a (Hungario), (ĵus abdikigita reĝo de Napolo kaj Sicilio) helpe de episkopo de Zagrebo kaj aliaj akiris la hungaran tronon kaj sukcese abdikigis Maria-n. Karolo estis murdita 39 tagojn post la kronado. En 1386 Maria kaj ŝia patrino Elizabeto estis arestita en Dalmatio, kie Elizabeto estis murdita. En la sekva jaro Sigismondo iĝis hungara reĝo kaj oficiale la 2-a edzo de Maria. Poste hungaroj, kroatoj kaj dalmatianoj liberigis Maria-n.
En 1395, kiel estonta patrino Maria mortis pro nesukcesa rajdado apud Buda. Ŝi entombiĝis en Nagyvárad.
Sekvo
[redakti | redakti fonton]Imre Madách verkis pri ŝi dramon, kiu neniam prezentiĝis. Dum la socialismo tiu verko tamen prezentiĝis, sed en alia formo. Pri Maria ne troviĝas skulptaĵoj.