Marek Wolf
Aspekto
Marek Wolf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de junio 1957 (67-jaraĝa) |
Lingvoj | angla • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | astronomo astrofizikisto |
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj |
Noto : Ne konfuzu lin kun tri aliaj astronomoj, kun proksimaj nomoj:
- Charles Wolf, franca astronomo;
- Max Wolf, germana astronomo;
- Chris Wolfe, usona astronomo
Marek WOLF estas ĉeĥa astronomo. En la 2010-aj jaroj li estas estro de la Astronomia Instituto de la Universitato de Karolo de Prago[1]
En kunlaboro kun Lenka Kotková kaj Petr Pravec, li estas kreditita de la Minor Planet Center de la malkovro de 17 asteroidoj[2] inter 1996 kaj 2001, sub la nomo de M. Wolf.
(Oni ne konfuzu kun la germana astronomo Max Wolf, konata sub la nomo M. F. Wolf.)