Saltu al enhavo

Marchamalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marchamalo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Kamparo de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19180
Retpaĝaro retejo
Demografio
Loĝantaro 8 273  (2023) [ ]
Loĝdenso 265 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 40′ N, 3° 12′ U (mapo)40.668888888889-3.2022222222222Koordinatoj: 40° 40′ N, 3° 12′ U (mapo) [ ]
Alto 674 m [ ]
Areo 31,2 km² (3 120 ha) [ ]
Marchamalo (Kastilio-Manĉo)
Marchamalo (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Marchamalo
Marchamalo (Hispanio)
Marchamalo (Hispanio)
DEC
Situo de Marchamalo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marchamalo [ ]
vdr

Marchamalo [marĉaMAlo] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 8 273 loĝantoj sur areo de 31,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 265,2 loĝantoj/km². Ĝi formas parton de la industrial zono konata kiel Koridoro de Henares kaj ene de ĝia municipa teritorio troviĝas parto de la Industria Areo de Henares. La loĝantoj nomiĝas marchamaleros [marĉamaLEros] respektive marchamaleras [marĉamaLEras].

Marchamalo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Kamparo de Gvadalaĥaro en la centr-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 674 m super marnivelo; je 5 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, kaj je 68 km el Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°40′08″N 3°12′08″Ok.

Nordokcidente: Usanos Norde: Fontanar kaj Gvadalaĥaro Nordoriente: Gvadalaĥaro
Okcidente: Usanos Oriente: Gvadalaĥaro
Sudokcidente: Cabanillas del Campo Sude: Cabanillas del Campo Sudoriente: Gvadalaĥaro

Historio kaj demografio

[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis en multaj vilaĝoj de la regiono pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Sed ne en Marchamalo. Ties loĝantaro estis stabila laŭlonge de la historio, je niveloj similaj al tiuj de la najbaraj vilaĝoj. Je la alveno de la industrio al la areo en la 1960-aj jaroj okazis unua demografia eksplodo pro la amasa alveno de laborforto ricevita de diversaj lokoj de la centro kaj sudo de Hispanio, ĉefe de la propra Gvadalaĥaro, sudo de Kastilio-Leono, Ekstremaduro, Manĉo kaj Andaluzio; zonoj tre tuŝitaj de la tiama kampara krizo, kies loĝantaro, ĉefe kamparana majoritate devis elmigri al la grandurboj kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Ekde tiam, la loĝantaro kreskiĝis eksponenciale. La industria stabiligo en la zono kaj la plibonigo de servoj estis akompanataj de dua demografia eksplodo en la unuaj jaroj de la 21-a jarcento, fakto kiu tuŝis ĉefe la tutan areon de la Koridoro de Henares, kie oni ricevis loĝantaron ĉefe el la Madrida Regiono kaj de eksterlande.

palaco de Ramírez de Arellano
ermitejo de la Virgulino de la Soleco

La historia evoluo demografia de Marchamalo montras tiun krutan supreniron klare laŭ la ciferoj. En la komenco de la 20-a jarcento estis 1 200 loĝantoj. Post la Hispana Enlanda Milito kaj post la elmigra krizo de la ruraj areoj, male kiel okazis en aliaj setlejoj de la provinco la loĝantaro kreskis al 2 000 en la 1960-aj jaroj, ĝuste kiam tute male okazis en multaj lokoj de Hispanio. Sed poste la ciferoj ege pli multe kreskis ĝis pli ol 4 000 komence de la 21-a jarcento kaj multe pli ol 6 000 lastatempe.

La 1-an de januaro 1999, Marchamalo iĝis sendependa municipo post esti aparteninta al la urbo Gvadalaĥaro, kiel submunicipo dum kelkaj jardekoj.

Arkitekturo

[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo de irigacio kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Industrio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]