Maraj Respublikoj
Aspekto
Maraj Respublikoj estas nomo kiun pluraj historiistoj uzas por aludi iujn mezepokajn ŝtatojn ĉefe de la itala duoninsulo kiuj karakteris pro sia mara potenco kaj pro sia aparta regsistemo. La plej gravaj estis Amalfi, Pizo, Ĝenovo kaj Venecio; aldonindaj estas Ankono, Gaeta, Noli kaj Ragusa (Dalmatio).
Kelkaj el ili uzis transmarajn havenojn foje kiel propraj aŭ eĉ konkeris teritoriojn en tute apartaj regionoj. Ĝenovo kaj Venecio estis veraj eŭropaj potencoj kaj politike kaj ĉefe ekonomie.
|
Similan sperton, kvankam ne precize egalan, travivis ĉirkaŭ la Balta Maro la urboj de la Hansa Ligo.