Manciles
Manciles | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09133 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 27′ N, 3° 57′ U (mapo)42.455555555556-3.9441666666667Koordinatoj: 42° 27′ N, 3° 57′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 885 m [ ] | ||
Areo | 7 km² ( 700 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Manciles [ ] | |||
Manciles [manZIles] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Odra-Pisuerga.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 6,58 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 22 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 30 el 1991.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | 2013 | 2018 | 2021 | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
50 | 49 | 41 | 35 | 20 | 22 | 22 |
Ĝi distas 32 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Susinos del Páramo, Tobar, Pedrosa del Páramo kaj Villorejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Manciles formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.