Malnova katedralo de Vitorio
Malnova katedralo de Vitorio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 42° 51′ 3″ N, 2° 40′ 21″ U (mapo)42.8507639347-2.67246278792Koordinatoj: 42° 51′ 3″ N, 2° 40′ 21″ U (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 0 km² (0 ha) [ ] | ||||
Areo | 0 km² (0 ha) [ ] | ||||
Estiĝo | 13-a jarcento | ||||
Malnova katedralo de Vitorio | |||||
Vikimedia Komunejo: Cathedral of Santa María, Vitoria-Gasteiz (Old Cathedral) [ ] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [ ] | |||||
Katedralo de Sankta Maria (Malnova katedralo)[1] estas katedralo en Vitorio, Hispanio, nome gotika konstruaĵo de la 14-a jarcento kun turo de la 17-a jarcento. Ĉe la portiko estas tri pordegoj ornamitaj per statuoj kaj reliefoj. En la interno, la kapeloj enhavas gotikajn statuojn, same kiel, flandrajn kaj italajn renesancajn. En la maldekstraj kapeloj estas pentraĵoj de Rubens kaj Van Dyck. La katedralo estas en periodo de restaŭrado kaj estis detalge studita de fakuloj tutmindaj pro siaj arkitekturaj kuriozaĵoj, inter kiuj ĉefe la misformaĵoj kiujn ĝi suferis pro geologiaj subtavoloj, dekomencaj miskontruoj kaj postaj reformoj kaj restaŭroj laŭlonge de la jarcentoj. La laboroj de restaŭrado aktuale farataj estas viziteblaj laŭ la parodia nomo «Abierto por obras» (Malfermita pro riparado, anstataŭ la multe pli kutima esprimo "Fermita pro riparado") kaj tio estas sukcesa programo.
Gravaj intelektuloj kiaj Paulo Coelho, Ken Follett (kiu inspiriĝis tie por la verkado de The Pillars of the Earth), Arturo Pérez-Reverte aŭ José Saramago ĉeestis en tiu konstruaĵo, atentis pri la laboroj, aŭ rilatis iel al la katedralo.