Malard
Malard · ملارد | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Provinco Teherano | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 281 027 (2016) [ ] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 40′ N, 50° 59′ O (mapo)35.66583333333350.976666666667Koordinatoj: 35° 40′ N, 50° 59′ O (mapo) [ ] | ||
Horzono | UTC 03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Malard [ ] | |||
Malard (perse ملارد) estas urbego, ĉefurbo de samnoma distrikto en Provinco Teherano de Irano. La lasta litero d estas mallonga formo de vilaĝo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 35° 39′ 57″ N 50° 58′ 36″ O / 35.66583 °N, 50.97667 °O (mapo)
- Supermara alteco: 1,152 m
- Loĝantaro: 281,027 en 2016
- Horzono: UTC 3:30; somere UTC 4:30
Geografio
[redakti | redakti fonton]Malard situas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando. Karaĝo troviĝas 17 kilometrojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ pli malnova leksikono «Malard estas vilaĝo kun 5970 loĝantoj». La pli malnovaj loknomoj estis «Fardis» kaj «Jukain», kiujn oni povas interpreti kiel «havi ĝardenon ĉirkaŭitan de muro» kaj «loko kie la riveretoj fluas». Pro proksimeco de Teherano Malard jam estas urbego.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Malard troviĝas laŭ Klimata klasifiko de Köppen en la duonarida klimato. En la jaro pluvas 253 mm, inter majo-oktobro tre malofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 15,2 °C. Inter majo-septembro la averaĝa temperaturo superas 30 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Oni decidis etendi la metroolinion Teherano-Karaĝo al Malard.