Bas-Rhin
Bas-Rhin | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Grand Est |
Numero | 67 |
Prefektejo | Strasburgo |
Subprefektejoj | Haguenau Molsheim Saverne Sélestat Wissembourg |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Frédéric Bierry (ne plu) |
Prefekto | Stéphane Fratacci (ne plu) |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 1 152 662 (2021) |
Areo | 4 755 km² |
Loĝdenso | 242 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 5 |
Kantonoj | 23 |
Komunumaroj | 47 |
Komunumoj | 518 |
Bas-Rhin (franca elparolo: [baʁɛ̃], laŭvorte “Malalta Rejno”) estas unu el la departementoj de la franca regiono Grand Est - alzace ĝi nomiĝas Département Underelsàss. Ĝi etendiĝas sur 4 755 km² kaj havis 1 104 667 loĝantojn en la jaro 2012[1]. Ĝia ĉefurbo estas Strasburgo kaj ĝi najbaras kun Haut-Rhin, Vosges, Meurthe-et-Moselle, Moselle kaj Germanio.
La departemento Bas-Rhin (en Esperanto "Suba Alzaco") kaj Haut-Rhin (en Esperanto "Supra Alzaco") pli sude kune konsistigas la historian regionon Alzaco, kie tradicie aparte parolatas la alemana (ĉi-tie ankaŭ nomata alzaca), dialekto de la germana lingvo same parolata en Badeno, la sudokcidenta parto de Germanio kaj en la germanlingva parto de Svislando (tie ankaŭ nomata svisgermana) - pri tio indikas sennombraj nomoj de loĝlokoj, geografiaj objektoj, kulturaĵoj kaj nelaste la nomoj de la loĝantoj.
La departemento enhavas 518 komunumojn.
La Eŭropa kolektivumo de Alzaco (france Collectivité européenne d'Alsace, alzace D'Europäischa Gebiatskärwerschàft Elsàssest) estas teritoria kolektivumo en Francio kiu ekvalidis la 1-an de januaro 2021. Ĝi rezultas el la kunfandiĝo de la departementoj Bas-Rhin kaj Haut-Rhin kiuj daŭre ekzistos kiel administraj unuoj de la ŝtato[2].
La nomo en Esperanto
[redakti | redakti fonton]Laŭ eŭropa perspektivo klaras, ke la rivero Rejno ne komenciĝas inter Bazelo kaj Saint-Louis, kie ĝi ektuŝas Francion, kaj ne finiĝas en Lauterbourg, la lasta franca komunumo ĉe la rivera bordo. Tial klaras ke el tiu eŭropa perspektivo la esperanta termino Malsupra Rejno "pli malsupre" indikas regionon ĉe la limo inter Germanio kaj Nederlando, kaj la termino Alta Rejno fakte "pli supre" indikas la svislandan kaj germanian riveroparton inter la elfluo el la Bodenlago kaj la urbo Bazelo. Tial tute sencas en Esperanto koresponde al la tradicia loka lingvo, la dialekto alemana (ĉi-tie ankaŭ nomata alzaca) nomi la regionon Malsupra aŭ Suba Alzaco, kvankam la historia teritorio samnoma ne ekzakta samas al la nuna departemento.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La teritorio geografie okcidente aparte influiĝas de la mezalta montaro Vogezoj kaj oriente de la vasta rejna ebenaĵo. Parto de la montaro estas la historia pejzaĝo Vasgovio de la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Nordaj Vogezoj - ambaŭ dividiĝas inter la ŝtatoj Francio kaj Germanio. La plej alta punkto de la pejzaĝo kaj la rezervejo estas la monto Granda Wintersberg (581 m super marnivelo) en la komunumo Niederbronn-les-Bains, la dua plej alta monto estas Rehberg apud Annweiler en la suda parto de Palatinato kun alteco de 577 m super marnivelo.
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al kvin arondismentoj:
- arondismento Haguenau-Wissembourg/Hagenau-Weißenburg
- arondismento Molsheim
- arondismento Saverne/Zabern
- arondismento Sélestat-Erstein/Schlettstadt-Erstein
- arondismento Strasbourg/Straßburg (Strasburgp)
Notoj kaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Chiffres clés : Département du Bas-Rhin (67) (france). Alirita 25-an de aprilo 2014 .
- ↑ Loi du 2 août 2019 relative aux compétences de la Collectivité européenne d’Alsace en retejo vie-publique.fr (alirdato la 19-an de majo 2020).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Departementa konsilio de Bas-Rhin Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Prefektejo de Bas-Rhin
|