Maia Sandu
Maia SANDU (naskiĝinta la 24-an de majo 1972 en Risipeni) estas moldava ekonomikisto kaj politikisto, ministro pri edukado de Moldavio en jaroj 2012–2015, en 2019 ĉefministro de Moldavio kaj de 2020 prezidanto de Moldavio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Edukado
[redakti | redakti fonton]Ŝi naskiĝis en la vilaĝo Risipeni, kiu situas en la regiono Fălești, Moldava Soveta Socialisma Respubliko. Dum la jaroj 1995–1998 ŝi studis internaciajn rilatojn en Academia de Administrare Publică de pe lângă Președintele Republicii Moldova. En 2010 ŝi diplomiĝis ĉe Harvard Kennedy School en Universitato Harvard.[1]
Agado en politiko
[redakti | redakti fonton]La 24-an de julio 2012 ŝi fariĝis la ministro pri edukado. La 23-an de julio 2015 ŝi estis konsiderata kiel kandidato de la Partio Liberal-Demokrata por ĉefministro.[2] Sed Valeriu Streleț estis elektita anstataŭ ŝi.[3]
En decembro 2015 ŝi kreis la platformon „În /pas/ cu Maia Sandu”, kiu en 2016 iĝis Partio de Agado kaj Solidareco.[4][5]
En la unua raŭndo de la prezidentaj elektoj de 2016 ŝi akiris 38,7% da voĉoj.[6] En la dua raŭndo ŝi akiris 47,9% da voĉoj kaj malvenkis kontraŭ Igor Dodon.[7]
En 2019 ŝi fariĝis parlamentano kaj la 8-an de junio 2019 ŝi estis elektita de parlamento kiel ĉefministro de Moldavio.[8][9] La 8-an de novembro socialistoj anoncis mocion de demisio kontraŭ Sandu.[10] La 14-an de novembro 2019 Ion Chicu estis elektita kiel nova ĉefministro.
En la unua raŭndo de la prezidentaj elektoj de 2020 ŝi akiris 36,16% da voĉoj.[11] En la dua raŭndo ŝi akiris 57,72% da voĉoj (943 006) kaj venkis kontraŭ Igor Dodon.[12]
Ŝi oficiale fariĝis prezidanto de Moldavio la 24-an de decembro 2020, iĝante la unua ina prezidanto de tiu ĉi lando[13], kaj reelektiĝis en 2024 kun 55,35% da voĉdonoj[14].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Maia Sandu: Ministru al Educației în Guvernul Gaburici (la rumana). Arkivita el la originalo je 2016-01-31. Alirita 2021-05-01 .
- ↑ Ex-World Bank economist set to become prime minister in Moldova (angle).
- ↑ Moldova PM nominee pushes tough demands for taking top job (angle).
- ↑ Ultimă oră! Maia Sandu a fost realeasă în funcția de președinte al PAS (la rumana).
- ↑ Decis! Maia Sandu, aleasă în calitate de președinte al PAS pe un termen de zece luni (la rumana). Arkivita el la originalo je 2021-01-30. Alirita 2021-05-01 .
- ↑ Alegerile din 30 octombrie 2016: Alegeri Prezidențiale 2016 (la rumana).
- ↑ Alegerile din 13 noiembrie 2016: Alegeri Prezidențiale 2016 (la rumana).
- ↑ Alegerile parlamentare din 2019 în Republica Moldova (la rumana). Arkivita el la originalo je 2019-02-25. Alirita 2021-05-01 .
- ↑ Moldovan Parliament Approves New Government Over Constitutional Court's Objections (angle).
- ↑ Mateusz Kucharczyk:. Upadek rządu w Mołdawii (la pola).
- ↑ Moldova Readies for Final Round of Presidential Election (angle).
- ↑ Alegerile prezidențiale din 2020 în Republica Moldova (la rumana).
- ↑ Anna Wolska:. Mołdawia: Maia Sandu zaprzysiężona na prezydenta (la pola).
- ↑ « Maia Sandu, presidente em exercício e pró-UE, reeleita para um segundo mandato como presidente da Moldova arkivo » Euronews, 4-a de novembro 2024