Mária Mezey
Aspekto
Mária Mezey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mezei Mária Viola Terézia |
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1909 en Kecskemét |
Morto | 20-an de aprilo 1983 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Mária Mezey [Mezei], hungare Mezey Mária estis hungara aktorino.
Mária Mezey naskiĝis la 16-an de oktobro 1909, Kecskemét - mortis la 20-an de aprilo 1983, Budakeszi.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mária Mezey frekventis universitaton en Szeged, kiun interrompis por lerni en aktora lernejo de Kálmán Rózsahegyi en Budapeŝto. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Miskolc en 1931. Poste ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Pécs), ekde 1935 ŝi ludis en diversaj teatroj de Budapeŝto. En la 2-a mondmilito ŝi estis sekreta amatino de Sándor Márai, dum la nazia erao ŝi rifuzis la roladon. En 1968 ŝi rolis en Kanado. Post 2 jaroj ŝi malsaniĝis kaj ne plu roladis. Ŝi ricevis trifoje premiojn. Ŝi edziniĝis dufoje.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 32 filmoj inter 1936-1969, ekzemple Mór Jókai: Az Aranyember (La orohomo), 1936; Erdélyi kastély (Transilvania kastelo), 1940; Egy éjszaka Erdélyben (Nokto en Transilvanio), 1941; Budapeŝta printempo (filmo), 1955; Ambaŭ vivoj de onklino Mici), 1962
- 9 televiziaj filmoj inter 1960-1970
- diversaj teatraĵoj, ekzemple Ferenc Molnár: Liliom (Lilio)
Ŝiaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Névjegy (1941)
- Vallomástöredékek (1981)
- Levelek apámhoz, 1931-1938 (1998)
- Kedves Hatalom! (2001)