Lvivo
Lvivo, historie ankaŭ Lvovo | |||
ukraine Львів, ruse Львов, pole Lwów, germane Lemberg | |||
Urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Львів | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Lviva provinco | ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Montaro | Roztoĉĉjo | ||
Rivero | Poltva | ||
Situo | Lvivo | ||
- alteco | 289 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 52′ 00″ N 24° 05′ 00″ O / 49.86667 °N, 24.08333 °O (mapo) | ||
Areo | 171,00 km² (17 100 ha) | ||
Loĝantaro | 735 000 (2007) | ||
Denseco | 4 298,25 loĝ./km² | ||
Fondo | 1256 | ||
Primatoro | Andrij Sadovyj | ||
Horzono | OET (UTC 2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC 3) | ||
Poŝtkodo | 79500 | ||
Telefona antaŭkodo | 380-32 | ||
KOATUU | 4610100000 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | L'viv – the Ensemble of the Historic Centre | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1998 (#22) | ||
Numero | 865 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | ii, v | ||
Situo enkadre de Ukrainio
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Lviv | |||
Retpaĝo: www.city-adm.lviv.ua | |||
Lvivo, foje Lvovo aŭ Leopolo[1] (ukraine Львів, pole Lwów, germane kaj jide: Lemberg, latine Leopolis, hungare Ilyvó)
Elparolo:
Lvivo aŭ Львів estas urbo en okcidenta Ukrainio kun 830 000 loĝantoj. Ĝi estas la administra centro de Lviva provinco (oblasto), ĉefa kultura centro de Ukrainio kaj unu el plej grandaj centroj de la pola kulturo.
La urbo estas la sidejo de multaj industrioj, superaj lernejoj (Lviva Universitato nomita laŭ Ivan Franko, Lviva Nacia Politeknika Universitato "Lviva Politekniko"), filharmonia orkestro, kaj de Lviva teatro de opero kaj baleto.
Lviv estas unu el la malmultaj urboj, kiuj eskapis la bombadojn dum la Dua Mondmilito. La historia urbocentro estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis fondita en la 13-a jarcento fare de reĝo Danilo Halickij de la reĝlando de la Rutenoj de Haliĉio-Volinio; li ĝin nomis laŭ sia filo, Lev (antaŭnomo, kiun oni povas traduki kiel Leono). Ĝi anstataŭis Haliĉ kiel ĉefa urbo de la regiono.
Kvankam la unua mencio en la kronikoj datiĝas de 1256, arkeologiaj serĉadoj montris, ke estis iaj barakaroj jam en la 6-a jarcento. Ĉe la komenco de la historio la regiono estis enkorpigita en Grandmoravion, poste ĝi fariĝis pridisputata loko inter du naskiĝantaj ŝtatoj: Pollando dum la reĝado de Mieŝko la 1-a, ĉefo de la Polanoj, kaj Kjevio. Oni opinias, ke Mieŝko estris la regionon inter 960 kaj 980. Laŭ la kroniko de Viktor, en 981 ĝi estis konkerita de Vladimir la Granda, grandprinco de Kievo.
En 1323 finiĝis la Romanoviĉa dinastio, loka branĉo de la Rjurika dinastio. La urbo ekapartenis al la heredinto de la Romanoviĉ dinastio (per lia patrino), Boleslaso de Mazovio (same per sia patro heredinto de la Piasta dinastio). Li sin nomis Jurij kaj adoptis la grekan ortodoksan religion de la Kievianoj, sed li ne ricevis la subtenon de la nobeloj, kiuj lin venenis. Lvovo estiĝis pola kaj en 1356 jaro Kazimiro la Granda, pola reĝo donis al ĝi urborajtojn laŭ la Magdeburga juro. En 1722 jaro, post la unua dispartigo de Pollando okupanta Aŭstrio ŝanĝis la nomon de Lvovo al Lemberg kaj estigis ĝin la ĉefurbo de la Galicia Reĝlando. Lvovanoj partoprenis en polaj ribeloj (novembra kaj januara). En 1784, latinlingva universitato estis malfermita kun prelegoj en la germana, la pola kaj eĉ la rutena; post fermiĝo en 1805, ĝi estis remalfermita en 1817. Antaŭ 1825, la germana iĝis la sola instrulingvo[2].
20-a jarcento
[redakti | redakti fonton]En 1914 la ruslanda cara armeo okupiĝis la urbon, tamen en 1915 ĝi denove revenis al la aŭstra armeo. Dum la falo de Aŭstrio-Hungario komencis la batalo inter poloj kaj ukrainoj. En 1920 Lvivo fariĝis urbo de Pollando. La defendantoj de Lvivo en la pola estas nomataj Orlęta Lwowskie - "Lvovaj Agloj". Ĝi restis pola urbo ĝis 1939.
En la komenco de la Dua Mondmilito, post la germana kaj sovetia invado en Pollando, okazis la Batalo de Lvovo inter poloj kaj sovetianoj. La 18-an de novembro 1941 en la urbo loĝis 325 458 personoj, en tio 150 058 poloj, 104 126 judoj, 64 315 ukrainoj, 5923 germanoj kaj 1036 reprezentantoj de aliaj naciecoj; la 19-an de novembro 1943 dum likvido de urba koncentrejo ĉe la strato Janowska germanoj murdis kelke da miloj de judoj el 200 mil viktimoj dum la daŭro de Operaco Reinhardt - post la genocida ekstermo la trudlaborejo funkciis ĝis duono de 1944 kaj restis en ĝi kelkcent poloj kaj ukrainoj, interalie Simon Wiesenthal; fine de la milito Lvovo estis prenita de sovetanoj dum la Lvov-Sandomierz Ofensivo. La 15-an de septembro 1944 okazis kunsido de Prezidio de la Asocio de Sovetuniaj Verkistoj de Ukrainio — kiel la unua estis akceptita komunistino Wanda Wasilewska..
La Lvova Ribelo (en pola: powstanie lwowskie, akcja Burza) estis armita insurekcio fare de la sekretaj fortoj de la Pola Enlanda Armeo (en pola: Armia Krajowa) nome de la Pola Rezistomovado kontraŭ la okupacio fare de Tria Regno de la urbo Lwów aŭ Lvovo en la lastaj stadioj de la Dua Mondmilito. Ĝi startis la 23-an de julio 1944 kiel parto de sekreta plano lanĉi la tutlandan insurekcion kodnomita Operaco Tempesto antaŭ la avanco de la Ruĝa Armeo, kiu finfine liberigis la urbon.
En 1970 sovetanoj detruis la tombejon de Lvovaj Agloj. Lvovo estas hodiaŭ unu el plej grandaj centroj de poloj en Ukrainio.
De 1991 Lvivo eniris al sendependa Ukrainio.
21-a jarcento
[redakti | redakti fonton]En 2012 la urbo gastigis Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012. Dum "Revolucio de digno" ankaŭ en Lvivo aperis Eŭromajdano (vidu la foton).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La historia centro de Lvivo estas listigita kiel Monda Heredaĵo de UNESKO (Unuiĝintaj Nacioj por Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo) ekde 1998[3].
- Muzeo pri bierfarado
Transporto
[redakti | redakti fonton]Fervoja transporto
[redakti | redakti fonton]Lvov estas grava urbo en fervoja transporto, ĉar tra la urbo veturas direktaj trajnoj interalie al Kievo, Uĵhorodo kaj al Pollando.
Stacidomoj
[redakti | redakti fonton]- Klepariv (stacidomo)
- Lviv-Holovnij (stacidomo)
- Lviv-Primiskij (stacidomo)
- Persenkivka (stacidomo)
- Pidzamĉe (stacidomo)
- Rudne (stacidomo)
- Siĥiv (stacidomo)
- Skniliv (stacidomo)
Tramtransporto
[redakti | redakti fonton]Hodiaŭ, la tramvojo de Lvivo trairas 10 liniojn sur 75 kilometroj da trakoj kun proksimume 220 veturiloj. Antaŭe en malbona stato, multaj trakoj estis rekonstruitaj en 2006, kaj eĉ pli estas rekonstruotaj en la sekvaj jaroj. La plej multaj tramoj estas de tipo Tatra "KT4", produktitaj de ĉeĥa fabriko ČKD. Pli malnovaj tramoj Tatra "T4" veturas nur sur la dua linio. Antaŭmilitaj veturiloj de Gothaer Waggonfabrik, kiuj estis konstruitaj post 1910, estas uzataj nur por vivtenado kaj utilecaj celoj. Lastatempe Lvivo akiris 20 reviziitajn kaj modernigitajn tramojn "KT4" antaŭe uzitajn en germanaj urboj Erfurto kaj Gera, temas pri la unua aĉetado de novaj tramoj ekde la sendependeco de Ukrainio.
Trolebusa transporto
[redakti | redakti fonton]Gravuloj rilataj al Lvivo
[redakti | redakti fonton]- Władysław Anders
- Teodor Axentowicz (armene Թեոդոր Աքսենտովիչ)
- Stefan Banach
- Kazimierz Bartel
- Józef Bem
- Leon Chwistek
- Lajos Dömény
- Franz Doppler
- Karl Doppler
- Aleksander Fredro
- Zbigniew Herbert
- Ilku Marion Zoltanoviĉ
- Juliusz Janicki
- Maria Konopnicka
- Andrzej Kotkowski, kinisto
- Edgar Kováts, arkitekto
- Jacek Kuroń
- Karolina Lanckorońska
- Stanisław Jerzy Lec
- Stanisław Lem
- Arnold Luschin-Ebengreuth
- Janusz Majewski
- Kornel Makuszyński
- Kazimierz Michałowski
- Ignacy Mościcki
- Jan Łukasiewicz
- Eugeniusz Romer
- Leopold Ritter von Sacher-Masoch
- Piotr Skarga
- Leopold Staff
- Hugo Steinhaus
- Johann Wilheim von Tscharner
- Stefanija Turkeviĉ
- Rudolf Weigl
- Dezső Zádor
- Adam Zagajewski
- Gabriela Zapolska
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Kraków en Pollando
- Lublin en Pollando
- Przemyśl en Pollando
- Rzeszów en Pollando
- Wrocław en Pollando
- Freiburg en Germanio ekde 1989
Esperanto en Lvivo
[redakti | redakti fonton]En 1906, ekestis en Lvivo, tiuepoke kiel Lembergo apartenanta al Aŭstrio-Hungario, la unua Esperanto-Grupo de pollingvanoj. Pliajn detalojn vidu en la artikolo Esperanto en Ukrainio.
- Helena Hempel kaj Stanislavo Lazica propagandis Esperanton tie.
- En Lvovo mortis Stefan Miĥolalski kaj Aleksandr Koroleviĉ.
- Franz Zwach iĝis esperantisto en Lvovo.
- Lvovo estas naskiĝurbo de Paro Fels kaj Vlado Jukl.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Armena katedralo de Lvivo
- Skolo Lvova-Varsovia
- Skota Kafejo
- Tombejo de la Defendintoj de Lvovo
- Masakro de Lvovaj Profesoroj
- Internacia flughaveno Lviv
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 24.10.1939 En Tarnopol unua sekretario de la Komunista Partio de Ukrainio Nikita Ĥruŝĉov certigis estintan komandanton de la defendo de Lvovo Władysław Langner, ke polaj oficiroj ricevos ĝustajn dokumentojn kaj estos liberigitaj — multaj pliposte ektroviĝis en militprizonoj kaj estis murditaj de NKVD.
- 27.10.1939 En Lvovo Popola Asembleo de Okcidenta Ukrainio konstatante falon de "sinjora Pollando" kaj "esprimante unuanime volon de liberigita popolo de Okcidenta Ukrainio, sekvante ekzemplon de la nacioj de Sovetunio" proklamis starigon de la soveta regopovo. Samtage ĝi "kiel esprimanto de senfleksebla volo kaj streboj de la popolo" turniĝis al Supera Soveto de Sovetunio kun peto pri akcepto al Sovetunio kaj enkorpigo al Ukraina Soveta Socialisma Respubliko por "fini la eternan dissplitigon de la ukraina nacio".
- 18.10.1940 "Czerwony Sztandar" (Ruĝa Standardo) raportis pri manifestacio okaze de ekkonstruota monumento al Lenin, la plej granda genio de la homaro, kaj depeŝo sendota al Stalin: Vivu nia suno, nia standardo, nia komandanto kaj amata patro, Stalin.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Janusz Witwicki, Panorama plastyczna dawnego Lwowa (Plastika panoramo de malnova Lvovo), dulingva pola-ukraina publikaĵo, speciala eldono de la ukraina revuo "Buduemo inakŝe" prilaborita de Michał Witwicki, 2004, p. 38
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Societo Esperanto en Leopolo; Pola Esperantisto, februaro 1907, p. 1
- ↑ (en) Chris Hann, Paul R. Magocsi.(2005). Galicia: Multicultured Land. Toronto: University of Toronto Press, paĝo 193
- ↑ (en) L'viv – the Ensemble of the Historic Centre, Arkivite la 24-an de februaro 2022 ĉe la Wayback Maŝino, Monda heredaĵo de Unesko