Saltu al enhavo

Lupokvinto

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lupokvinto estas treege "misagordita" kvinto, kiu aperas en diversaj historiaj agordoj.

Pitagora lupokvinto

[redakti | redakti fonton]

La pitagora agordo difinas la tonojn de gamo helpe de puraj kvintoj tavoligitaj unu sur la alian. Verdire post 12 paŝoj oni atingus la tonikon, sed fakte ĉi tiu tono estas pitagoran komon pli alta ol la respektiva oktavo de la toniko. Por ke ĉiuj tonaloj estas ludeblaj kaj la kvintserio fermiĝu al kvintcirklo, oni laŭe adaptigas la dudekan kvinton. Tiam la tonserio konsistas el 11 puraj kaj eta kvinto malpliigita je pitagora komo, kiu kontraŭegas al klasika imago pri bonsoneco. Tial oni diris: „La kvinto hurlas lupece!“

La tiel ekestinta lupokvinto havas la frekvencproporcion

.

Meztona lupokvinto

[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ je la meztona agordo ekestas tiel maluzebla kvinto, samnomate lupokvinto. Ĉi tiu ekestas kiel restintervalo inter 11 meztonaj kvintoj, tavoligita unu sur la alia, kun la frekvencproporcio kaj la sepa oktavo de la toniko. Ĝi estas pli granda ol perfekta kvinto kaj havas je la 1/4-koma meztona agordo la frekvencproporcion:

.

Perfekta kvinto

[redakti | redakti fonton]

Kompare al tio la perfekta kvinto havas la frekvencproporcion:

.

Kvinto je egalŝtupa agordo (700 Cent) nur malmulte diferencas de tio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Cendo (muziko)