Lukács Mösch
La informkesto donas falsajn informojn!
Lukács Mösch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1651 en Majenco |
Morto | 4-an de marto 1701 (49-jaraĝa) en Mikulov |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Okupo | |
Okupo | romkatolika sacerdoto katolika sacerdoto natursciencisto |
Lukács Mösch [lukAĉ moŝ], latine Lucas a S. Edmundo, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mösch Lukács estis germana hungarlandana piarista monaĥo, matematikisto, instruisto. Lia familia nomvarianto estis Moesch, tamen lia origina germana nomo ne estas konata.
Lukács Mösch naskiĝis la 4-an de septembro 1651 en Mainz (Hessen-Kassel, nuntempe en Germanio), li mortis la 24-an de marto 1701 en Nikolsburg (Habsburga Imperio, nuntempa Mikulov en Ĉeĥio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lukács Mösch aliĝis al la piaristoj en Pollando en 1668, en la sekva jaro li estis plenrajta membro. Post siaj studoj li estis ĉefamilia edukisto ĉe aristokrataj polaj kaj hungaraj familioj, plej ofte en Hungara reĝlando. Li ankaŭ plulernis, eĉ doktoriĝis, en 1679 li oficiale pastriĝis en Pollando. En tiu statuso li partoprenis ankaŭ en reokupo de Buda en 1686, poste li instruis matematikon en pluraj urboj de Supra Hungarujo, foje li estis ankaŭ lernejestro. Intertempe el la pola monaĥa provinco disiĝis la hungara branĉo kaj estis establita hungara monaĥa provinco, kie li estis vicestro 3 jarojn. Li multe agis por levi la hungaran pedagogian nivelon. Liaj planoj ne realiĝis, tial en 1700 li eterne forlasis Hungarlandon.
Elektitaj latinlingvaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Vita Poetica per omnes aetatum gradus dedudcta (1693)
- Arithmeticus Practicus (1697)
- Bibliotheca Mathematicae (manuskripto, 1684)
- Geometria practica (manuskripto, 1692)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al M, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-10-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio