Ludwig Wilhelm Gilbert
Ludwig Wilhelm Gilbert (1769-1824) | ||
---|---|---|
Analoj de fiziko komencita fare de Friedrich Albrecht Karl Gren (1760-1768) kaj daŭrigita fare de Ludwig Wilhelm Gilbert, verko eldonita en 1799.
| ||
Persona informo | ||
Ludwig Wilhelm Gilbert | ||
Naskiĝo | 12-a de aŭgusto 1769 en Berlino | |
Morto | 7-a de marto 1824 en Lepsiko | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Leipzig vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Alma mater | Universitato de Halle Universitato de Lepsiko Rusia Akademio de Sciencoj Prusa Akademio de Sciencoj Universitato de Greifswald Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj | |
Profesio | ||
Okupo | fizikisto kemiisto universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ludwig Wilhelm Gilbert (1769-1824) (Berlino, 12-a de aŭgusto 1769 - Lepsiko, 7-a de marto 1824) estis germana fizikisto, kemiisto, kuracisto, profesoro pri fiziko en la Universitato de Lepsiko kaj publikisto de la "Analoj de fiziko" (Annalen der Physik), el kiu Poggendorff daŭrigis la verkon per la titolo "Annalen der Physik und Chemie" ("Analoj pri fiziko kaj kemio"), eldonita ĝis 1899.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de Johann Ludwig Dietrich Gilbert (1744-1775) kaj Dorothea Sophia, naskita Jäner (1750-1824). Li havis kvin gefratojn. Ekde 1786 li studis matematikon kaj geografion en Halle kaj doktoriĝis pri filozofio en 1794 . Li ricevis subvencion kaj publikigis manlibron por vojaĝantoj tra Germanio. Li tiam estis profesoro pri matematiko en Halle. En 1795 li iĝis lektoro kaj observanto ĉe la observatorio. Ekde 1798 li ankaŭ prelegis pri fiziko kaj iĝis helpbibliotekisto en Halle.
En 1801 li iĝis plena profesoro pri fiziko kaj kemio kiel la sukcedanto de Friedrich Albrecht Carl Gren (1760-1798). Li daŭrigis la "Analojn de Fiziko" fonditan fare de Carl Gren post lia morto. En 1805 li estis elektita korespondanta membro de la Göttingen Akademio de Sciencoj. En 1808 la Universitato de Greifswald donis al li doktorecon pri medicino. En la sama jaro li iĝis korespondanta membro de la Bavara Akademio de Sciencoj. En 1811 la Universitato de Lepsiko nomumis lin Profesoro pri Fiziko, kaj restis en tiu posteno ĝis sia morto la 7-an de marto 1824. Ekde 1812 li estis korespondanta membro de la Prusa Akademio de Sciencoj. En 1809 li estis akceptita kiel responda membro de la Rusa Akademio de Sciencoj en Sankt-Peterburgo kaj en 1816 de la Reĝa Nederlanda Akademio de Sciencoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Georg Simon Klügel (1739-1812)
- Johann Christian Poggendorff (1796-1877)
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Dissertatio Historico-Critica De Mistionum Chemicarum Simplicibus Et Perpetuis Rationibus Earumque Legibus Nuper Detectis ..., 1811
- Annalen der Physik, 1799
- Untersuchung der Mineral-Wasser von Karlsbad, von Teplitz und Königswart, 1823
- Handbuch für Reisende durch Deutschland nebst einer Postkarte, 1792
- Ludwig Wilhelm Gilberts Handbuch für Reisende durch Deutschland, 1795
- Grundriß der Experimentalnaturlehre nach den neuesten Entdeckungen zum Leitfaden akademischer Vorlesungen und zum Gebrauch für Schulen, 1804
- Für jeden verständliche Anweisung, wie man es anzufangen habe, um bey bösartigen Fieber-Epidemien aller Art sich gegen Ansteckung zu schützen ..., 1814
- Kritische Aufsätze über die in München wieder erneuerten Versuche mit Schwefelkies-Pendeln und Wünschelruthen, 1808
- Ludewig Wilhelm Gilberts Handbuch für Reisende durch Deutschland, 1792
- Lehrbuch der Physik, 1815
- De natura, constitutione et historia matheseos primae vel universalis etc, 1795
- Die Geometrie nach Legendre, Simpson, van Swinden, Gregorius a St. Vincentio und den Alten, 1798
- De mathesi prima vel universali seu metaphysice mathematica commentatio prior, kune kun Georg Simon Klügel, 1794