Ludwig Compenius
Ludwig Compenius | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1603 en Halle |
Morto | 11-an de februaro 1671 (68-jaraĝa) en Erfurto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | orgenkonstruo |
Ludwig COMPENIUS (naskiĝinta ĉ. en 1603 en Halle (Saale), mortinta en la 11-a de februaro 1671 en Erfurto) estis mezgermana konstruisto de orgenoj kaj klavicenoj kaj ano de la konata orgenkonstruista familio Compenius.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La familia tradicio en Erfurto komenciĝis en 1576 kun Heinrich, la avo de Ludwig. Li alvenis kiel renomita orgenfaristo el Eisleben, kiel li jam estis deĵorinta che la Dominikana preĝejo. El liaj filoj iĝis elstaraj orgenfaristoj Esaias kaj Heinrich la pli juna.
Ludwig Compenius estis verŝajne la plej talentita filo de Heinrich Compenius la pli juna. Li deĵoris en Naumburg ĉe la katedralkapitulo kiel respondeculo por orgenoj (li ekloĝis tie verŝajne en 1632; en Naumburg li eĉ devis pagi monpunon pro "duobla gravedigo"). De post 1647 li dokumentitis kiel loĝanto de Erfurto.
En 1646/47 li konstruis la orgeno por la Preĝejo Sankta Johano en Gera, de 1647-49 la orgeno de la Dominikana preĝejo (Erfurt) de kiu ankoraŭ ekzistas la orgenfasado. En 1655/56 li faris la orgenon de la Franciskana preĝejo de Altenburg, en 1657 la Kastela orgeno en Weimar kaj de 1662-64 la orgeno de la Unterneustädter-kirko en Kassel. La orgenojn de la kaselaj Franciskana kaj Marteno-kirkoj li renovigis en 1664 "je la kontentigo de ĉiuj". Por la Tomaso-kirko en Leipzig li konstruis en 1670 klavicenon.
Ĉe lia orgeno en Erfurto ludis Johann Pachelbel, en Weimar estis de 1708-17 kortega orgenisto la granda Johann Sebastian Bach de 1708 ĝis 1717.
Ludwig havis kvar filojn; unu el ili - Christoph (nask. en 1625) - estis kortega muzikisto kaj kantoro; la aliaj estis Anton Joachim Compenius (nask. 1632), Johann Gottfried (1648-67) kaj Heinrich Rudolph (1650-55).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loko | Kirko | Bildo | Manualoj | Registroj | Komentoj |
---|---|---|---|---|---|---|
1632 | Zeitz | St. Nicolai | ||||
1635 | Naumburg | Naumburger Dom | ||||
1647 | Gera | St. Johannes | ||||
1649 | Erfurt | Dominikana preĝejo | orgenfasado konservita | |||
1650 | Suhl | |||||
1652 | Gotha-Siebleben | |||||
1652 | Erfurt | Mikaelo-kirko | 1999/2000 rekonstruita per firmao Orgelbau W. Rühle | |||
1656 | Altenburg | Brüderkirche | ||||
1657 | Weimar | Kastela kapelo | kun subsemitonioj | |||
1662 | Naumburg | Stadtkirche St. Wenzel | pligrandiĝis | |||
1664 | Unterneustadt (Kassel) | |||||
1664 | Kassel | Brüderkirche | restaŭriĝis | |||
1664 | Kassel | Martinskirche | restaŭriĝis | |||
1667 | Apolda | Martinskirche | restaŭriĝis |