Ludmila
Aspekto
Ludmila estas malnova virina nomo de slava deveno, kiu signifas Lidu milá (Al popolo kara). Laŭ ĉeĥa civitana kalendaro ŝi festas festotagon la 16-an de septembro. La saman tagon oni festas laŭ romkatolika eklezia kalendaro festotagon de sankta Ludmila.
Al la 1-a de majo 2009 portis tiun ĉi nomon 85 939 loĝantoj en Ĉeĥio kaj ĝi estis la dektria plej ofta virina nomo. En neformalaj interparoloj kaj tekstoj ĝi estadas ofte transformata en formojn Lída aŭ Lidka. Plej ofta etulina formo aŭ karesnomo estas Liduška aŭ Lidunka (en Esperanto: Ludminjo).
Konataj Ludmiloj
[redakti | redakti fonton]- sankta Ludmila (860-921), avino de sankta Venceslao
- Ludmila Přemyslovna, grafino el Bogen kaj bavaria dukino. Ŝi famiĝis kiel fondintino de monaĥejo Seligenthal
- Ludmila z Poděbrad, ĉeĥa princino, filino de ĉeĥa reĝo Jiří z Poděbrad kaj lia edzino Johana z Rožmitálu
- Ljudmila Alexejevova, rusia historiistino
- Ludmila Andonovova, bulgara atletino
- Lída Baarová (1914-2000), ĉeĥa aktorino
- Ludmila Kasatkina, rusa aktorino
- Ludmila Ulickaja, rusa verkistino