Luca Ghini
Luca Ghini (1490-1556) | ||
---|---|---|
botanicus Italicus
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1490 en Casalfiumanese, proksima de Imola Italio | |
Morto | 4-a de majo 1556 en Bolonjo Italio | |
Lingvoj | itala vd | |
Alma mater | Universitato de Pizo Universitato de Bolonjo | |
Profesio | ||
Okupo | botanikisto universitata instruisto kuracisto vd | |
Laborkampo | Plantoscienco vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Luko Gino (1490-1556) (naskiĝis en Casalfiumanese, proksima de Imola, en la 1490 - mortis en Bolonjo, en la 4-a de majo 1556) estis itala kuracisto, botanikisto, profesoro pri Botaniko en la Universitato de Bolonjo kaj fondinto de la unua Botanika Ĝardeno en Eŭropo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li studis medicinon en la Universitato de Bolonjo, kie, en 1527, li instruis pri medicinaj plantoj kaj eventuale fariĝis profesoro. En 1544, invitita de Kozimo la 1-a de Mediĉo[1], li translokiĝis al Pizo por okupi la katedron pri Botaniko, kvankam li konservis sian domon en Bolonjo. Tie li fariĝis privata kuracisto de la granda duko. En tiu jaro, li kreis la unuan herbarion, sekigante plantojn kaj metante ilin inter folioj de papero, kaj poste algluigante ilin al kartonoj. En tiu sama jaro la granda duko starigis la unuan ejon por vivaj plantoj, kiuj famiĝis kiel la Botanika Ĝardeno de Pizo, sed tiuepoke ĝi estis konata kiel la Orto dei Semplici. En decembro de la venonta jaro (1545) li fondis la Botanikan Ĝardenon de Florenco, kiu, kune kun tiu de Padovo, fariĝis la unuaj universitataj ĝardenoj en la mondo, uzataj kun didaktika celo kaj por esploroj.
Ghini ne produktis mem botanikajn verkojn, tamen, li rimarkindiĝis kiel profesoro, ĉar multaj el siaj studentoj sekvis signifoplenajn karierojn, same kiel Andrea Cesalpino kaj Pietro Andrea Mattioli, al kiu li helpis vojaĝiĝante tra Mediteraneo kaj Proksima Oriento serĉe de plantoj kiuj kombinis kun la mistikaj priskriboj de Pedanio Dioskorido.
En 1555, li reiris al Bolonjo, kiel profesoro pri Medicino de la universitato, kaj tie li forpasis. Ĉiuj liaj verkoj, kun ilustraĵoj montrante la herbarion kaj la plantojn, malaperis, tamen kelkaj restis, lasitaj de sia lernantaro kiel Bartolomeo Maranta (1500-1571) kaj Ulisse Aldrovandi (1519-1605), fondinto de la Botanika Ĝardeno de Bolonjo, kiu registris kelkajn lecionojn de Ghini.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Practica theorica empirica morborum interiorum e praelectionibus Ioannis ... Johann Marquard, Girolamo Capodivacca - 1592
- Tractatus de lue venerea, 1592
- Lvcae Ghini Morbi Neapolitani curandi ratio perbrevis - 1592
- Cinque lettere di Luca Ghini ad Ulisse Aldrovandi tratte dagli autogr. e pubbl. da G[iovanni] B[attista] De Toni, Ulisse Aldrovandi - 1905
- Giovanni Battista de Toni,... I Placiti di Luca Ghini (primo lettore dei semplici in Bologna) intorno a piante descritte nei commentarii al Dioscoride di P. A. Mattioli - 1907
- Lucae Ghini morbi gallici curandi ratio perbrevis, Luigi Sabbatani - 1927
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- Virtual International Authority File
- WorldCat Identities
- Treccani
- Landmarks of Botanical History Edward Lee Greene
- The Cambridge History of Renaissance Philosophy - C. B. Schmitt
- The Universities of the Italian Renaissance Paul F. Grendler
- Plants: Food, Medicine, and the Green Earth Michael Allaby
- Medicine and the Italian Universities: 1250-1600 Nancy G. Siraisi
- Geneflow Bioversity International
- Of Books and Botany in Early Modern England: Sixteenth-century Plants and ... Leah Knight
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Andrea Alpago (1450-1521)[2]
- Bartolomeo Maranta (1500-1571)[3]
- Leonhart Fuchs (1501-1566)[4]
- Pietro Andrea Mattioli (1501-1577)[5]
- William Turner (1510-1568)[6]
- Andrea Cesalpino (1519-1603)
- Francesco Calzolari (1521-1600)[7]
- Ulisse Aldrovandi (1522-1605)[8]
- Michelangelo Tilli (1655-1740)[9]