Loscos
Loscos | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44493 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 116 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 5′ N, 1° 3′ U (mapo)41.0811902-1.0447945Koordinatoj: 41° 5′ N, 1° 3′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 981 m [ ] | ||
Areo | 71,783128 km² ( 717 8.3 128 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Loscos [ ] | |||
Loscos [LOSkos] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo. Aktuale, la municipo Loscos enhavas jenajn loĝlokojn: Loscos, El Colladico (La Monteto), Mezquita de Loscos (Moskeo de L.) kaj Piedrahíta.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 119 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Bádenas (okcidente) kaj Monforte de Moyuela (sudoriente) laŭ la ŝoseo TE-V-1611 kaj estas sudokcidente de Plenas laŭ loka ŝoseo. La urba kerno estas sur 981 msm, pro kio estas malvarma klimato.
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Loscos kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 122 loĝantoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejoj, ermitejoj, krucmonumentoj, fonto, lavujo kaj trinkujo de Sankta Roĥo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.