Lorenz Oken
Lorenz Oken | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lorenz Oken | |||||
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1779 en Offenburg | ||||
Morto | 11-an de aŭgusto 1851 (72-jaraĝa) en Zuriko | ||||
Mortis per | Peritoneito vd | ||||
Tombo | Zuriko vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Grandduklando Badeno Sankta Romia Imperio Svislando vd | ||||
Alma mater | Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo Universitato de Würzburg vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | entomologo universitata instruisto filozofo kuracisto natursciencisto biologo ornitologo botanikisto vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco, fungoscienco, zoologio, fiziologio, medicino kaj naturfilozofio vd | ||||
Aktiva en | Munkeno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lorenz OKEN (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1779, mortis la 11-an de aŭgusto 1851) estis germana naturalisto, botanikisto, biologo, kaj ornitologo.
Oken naskiĝis Lorenz Okenfuss en Bohlsbach (nune parto de Offenburg), Ortenau, Baden, kaj studis naturan historion kaj medicinon ĉe la universitatoj de Freiburg kaj de Würzburg. Li iris poste al la Universitato de Göttingen, kie li iĝis Privatdozent (sensalajra helpanto), kaj mallongigis sian nomon al Oken. Kiel Lorenz Oken, li publikigis malgrandan verkon titole Grundriss der Naturphilosophie, der Theorie der Sinne, mit der darauf gegründeten Classification der Thiere (1802). Tiu estis la unua de serio de verkoj kiuj igis lin estro de movado "Naturphilosophie" en Germanio.
Laŭ tiu li etendis al fizika scienco la filozofiajn principojn kiujn Immanuel Kant (1724–1804) estis aplikinta al epistemologio kaj moralo. Oken estis antaŭata je tio de Gottlieb Fichte (1762–1814), kiu, konante, ke Kant estis malkovrinta la materialojn por universala scienco, deklaris, ke ĉio kion li bezonis estis sistematika kunordigo de tiuj materialoj. Fichte entreprenis tiun taskon en sia "Sciencodoktrino" (Wissenschaftslehre), kies celo estis konstrui ĉiun konon per rimedoj a priori. Tiu klopodo iom skize de Fichte, estis poste prilaborita de la filozofo Friedrich Schelling (1775–1854). Oken konstruis sur la verko de Schelling, produktante sintezon pri kio Schelling laboris.
Oken produktis la sep-voluman serion Allgemeine Naturgeschichte für alle Stände, kun bildoj de Johann Susemihl (1767–1847), kaj publikitan en Stuttgart de Hoffman inter 1839 kaj 184l.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo.
- Biografio kaj bibliografio ĉe Virtuala Laboratorio de Max Planck Institute