Lolita Torres
Aspekto
Lolita Torres | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Beatriz Mariana Torres Iriarte |
Aliaj nomoj | Lolita Torres |
Naskiĝo | 26-an de marto 1930 en Avellaneda |
Morto | 14-an de septembro 2002 (72-jaraĝa) en Bonaero |
Tombo | Mausoleum of the Argentine Association of Actors (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino |
Familio | |
Infano | Diego Torres |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Beatriz Mariana Torres Iriarte, konata en la artaj medioj kiaj Lolita Torres (naskiĝis la 26-an de marto 1930 en Avellaneda, mortis la 14-an de septembro 2002 en Buenos Aires) estis argentina aktorino de kino kaj kantistino. Dum sia arta kariero kvindekjara, ŝi aperis en kino, radio, teatro kaj televido. Ludis en Rusio, Hispanio kaj aliaj landoj de Latinameriko, Azio kaj Eŭropo, faris preskaŭ dudek filmojn, inter kiuj elstaras La danza de la fortuna (1944), Ritmo, sal y pimienta (1951), La mejor del colegio (1953) aŭ Cuarenta años de novios (1963).
Ŝi estis la patrino de Diego Torres.[1]