Loïsa Puget
Loïsa Puget | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1810 en former 10th arrondissement of Paris |
Morto | 24-an de oktobro 1889 (79-jaraĝa) en Paŭo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Gustave Lemoine (en) (1845–) |
Parencoj | André Puget (en) () Pierre Puget (en) () |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Loïsa Françoise PUGET (la 11-an de februaro 1810 – la 24-an de oktobro 1889) estis franca kantistino kaj komponisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝia patrino estis la kantistino Jeanne-Françoise Stassny, kiu instruis muzikon al sia filino kiam Loisa estis ankoraŭ infano. Ŝi zorgis ke la knabino ricevu bonan muzikan edukadon en lernejo, kaj poste ĉe la komponisto Adolphe Adam, ĉe kiu Loisa studis komponadon kaj orkestradon.
Post siaj studoj Loisa Puget komencis komponi kaj interpreti sian propran muzikon en koncertoj aŭ en burĝaj salonoj. Ekde 1830 ŝi famiĝis pro siaj romancoj kaj kanzonoj.
Ŝi komponis pli ol 300 romancojn, kies tekstojn verkis ŝia edzo, la lirikisto Gustave Lemoine, kun kiu ŝi geedziĝis en 1845. Multaj el tiuj romancoj estis escepte popularaj. Ili estis publikigataj kaj kantataj en koncertoj de la tiamaj interpretistoj, sed ankaŭ de Loisa Puget mem, kiu koncertis en Francio.
Kvankam Loisa Puget estis plej produktiva kaj ĝuis sian plej grandan sukceson en la jaroj 1830 ĝis 1845, ŝiaj kanzonoj publikiĝis ĉiujare inter 1833 kaj 1853 en ilustritaj volumoj.
Ofte ŝiaj kanzonoj prezentiĝis en monaĥejoj, en knabinaj loĝlernejoj, kaj en salonoj. La plej gravaj komponaĵoj estis tradukitaj, kaj aperis en Anglio, Germanio kaj Usono.
Laŭ vortoj de la muzikrecenzisto François-Joseph Fétis ŝiaj komponaĵoj "havas spriton kaj ĝojon". En 1841 Lemoine kaj Adolphe d'Ennery skribis melodramon kiu estis bazita sur la plej sukcesa kaj fama romanco de Puget, “Je la graco de Dio” (A la grâce de Dieu), kiu inspiris la ideon por la opero “Linda di Chamounix” de Donizetti. [1] [2]
La verkoj de Loisa Puget estis fonto de inspiro por komponistoj kiel Henri Bertini, Adolphe le Carpentier, Karl Czerny, Henri Herz, Franz Hünten, Friedrich Kalkbrenner kaj Henri Rosellen, kiuj faris virtuozajn klavarajn adaptojn de ŝiaj romancoj, plue pliigante ŝian popularecon.
Multaj el ŝiaj komponaĵoj ankaŭ aperis en eldonoj kun gitarakompano, kelkajn el tiuj interpretis konataj gitaristoj kiel ekzemple Matteo Carcassi. [3] Loisa Puget estis konsiderata "la unua stelulino de la franca varieteo".
Ankaŭ ŝi inspiriĝis en verkoj de aliaj aŭtoroj, ekzemple la romano “Leone Leoni” (ĉu konektita al itala skulptisto samnoma?) de sia amikino George Sand, inspiris Loisa Puget por fari la romancon de la sama titolo.
Aliaj komponaĵoj en ŝia produktado inkludas verkojn por solluda piano, same kiel kvadrila ensemblo por kvar manoj.
En 1836 ŝi komponis komikan operon en unu akto “La maligna okulo” (le Mauvais Oeil) kun libreto de Eugène Scribe kaj ŝia edzo Gustave Lemoine. Ĝi estis enscenigita ĉe la Nacia Teatro de la Komika Opero, kaj ricevis miksitajn recenzojn. Héctor Berlioz severe kritikis ĝin.
En 1869, ĉe la Gimnazio, ŝi prezentis alian opereton titolitan “La nokta lumo”.
Malgraŭ sia sukceso, Loisa Puget havis financajn malfacilaĵojn en la 1850-aj jaroj, verŝajne kaŭzitaj de ŝia patro, Joseph Puget, kiu spekulis kun ŝia mono.
Kiam la SACEM (Societo de Muzikaj Aŭtoroj, Komponistoj kaj Eldonistoj) estis kreita en 1851, Loisa Puget estis ĝia unua virina membro.
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 144 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Scenejo
- Le Mauvais œil, opera (1836)
- La Veilleuse, ou les Nuits de Milady (1869)
Kantoj (al vortoj de Gustave Lemoine)
- À la grâce de Dieu (ca. 1840)
- Adieu, Cousine
- Appelle-moi ta mère (1844)
- Ave Maria, prière
- Belle pour lui!
- Demain, je serai dame (1838)
- Dis-moi: Je t’aime! (1840?)
- Du temps que la Reine Berthe filait
- Fleur des champs (1840)
- Je veux t'aimer sans te le dire (1838)
- Jeune fille à quinze ans
- L'Aigle (1839)
- La bénédiction d’un père (1860?)
- Le bon curé patience (1843?)
- La chanson du charbonnier, ou blanc et noir (1839)
- Le chasseur et la laitière (1838)
- Le ciel sur terre (1841)
- La coquette de soixante ans (1835?)
- La crèche
- La demande en mariage (1842)
- La dot d’Auvergne (1840?)
- Les deux âmes (1837)
- Les honneurs partagés
- Le lys dans la vallée (1835?)
- Le nom de Marie (1845)
- La reine des fous (1838)
- La sérénade du pâtre (1840?)
- La voix tendre (1841)
- Morte d’amour! (1840)
- Narbonnaise (1840)
- Ne quittez jamais votre mère
- Ta dot
- Tempête (1838)
Piano
- Trois Quadrilles de Contredanses pour le piano sur les motifs de l'Opéra Le Mauvais Oeil.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Barton, Sarah "La Belle, La Perfectly Swell Romance" la 14-an de oktobro 2010. Prenita la 30-an de novembro 2010.
- ↑ Schleifer, Martha Furman; Glickman, Sylvia (1999). Women Composers: Composers born 1800-1899.
- ↑ Ekzemploj estas Les Honneurs partagés (1838) kaj L'Aigle (1839).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Loïsa Puget: Le rêve de Marie (romance rare!)
- Loïsa Puget, "La Voix Tendre" | Лоиза Пюже, "Нежный голос"
- Tsou, Judy kaj William Cheng. "Puget, Loïsa." Boska Muziko Enreta. 23 Mar. 2018. Http://www.oxfordmusiconline.com/grovemusic/view/10.1093/gmo/9781561592630.001.0001/omo-9781561592630-e-0000022525.
- Works by or about Loïsa Puget at Internet Archive