Lluís Llach
Lluís Llach i Grande, esperante Ljŭis' Ljak' (n. en 1948 en Ĝirono, Katalunio - Hispanio) estas katalunlingva kantisto kaj komponisto. Li estis membro de muzika grupo Els Setze Jutges kaj lanĉis la katalunan movadon de la Nova Cançó (Nova kanzono). En la lastaj jaroj de la frankisma diktaturo (1939-1975), li evoluigis pop-muzikon en sia propra lingvo kaj alportis al ĝi grandan prosperon. Li estis tre engaĝita en multaj kampanjoj por propra kataluna ŝtato.
Komence de lia kariero, kaj pro la enhavo de liaj kantoj kaj ĉar li kantis en la kataluna lingvo, li suferegis de cenzuro kaj de subpremo. De 1970 ĝis 1974 li estis ekskludita de profesio en Hispanio, ĉar li interalie malkaŝe kritikis la diktatoron Francisco Franco [elp. francisko franko] dum koncerto en Kubo, kolere forkurigante la hispanan ambasadoron kaj ankaŭ ĉar li nur kantis katalune dum publika koncerto en Madrido. Dum la diktaturo de Francisco Franco li devis ekziliĝi ĝis la jaro 1976 al Francio, al Parizo, kie li laboris en Olympia kaj kie li venas en kontakto kun Paco Ibáñez [elp. pako ibanjes] kaj Mikis Theodorakis, kiu kondukas al fruktodona reciproka influo.
Diskografio
[redakti | redakti fonton]En 1975 lia plej granda sukceso aperas en ekzilo Viatge a Itaca (Vojaĝo al Itaca) al tekstoj de Konstantínos Kaváfis
Unu el liaj plej famaj kantoj estas ankaŭ L'Estaca[1][2] [elp. lestAka]) (1968) iĝis simbolo de la lukto kontraŭ la reĝimo frankisma kaj por la renaturigo de la kataluna kulturo. En 1978 iĝis la himno de la sindikato Solidarność en la pola transskribo Mury.
- 1968. Els èxits de Lluís Llach
- 1970. Ara i aquí
- 1972. Com un arbre nu
- 1973. Lluís Llach a l'Olympia
- 1974. I si canto trist
- 1975. Viatge a Ítaca
- 1976. Barcelona. Gener de 1976
- 1977. Campanades a morts
- 1978. El meu amic el mar
- 1979. Somniem
- 1980. Verges 50
- 1982. I amb el somriure, la revolta
- 1984. T'estimo
- 1985. Maremar
- 1985. Camp del Barça, 6 de Juliol de 1985
- 1986. Astres
- 1988. Geografia
- 1990. La forja de un rebelde
- 1991. Torna aviat
- 1992. Ara, 25 anys en directe
- 1993. Un pont de mar blava
- 1993. A Bigi, perquè el ballis
- 1994. Rar
- 1995. Porrera -Món-
- 1997. Nu
- 1998. 9
- 2000. Temps de revoltes
- 2002. Jocs
- 2004. Poetes
- 2006. i.
- 2007. Verges 2007
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "L' Estaca" (la Paliso) sur la oficiala retejo la aŭtoro (katalune).
- Esperanta versio de lia plej konata kanzono, La Paliso Arkivigite je 2023-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ L'Estaca = La Paliso Arkivigite je 2023-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Temas pri ligo al fosto (estaca) kiun oni rompu pro amo al libero, ĉefe se oni klopodu rompi ĝin el diversaj flankoj fare de diversaj kunluktantoj.