Llanos
Llanos | ||
---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [ ] | ||
Landoj | Kolombio, Venezuelo | |
Koordinatoj | 6° 49′ 23″ N, 67° 38′ 57″ U (mapo)6.8231111111111-67.649277777778Koordinatoj: 6° 49′ 23″ N, 67° 38′ 57″ U (mapo) | |
Akvokolektejo | 375 787 km² (37 578 700 ha) [ ] | |
Areo | 375 787 km² (37 578 700 ha) [ ] | |
Biomoj de regiono | Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Llanos | ||
Vikimedia Komunejo: Llanos [ ] | ||
Llanos [ljanos] estas larĝaj ebenaĵoj en nordo de Suda-Ameriko, tra kiuj fluas la rivero Orinoko. Ĝi estas hejmo de la Llaneros. La Llanos konsistas el:
- kolombiaj provincoj Arauca, Casanare, Vichada, Guainía, Meta, Vaupés kaj Gŭavjaro
- venezuelaj ŝtatoj Apure, Barinas, Portuguesa, Cojedes, Guárico, Anzoátegui kaj Monagas.
La Llanos estas plataj kaj plej ofte nurherbaj ebenaĵoj. La ekonomion karakterizas tie ĉefe la bovobredado kaj transporto de nafto en regionoj de Arauca, Casanare, Anzoátegui, Apure kaj Monagas.
La loĝantoj de tiuj regionoj estas nomataj kiel Llaneros. Ili estas vakeroj kompareblaj al kovbojoj de Nord-Ameriko aŭ gaŭĉoj de Argentino. Ilia muziko estas la Joropo, ŝatata kaj dancata en Kolombio kaj Venezuelo.
Biogeografio
[redakti | redakti fonton]Fitogeografie, Llanos estas aparta flaŭra provinco el la Amazonia Regiono de la Neotropisa Regno ( vidu : Flaŭra regno ).
Biogeografie, Llanos estas tersupraĵa ekoregiono el la orinoka ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT0709 : Llanos (WWF)
- angle Llanos (WWF-Wildworld)
- angle Llanos (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Llanos (The Encyclopedia of Earth)
- angle Llanos (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Llanos
- angle Tutmondaj 200; nr 92 : Ljanos-savanoj Arkivigite je 2016-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
NT0701 Arida Ĉako | Argentino |
NT0702 Benia savano | Bolivio |
NT0704 Cerado | Bolivio, Brazilo, Paragvajo |
NT0708 Humida Ĉako | Argentino, Brazilo, Paragvajo |
NT0709 Llanos | Kolombio |
NT0710 Urugvaja savano | Argentino, Brazilo, Urugvajo |