Saltu al enhavo

Literaturo de Lingua Franca Nova

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La literaturo de Lingua Franca Nova estas la literaturo skribita en Elefeno. Ekde sia kreiĝo, ĉi tiu lingvo havas literaturon kun tekstoj originalaj kaj tradukitaj.

La unua teksto tradukita en Elefenon estis Hills Like White Elephants (en Elefeno: Colinas como elefantes blanca), verkita de Ernest Hemingway, kaj tradukita de Daniel Alegrett en 1999.

Nur en 2008 aperis aliaj literaturaj tekstoj en Elefeno. Simon Davies tradukis la poemon Jabberwocky (en Elefeno: Bocragonia) de Lewis Carroll kaj The Fall of the House of Usher (en Elefeno: La Cade de la Casa de Usor) de Edgar Allen Poe. Li ankaŭ tradukis aliajn verkojn, ekzemple Alice in Wonderland (en Elefeno: Alisia en la pais de mervelias) de Lewis Carroll, kiu estis la unua eldonaĵo en Elefeno.

Simon Davies ankaŭ tradukis Le Petit Prince (en elefeno: La prinse peti) de Antoine de Saint-Exupéry en 2009. Ĝi estis origine tradukita de alia homo, kaj li poluris la lingvaĵon en kelkaj ĉapitroj. Li fine decidis fari novan tradukon, post kiam li trovis, ke la antaŭa traduko estis farita el angla versio, ne el la originala franca teksto.

Inter 2013 kaj 2014, Simon Davies tradukis Through the Looking-Glass, and What Alice Found There (en Elefeno: Tra la miror, e lo cual Alisia trova a ultra).

En 2014, C. G. Boeree tradukis King Lear (en Elefeno: La trajedia de re Lear) de William Shakespeare, kaj ĝi estis la unua teatraĵo tradukita en Elefenon.

En 2018, Simon Davies tradukis A Study in Scarlet (en Elefeno: Un studia en scarlata) de Arthur Conan Doyle.

La 29-an de aprilo 2019, Simon Davies finis la tradukon de la unua libro de Eneado (en Elefeno: Eneida).

La 22-an de junio 2019, Vicente Costalago tradukis la Evangelion de Sankta Marko, bazante sian tradukon sur la Vatikana Biblio en la angla kaj hispana. Ĝi estas la unua plene tradukita teksto el la Biblio, krom la Dua Epistolo de Sankta Johano, kiun la sama aŭtoro tradukis en 2018, kaj la Ekleziano, kiu estis tradukita de Dave MacLeod en 2006. Aliaj partoj de la Biblio estis tradukitaj pli frue, inkluzive partojn de la Evangelioj de Sankta Luko kaj Sankta Johano.

La 10-an de novembro 2019, Vicente Costalago tradukis la unuan ĉapitron de Don Quijote de la Mancha.

La 22-an de februaro 2020, Vicente Costalago finis la tradukon de la Evangelio de San Mateo.

La 30-an de aprilo 2022, Vicente Costalago eldonis la Hispanan Antologion (en Elefeno: Antolojia espaniol).

Originala Literaturo

[redakti | redakti fonton]

La originala literaturo ĉefe konsistas el poezio kaj noveloj. Guido Crufio estas unu el la elefenistoj, kiuj verkis multe da poemoj en ĉi tiu lingvo. La unua originala novelo estas La Xerca per Pahoa, eldonita de Vicente Costalago en majo 2020. Li ankaŭ publikigis alian originalan novelon, La marcia nonconoseda, en februaro 2022.

Literaturo por Infanoj

[redakti | redakti fonton]
La crea de la mundo, fabelo por infanoj.

En 2020, Vicente Costalago verkis librojn por enfantes, ekzemple Naras per enfantes, kun tradiciaj fabeloj, Nos conose la mundo, por prezenti Hispanion, Ci es ci?, kun biografioj pri famaj homoj, kaj libro sur animales.

Aliaj Verkoj

[redakti | redakti fonton]

Aliaj verkoj, eble neliteraturaj en Elefeno, inkluzivas la gramatikon, la vortaron de la lingvo kaj la gazeton Orizones Nova. Ankaŭ vortaro pri klasika mitologio estis kreita de Vicente Costalago kaj publikigita interrete en majo 2019.

En 2006, C. G. Boeree komencis traduki sian libron La Historion de Psikologion, kiun li finis traduki en 2019.

Aliaj lernolibroj titolitaj Leteratur Romanica e Elefen estis publikigitaj de Vicente Costalago en januaro 2020, kaj Istoria de Europa, publikigita la 12-an de marto 2020 de Vicente Costalago.

Eksteraj Ligiloj

[redakti | redakti fonton]