Saltu al enhavo

Linio E (metroo de Bonaero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Met Linio E

Stacio Avenida La Plata

Stacio Avenida La Plata
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto Emova
Teknikaj trajtoj
Longo 11,9 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Nombro de trakoj 2
Stacioj de la fervojlinio
18
vdr

Linio E estas unu el la ses linioj de la Metroo de Bonaero. Ĝia itinero iras de la stacio Retiro ĝis la stacio Plaza de los Virreyes - Eva Perón en la kvartalo Flores. Ĝi estis malfermita la 20-an de junio 1944, ĝi estis la kvina linio de la reto kaj la unua iranta sude de Avenuo Rivadavia en la malpli prospera parto. Ĝi kuras sub avenuoj Leandro N. Alem, Diagonal Sur, San Juan, Directorio, kaj la aŭtovojo 25 de Mayo. Ĝi havas longon de 11,9 km kaj entute 18 staciojn. Ĝi transportas 104 000 pasaĝerojn po labortago. Kiel la linioj A, C, D kaj H, ĝi uzas elektran energiokolekton ekskluzive per supertraka kontakta lineo. Ĝi estas la nura linio kiu konektas kun ĉiuj aliaj linioj de la reto, inkluzive de Premetro. Tiu linio origine komenciĝis en Constitución kaj finiĝis en General Urquiza.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]