Liceras
Liceras | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Tierras del Burgo | ||
Poŝtkodo | 42341 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 49 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 23′ N, 3° 15′ U (mapo)41.379166666667-3.2430555555556Koordinatoj: 41° 23′ N, 3° 15′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 1 128 m [ ] | ||
Areo | 24,39 km² (2 439 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Liceras [ ] | |||
Liceras [liZEras] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 47 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 300 loĝantojn el la 1920-aj jaroj.
Ĝi distas 92 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Montejo de Tiermes, Ligos, Noviales kaj Morcuera.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En Moderna Epoko ĝi dependis el la Markizo de Villena.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas araba gvatoturo, preĝejo kaj ermitejo.