Les Moins de seize ans
Les Moins de seize ans | |
---|---|
Origine | Les Moins de seize ans |
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Gabriel Matzneff |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1974 |
Loko | Parizo |
Eldoninto | Julliard |
Trajtoj | |
Paĝoj | 128 paĝoj |
ISBN | 2260000177 |
Ĝenro | eseo |
Les Moins de seize ans ("La malpli-ol-16-jaruloj") estas eseo de la franca verkisto Gabriel Matzneff, aperinta en 1974 ĉe la eldonejo Julliard[1], en kiu la aŭtoro ekzaltas la amrilatojn kun geadoleskantoj[2][3][4] La verko estis fonto de skandalo pro ĝia malobserva prezento de pederastio.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]En Les Moins de seize ans Gabriel Matzneff laŭdas la amrilatojn kun geadoleskantoj kaj protestas kontraŭ la moralan ordon de la okcidenta socio kiu kondamnas kaj perceptas pederastion kiel perforta kaj detrua fakto.[5] Manifestante aperte sian preferon al adoleskantoj, same viraj kiel inaj,[6] la aŭtoro analizas aspektojn kiaj la kompromiso kaj emotivaj malfaciloj kiuj implicias la rilatoj kun junuloj.
Matzneff faras pruvon senmitigi la supozatan naivecon de la adoleskantoj, alvokante la freudan difinon de la infano kiel “perversa polimorfa”. Li asertas, ke la adoleskanteco estas la aĝo, kiam la neplenaĝuloj havas plej fortan neceson de sekskontaktoj kaj ke la socio “havas neniun rajton malpermesi ilin kontentigi tiun sojfon”. Li kritikas la familion kaj denuncas tion, kion li konsideras kiel ekscesa posedemo de la patrinoj al la filoj.
Laŭ Matzneff, la pederastoj havas pozitivan influon sur siaj adoleskantaj amantoj, ĉar ili helpas ilin malkovri la mondon kaj malkovri sin ili mem. Tamen, la aŭtoro montras sian malplaĉon al la pederastio kun pedagogiaj pretendoj.
La verko konsistas el ok ĉapitroj kiuj intermetas ekstraktojn de amletero adresita al la verkisto de amantino 15-jara, kiun tiu havis en la epoko, kiam li verkis la libron, kun la titolo Lettre de la petite fille au vilain monsieur [Letero de la infanino al la malvat senjoro].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Peyreffitte, Roger. "Les délices de Matzneff Arkivigite je 2012-11-01 per la retarkivo Wayback Machine" (france). Pariscope, 1974-11-14.
- ↑ Marsan, Hugo. "Matzneff récidive Arkivigite je 2012-11-01 per la retarkivo Wayback Machine" (france). Gai Pied Hebdo, 1988-11-10.
- ↑ De Smedt, Marc. "Matzneff et la bisexualité Arkivigite je 2012-11-01 per la retarkivo Wayback Machine" (france). Le Magazine Littéraire, n-ro 94, 1974-11-1.
- ↑ Savater, Fernando. "Eros y reacción" (hispane). El País, 2010-11-2.
- ↑ Ambroise-Rendu, Anne-Claude. "La dangerosité du criminel sexuel sur enfant, une construction médiatique?" (france). Les temps des Médias, n-ro 15, 2/2010, pp. 72-86.
- ↑ Schoolcraft, Ralph. "Scenarios of Desire in the Fiction of Pascal Bruckner" (angle). South Central Review, Vol. 24, n-ro 2 (somero 2007), pp. 81-104.