Leopold Dreher
Leopold Dreher | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1896 en Krakovo, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 1941 en Lvivo, Dua Pola Respubliko | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Lingvoj | Esperanto • hebrea • pola • jido • germana vd | ||||
Loĝloko | Krakovo • Lvova geto vd | ||||
Ŝtataneco | Dua Pola Respubliko Pollando vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Abraham Aron Dreher vd | ||||
Patrino | Breindel Lea Rabinowicz vd | ||||
Gefratoj | Zygmunt Dreher kaj Sara Chaja Dreher vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Leo Turno vd | ||||
Okupo | esperantisto (1911–) advokato vd | ||||
Laborkampo | Cionismo, Esperanto, lernolibro, vortaro kaj profession légale (fr) vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Supera kurso de Esperanto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Leopold DREHER, (pseŭdonomo: Leo Turno) hebreo, doktoro, advokato. Naskiĝis la 24-an de oktobro 1896 en Krakovo en la familio de Abraham Aron Dreher kaj Breindel Lea Rabinowicz[1]. Aktiva cionisto, multe verkis en la antikva hebrea lingvo. Esperantisto de 1911. En 1912 dum la Universala Kongreso en Krakovo li jam estis ano de la organiza komitato. En 1918 li instigis al eldono de Esperanta Voĉo kaj estis la redaktanto dum kelkaj jaroj. Ano de la ekzekutiva komitato de PED. Lia unua tradukaĵo aperis (el la germana) en 1913 en Juna Esperantisto. Poste multaj aperis en Pola Esperantisto, Esperanta Voĉo, Esperanto Triumfonta, Heroldo de Esperanto, k.a. Li verkis ankaŭ prilingvajn studartikolojn. En 1922 aperigis kompletan lernolibron por poloj, (eliris 4 eldonoj), en 1928 Supera Kurso de Esperanto, en 1931 anekdotaron Studo per Rido. Multaj kursoj. Lingva Komitatano. Kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto[2].
Li estis murdita en lviva geto en 1941[3].
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Anekdotaro, 1931
- Kompletny pdrecznik. (Samouczek W. 16 lekcjach) Jezyka Medzynarodowego Esperanto. Eld. Wojciech Olszowski, Krakóv, 1926(?).
- Supera Kurso de Esperanto, 1928 (2-a eldono: 1932[4], 3-a eldono: 1958)
- Slownik Esperancko -Polski i Polski Esperancki. Propra eld.: Kraköw; 1931; 32 pĝ.
|