Saltu al enhavo

Leo Wiener

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leo Wiener
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1862 (1862-01-01)
en Bjalistoko
Morto 1-an de januaro 1939 (1939-01-01) (77-jaraĝa)
en Belmont
Lingvoj Esperantojidoangla
Loĝloko VarsovioBerlinoNov-Orleano
Ŝtataneco Rusia Imperio
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Szkoła Główna Warszawska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Norbert Wiener Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
redaktisto
esperantisto
historiisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Leo Wiener (naskiĝis en Bjalistoko en 1862; mortis en 1939) estis poldevena usona lingvisto, specialisto pri slavaj lingvoj. Li estis la patro de la matematikisto Norbert Wiener.

Li estis multlingvisto kaj laŭ iuj atestoj parolis pli ol 30 lingvojn.

Li publikigis studojn pri multaj lingvoj kaj literaturoj. Li verkis ampleksajn studaĵojn pri la jida literaturo.

Li estis profesoro pri slavaj lingvoj en la Universitato Harvard, kaj estis la unua usona profesoro pri slava literaturo.

Li tradukis la tutan verkaron de Leo Tolstoj en 24 volumoj, kion li atingis en 24 monatoj.

Rilato al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Wiener konis Zamenhof, kaj laŭ diversaj atestoj ĉeestis la feston en kiu Zamenhof prezentis sian Lingwe Uniwersala.[1] [2] Tamen, li poste ne okupiĝis pri Esperanto, kaj eĉ montris sin kritika pri artaj lingvoj.

En diversaj lokoj li estas identigita kun la esperantisto Levi Wiener, kiu agadis en la 1930-aj jaroj sub la plumnomo Leono Vienano.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Golden, Bernard 1979 : Leo Wiener, pioniro de pra-Esperanto, Esperanto, 877(1), paĝoj 3-6
  2. (angle) Leo Wiener (1862-1939), The First Proto-Esperantist in America Artikolo de Bernard Golden.