Leila Josefowicz
Leila Josefowicz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1977 (47-jaraĝa) en Misisogo |
Ŝtataneco | Kanado |
Alma mater | Instituto de Muziko Curtis Colburn School (en) Julia R. Masterman School (en) Encore School for Strings (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Kristjan Järvi (en) |
Okupo | |
Okupo | violonisto |
TTT | |
Retejo | https://www.leilajosefowicz.com/ |
Leila Bronia JOSEFOWICZ (naskiĝis la 20-an de oktobro 1977 en Mississauga, okcidente de Toronto en la provinco Ontario) estas kanada violonisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Leila Josefowicz naskiĝis en pola-angla familio. Ŝia patrino Wendy estas genetikistino, ŝia patro fizikisto. Baldaŭ post la naskiĝo la familio transloĝiĝis al Kalifornio, iom norde de Losanĝeleso.
Je la aĝo de 16 jaroj Leila Josefowicz debutis en 1994 en la Carnegie Hall kun la violonkonĉerto de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovski kun akompano de Academy of St. Martin in the Fields sub gvidado de Siro Neville Marriner.
En septembro 2003 ŝi estis solistino en la fama koncerto "Last Night of the Proms" en la Londona Royal Albert Hall.
Leila Josefowicz nuntempe loĝas en Novjorko en la kvartalo Upper West Side (Supra Okcidenta Flanko). En 2006 ŝi divorcis de dirigento Kristjan Järvi kun kiu ŝi havas filon.
Instrumento
[redakti | redakti fonton]- 1993-94: "Ruby"-Stradivari el 1708, pruntedonaĵo de la Stradivari Society
- 1994: "Ebersolt"-Guarneri del Gesù el 1739, pruntedonaĵo de Dr. Herbert Axelrod
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Biografio de Warnermusic (germane) Arkivigite je 2008-11-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Leila Josefowicz - Bruch 1-a violona konĉerto (parto 1)
- Leila Josefowicz (13 jara) - "La Campanella" de Niccolo Paganini
- Fondaĵo MacArthur
- Instituto Curtis Arkivigite je 2010-02-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Akademio de St Martin in the Fields
- Camille Saint Saens - Enkonduko kaj Kapriĉa rondo