Laureano Figuerola
Laureano Figuerola | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1816 en Calaf |
Morto | 28-an de februaro 1903 (86-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | Girona Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Barcelono |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto juristo profesoro politikisto senior lecturer (en) |
Laureano FIGUEROLA Ballestern (Calaf, 4a de julio 1816 - Madrido, 28a de februaro 1903) estis hispana advokato, ekonomikisto kaj politikisto, kiu ludis gravan rolon kiel Ministro de Trezoro en la komenco de la Demokratia Jarseso. Krome li postenis kiel prezidanto de la Senato.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li estis profesoro en la universitatoj de Barcelono kaj Madrido kaj defendanto de libera komerco. Post la sukceso de la Revolucio de 1868, la generalo Serrano, kiu prezidis la provizoran registaron, nomumis lin Ministro de Trezoro, kio li estis de la 8a de oktobro 1868 ĝis la 13a de julio de la sekva jaro. La 19an de oktobro 1868, kiel Ministro de Trezoro, subskribis la dekreton per kiu oni fiksis la peseton kiel ŝtata valuto.
Li reiĝis ministro denove en oktobro 1869 ĝis decembro 1870, ĝis la dua registaro de la regado de Amadeo de Savojo, kiam li estis sukcedita de Segismundo Moret.
En marto 1870 li malfermis la vojon por la privatigo de la minoj de Riotinto, kio rezultis en la akiro de la minkomplekso fare de brita konsorcio dominita de bankistoj Rothschild.[1] Li estis atakita en la parlamneto fare de Francisco Pi y Margall, Tutau kaj katalunaj industriistoj.
En 1876 li estis la unua prezidanto de la Institución Libre de Enseñanza, kiun li estris kun Nicolás Salmerón, Joaquín Costa kaj Francisco Giner de los Ríos, inter aliaj. Li estis ankaŭ estrarano de la fervoja entrepreno Compañía de los Caminos de Hierro del Sur de España, kreita en 1889.[2]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Causas que contribuyeron a dar a Roma el dominio del mundo antiguo (1852).
- Guía legislativa e inspectiva de instrucción primaria (1844).
- Estadística de Barcelona en 1849 (1849), Organización política de los Estados (1854).
- La reforma arancelaria de 1869 (1879).
- La ciencia del Derecho en las formas sucesivas de su desenvolvimiento y su estudio en las Universidades (1865).
- Filosofía del trabajo (1861).
- Cuestiones que entraña el problema social (1878).
- Conveniencia e inconveniencia de la libertad de comercio, atendidas las actuales condiciones de España (1884).
- El crédito agrícola (1887).
- Valor económico de España (1894).
- El socialismo en Suiza y Francia (1894).
Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Comín, Francisco (1998). 150 años de historia de los ferrocarriles españoles. I. Anaya.
- Flores Caballero, Manuel (2007). Los Rothschild y la venta de las minas de Río Tinto en el proceso de la Ley General de Desamortización de Madoz. Universidad de Huelva.
- Román Collado, Rocío (2003). La escuela economista española. Universidad de Cádiz/Universidad de Sevilla.
- RULL SABATER, Alberto: Diccionario sucinto de Ministros de Hacienda (s.XIX-XX). 1991: Madrid. Instituto de Estudios Fiscales
- Miguel Martorell Linares kaj Francisco Comín: “Laureano Figuerola: el ministro de Hacienda de la Revolución Gloriosa”, en Francisco Comín, Pablo Martín-Aceña kaj Rafael Vallejo (eld.): La Hacienda por sus ministros. La etapa liberal de 1845 a 1899, Zaragoza, PUZ, 2006, pp. 299-339.