Laufenburg (distrikto)
Distrikto Laufenburg | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Argovio | |
Kantono | Argovio |
Ĉefloko | Laufenburg |
Geografia situo | CH1903: 646022 / 266766 (mapo)47.558.05Koordinatoj: 47° 33′ N, 8° 3′ O; CH1903: 646022 / 266766 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 28254 (2007-12-31) |
Areo | 125,57 km² |
Loĝantardenseco | 225,01 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1906 |
La distrikto Laufenburg estas administra unuo de Kantono Argovio en Svislando, kies ĉefurbo estas la samnoma historia urbeto Laufenburg.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto Laufenburg situas norde de la Argovia Ĵuraso kaj konsistas plejparte el la tiel nomita Frickvalo, kies ekonomia centro estas la aglomeraĵo de la komunumo Frick.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Laufenburg unuflanke pasas la grava fervojlinio de Bazelo tra Frick kaj Brugg al Zuriko kaj aliflanke la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj sude de la Rejno de Bazelo tra Laufenburg al Eglisau, la liniparto inter la urboj Laufenburg kaj Koblenz tamen ek de 1994 estas uzata nur por vartrafiko, ĉar paralele sur la germana flanko de la Rejno ekzistas ankaŭ germana fervojlinio. La fajna distribuo ĉefe baziĝas sur diversaj poŝtaŭtolinioj.
La nacia aŭtoŝoseo A3 de Bazelo al Zuriko pasas la distrikton kaj konektas ĝin al la svisa nacia aŭtoŝosereto.
Historio
[redakti | redakti fonton]En mezepoko la hodiaŭa distrikto estis habsburga grafejo. Post la formorto de la familia branĉo Habsburg-Laufenburg la grafejo fariĝis parta de la aŭstra familia branĉo kaj tiam la Grafejo Laufenburg alinomiĝis al Senjorujo Laufenburg. Ĝis 1797 la Senjorujo Laufenburg restis aŭstra kaj tiam estis okupita de la trupoj de Napoleono. En la jaro 1802 ĝi estis integrita al la Helveta Respubliko kaj fariĝis en la jaro 1803 distrikto de la tiam fondita Kantono Argovio.
Komunumoj de la distrikto Laufenburg
[redakti | redakti fonton]La distrikto Laufenburg konsistas aktuale (2010) el 18 politikaj komunumoj. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 okazis la kunigo de la komunumoj Etzgen, Hottwil, Mettau, Oberhofen kaj Wil al la nova komunumo Mettauertal (la teritorio de la komunumo Hottwil ĝis tiam apartenis al la distrikto Brugg). Samtempe Sulz integriĝis al la distriktĉefurbo Laufenburg kaj Ittenthal integriĝis al Kaisten.
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Eiken | 1956 | 7.07 | 4161 | |
Frick | 4675 | 9.96 | 4163 | |
Gansingen | 949 | 8.77 | 4164 | |
Gipf-Oberfrick | 3186 | 10.17 | 4165 | |
Herznach | 1286 | 6.26 | 4166 | |
Hornussen | 853 | 7.27 | 4167 | |
Kaisten | 2518 | 18.11 | 4169 | |
Laufenburg | 3212 | 14.49 | 4170 | |
Mettauertal | 1929 | 21.56 | 4184 | |
Münchwilen | 701 | 2.47 | 4172 | |
Oberhof | 569 | 8.20 | 4173 | |
Oeschgen | 869 | 4.38 | 4175 | |
Schwaderloch | 684 | 2.77 | 4176 | |
Sisseln | 1365 | 2.52 | 4177 | |
Ueken | 846 | 5.10 | 4179 | |
Wittnau | 1108 | 11.25 | 4181 | |
Wölflinswil | 872 | 9.51 | 4182 | |
Zeihen | 949 | 6.87 | 4183 | |
Totale (18) | 28'713 | 156.37 | 1906 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la distriktoficejo Laufenburg Arkivigite je 2009-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de la regiono Frickvalo
- La distrikto Laufenburg en la Historia Leksikono de Svislando
|
|